Qitailang's HP > Esperanto (Eo, Ja)

Terminaro de Go-Ludo

Mi nun lernas kaj cerbumas pri terminoj kaj vortoj uzataj en Go-ludo. Por tio mi nun prove faras vortliston referencante retpaĝojn kiuj jam estas troveblaj. La unuj el ili troviĝas cxe retejo de JEGA(Japana Esperantista Go-Asocio) (1, 2) kaj la alia estas 'Goa terminaro'.

Mi estas ne lerta esperantisto nek detala pri terminoj de goo. Do mi estas akceptebla kritikojn. Vi povas per-retposxte kontakti min tra la plej suba ligilo.

Antauxkompreno

Nomoj de areo kaj zono de ludo-tabulo, kaj specialaj pozicioj.

Ludo-tabulo konsistas el areoj kaj zonoj: centro(centra kampo), angulo, rando. Sed la limoj inter ili estas ne klaraj. Surface de la tabulo estas desegnitaj 19 x 19 kruciĝintaj linioj. La plej eksteraj linioj nomiĝas 'latero'. Naŭ specialaj kruciĝaj punktoj estas markitaj per eta cirklo. Ĉiu el ili nomiĝas 'stelo'. La centra stelo ankaŭ nomiĝas zenito.

Punktoj kun propra nomo cxirkaux steloj

Kelkaj punktoj cxirkaux steloj havas sian propran nomon. Oni plej ofte sxtonmetas sur tiujn punktojn precipe en komenca stadio de partio.

A : tri-tri
B : substela punkto (substelo), F: substela punkto en rando
C : altstela punkto (altstelo)
D : super-altstela punkto (super-altstelo)
E : apud-stela punkto (apud-stelo), G: apud-stela punkto en rando, H:apuda punkto de zenito

La libro "Fundamento de Taktiko kaj Strategio en Go-ludo" verkita de Minosuke Emori en 1984, nomas punktojn C (tuj alte najbaran punkton de angula stelo) 'super-stela punkto'. Sed mi proponas nomi ilin 'alt-stela punkto' aŭ simple 'alt-stelo'. La kialoj estas, ke la vorto 'super' signifas tian pozicion, ke io estas pli alta kaj estas ne tuŝanta la komparatan objekton, kaj ke kelkaj terminoj uzas la esprimon 'alta' anstataŭ 'sur la kvara linio' ekz. unu-punkte alta alproksimiĝo, unu-punkte alta atako.

Krome la supre menciita libro nomas punktojn D (alte najbaran punkton de altstela punkto) 'granda altstela punkto', sed mi volas proponi nomi ilin 'super-alt-stela punkto' aŭ simple 'super-alt-stelo'. La senco de 'super' en la proponata termino esprimas ne fizikan altecon sed gradon.

La vorto 'apud(a)' devus esprimiĝi 'diagonale apuda' aŭ 'oblikve apuda'. Sed mi proponas nomi la plej proksimajn punktojn sur ne komuna linio 'apuda punkto' aŭ simple 'apud-punkto' kiel termino de Go-ludo, kaj la plej proksimajn punkotojn sur komuna linino 'tuj najbara punkto' aŭ simple 'najbara punkto'.

Relativaj esprimoj de areo de tabulo kaj direkto de ŝton-irado

En goo oni okaze uzas relativajn kaj paradoksajn vortojn por esprimi areon, zonon de ludo-tabulo kaj direkton de ŝtonirado (movo-sekvo), kiel ĉi-subaj bildoj montras. La karakteraĵo de la centra areo estas esprimata per la adjekticoj "ekstera", "supra", "alta". Dume oni esprimas randon kaj angulon per "interna", "malsupra, "malalta". Tia esprimo verŝjane sonas stranga al komencantoj de goludo. Do kial oni tiel esprimas? Laux mia penso, la kialo devenis de tio, ke dum "ekstera, supra, alta" havas sencon de vasteco kaj libereco, "interna, malsupra, malalta" impresigas mallargxecon kaj limigitecon.

Plie en goo, direko laux cxiuj kvar randoj estas