Qitailang's HP > Esperanto


Deklaracio pri la esenco de Esperantismo(エスペラント主義の本質に関する宣言) は1905年にフランスの Boulogne-sur-Mer(ブローニュ・シュル・メール)で開催された Unua Universala Kongreso de Esperanto(第1回世界エスペラント大会)において、書籍 “Fundamento de Esperanto” を公式にエスペラントの基礎として採択した宣言である。短く Deklaracio pri Esperantismo(エスペラント主義に関する宣言)、 Bulonja Deklaracio(ブローニュ宣言) と言われることもある。
内容は5項目からなり、1. エスペラント主義の定義を公平中立な言語を世界中に広めるための努力であるとしたこと。2. 国際語は人工語であるべきであり、かつあらゆる面で適応できるのはエスペラントのみであること。3. エスペラントの創始者はあらゆる権利を放棄すること。4. エスペランチストの唯一の義務は “Fundamento de Esperanto” に一切抵触しないこと。5. エスペランチストとは目的に関わらずエスペラントを使用する人のことを言う。としたことである。

Ida Ĉitajlang


Deklaracio pri la esenco de Esperantismo
エスペラント主義の本質に関する宣言

Ĉar pri la esenco de la Esperantismo multaj havas tre malveran ideon, tial ni subskribintoj, reprezentantoj de la Esperantismo en diversaj landoj de la mondo, kunvenintaj al la internacia kongreso Esperantista en Boulogne-sur-Mer, trovis necesa laŭ la propono de la aŭtoro de la lingvo Esperanto doni la sekvantan klarigon:

多くの人がエスペラント主義の本質について誤った考えを持っているため、私達署名者、すなわちブローニュ・シュル・メールにおける国際エスペランチスト大会に参集した世界各国のエスペラント主義の代表者は、エスペラントの創始者の提案に従って以下の説明を加える必要性を見出した。

1. La Esperantismo estas penado disvastigi en la tuta mondo la uzadon de lingvo neŭtrale homa, kiu "ne entrudante sin en la internan vivon de la popoloj kaj neniom celante elpuŝi la ekzistantajn lingvojn naciajn”, donus al la homoj de malsamaj nacioj la eblon kompreniĝadi inter si, kiu povus servi kiel paciga lingvo de publikaj institucioj en tiuj landoj, kie diversaj nacioj batalas inter si pri la lingvo, kaj en kiu povus esti publikigataj tiuj verkoj, kiuj havas egalan intereson por ĉiuj popoloj. Ĉiu alia ideo aŭ espero, kiun tiu aŭ alia Esperantisto ligas kun la Esperantismo, estos lia afero pure privata, por kiu la Esperantismo ne respondas.

エスペラント主義とは人々にとって公平な言語の使用を全世界に広める努力のことである。その言語は人々の生活の内面に割り込んでくるものではないし、すでに存在する各国の言語を排斥するものでもなく、異なる国の人々に相互理解の可能性をもたらすものである。また言語について論争している国々の公共機関において寛大な言語としての役割を果たすことができ、それらの国の人々が等しく興味を抱いている著作物を出版できる可能性を持っている。個々のエスペランチストがエスペラント主義と結びつける以外のすべての考えや希望は純粋に個人的なものであって、エスペラント主義はそれらに対して何ら応答するものではない。

2. Ĉar en la nuna tempo neniu esploranto en la tuta mondo jam dubas pri tio, ke lingvo internacia povas esti nur lingvo arta, kaj ĉar el ĉiuj multegaj provoj, faritaj en la daŭro de la lastaj du centjaroj, ĉiuj prezentas nur teoriajn projektojn, kaj lingvo efektive finita, ĉiuflanke elprovita, perfekte vivipova kaj en ĉiuj rilatoj pleje taŭga montriĝis nur unu sola lingvo Esperanto, tial la amikoj de la ideo de lingvo internacia, konsciante ke teoria disputado kondukos al nenio kaj ke la celo povas esti atingata nur per laborado praktika, jam de longe ĉiuj grupiĝis ĉirkaŭ la sola lingvo Esperanto kaj laboras por ĝia disvastigado kaj riĉigado de ĝia literaturo.

今の時代において全世界の研究者で国際的な言語となりえるのは人工言語だけであるということに疑いを持つ人はいないし、また、ここ2世紀に渡ってなされた多くの試みはすべて理論的なプロジェクトであり、その中で実際に完成し、あらゆる面で試し尽くされ、完璧に生命力を持ち、そしてあるゆる関連において最も適応性を持っているただ1つの言語はエスペラントだけである。それゆえ国際語のアイデアを持つ友人たちは、理論面の口論は何ものももたらさないし、目標は実践活動によってのみ達成されるという意識を持って、すでに長い間ただ1つの言語であるエスペラントを中心にグループに分かれて、その普及と文学を豊かにするために働いてきた。

3. Ĉar la aŭtoro de la lingvo Esperanto tuj en la komenco rifuzis unu fojon por ĉiam ĉiujn personajn rajtojn kaj privilegiojn rilate tiun lingvon, tial Esperanto estas “nenies propraĵo”, nek en rilato materiala, nek en rilato morala.

エスペラントの創始者は初期において早くもこの言語に関して個人的な権利と特権を断固として拒否しているため、エスペラントは功利性に関しても、また道徳的な面に関しても誰の所有物でもない。

Materiala mastro de tiu ĉi lingvo estas la tuta mondo kaj ĉiu deziranto povas eldonadi en aŭ pri tiu ĉi lingvo ĉiajn verkojn, kiajn li deziras, kaj uzadi la lingvon por ĉiaj eblaj celoj; kiel spiritaj mastroj de tiu ĉi lingvo estos ĉiam rigardataj tiuj personoj, kiuj de la mondo Esperantista estos konfesataj kiel la plej bonaj kaj plej talentaj verkistoj en tiu ĉi lingvo.

この言語の功利面の所有者は全世界であり、すべての希望者はこの言語で、もしくはこの言語について、作者が望みそしてあらゆる可能な目的のために、著作物を出版することができる。この言語の精神面の主人は常に、エスペランチストの世界からこの言語において最も優れ才能を持った著作者と認められる人々と見做される。

4. Esperanto havas neniun personan leĝdonanton kaj dependas de neniu aparta homo. Ĉiuj opinioj kaj verkoj de la kreinto de Esperanto havas, simile al la opinioj kaj verkoj de ĉiu alia Esperantisto, karakteron absolute privatan kaj por neniu devigan. La sola unu fojon por ĉiam deviga por ĉiuj Esperantistoj fundamento de la lingvo Esperanto estas la verketo “Fundamento de Esperanto”, en kiu neniu havas la rajton fari ŝanĝon. Se iu dekliniĝas de la reguloj kaj modeloj donitaj en la dirita verko, li neniam povas pravigi sin per la vortoj “tiel deziras aŭ konsilas la aŭtoro de Esperanto”. Ĉiun ideon, kiu ne povas esti oportune esprimita per tiu materialo, kiu troviĝas en la “Fundamento de Esperanto”, ĉiu Esperantisto havas la rajton esprimi en tia maniero, kiun li trovas la plej ĝusta, tiel same, kiel estas farate en ĉiu alia lingvo. Sed pro plena unueco de la lingvo al ĉiuj Esperantistoj estas rekomendate imitadi kiel eble plej multe tiun stilon, kiu troviĝas en la verko de la kreinto de Esperanto, kiu la plej multe laboris por kaj en Esperanto kaj la plej bone konas ĝian spiriton.

エスペラントは個人的規範を与える者はいないし、いかなる個人にも依存しない。エスペラントの創始者のすべての意見と著作は、すべてのエスペランチストの意見と著作と同等のものであり、絶対的に個人的な性格を持ち強制のためのものではない。最終的にすべてのエスペランチストに強制性をもつただ1つのエスペラントの基礎は、何人も変更を加えることのできない小著 “Fundamento de Esperanto” である。もしも誰かがその指摘した著作で示されている規則や模範から逸脱したら、その人は決して「エスペラントの創始者がそのように希望している」とか「助言している」といった言葉で自己正当化することはできない。"Fundamento de Esperanto” の中にある資料を使ってうまく表現できない観念を、すべてのエスペランチストは以下の様な方法で表現する権利を有している。すなわち、その人が他の言語作られた表現の如くにするのが最も適した方法と考えるならそれを用いることができる。しかしこの言語の全き統一性のために、すべてのエスペランチストは出来る限りエスペラントの創始者、つまりエスペラントのために最も多く働きエスペラントの精神を熟知している者の著作の中で見つけることのできる方法を模倣することが推奨される。

5. Esperantisto estas nomata ĉiu persono, kiu scias kaj uzas la lingvon Esperanto tute egale por kiaj celoj li ĝin uzas. Apartenado al ia aktiva societo Esperantista por ĉiu Esperantisto estas rekomendinda, sed ne deviga."

エスペランチストとは、どのような目的で使うかについては関係なく、等しくエスペラントを知り使用するすべての人に名付けられるものである。なんらかの活動を行っているエスペランチストの組織に参加することは、すべてのエスペランチストに推奨されるべきであるが、強制されるものではない。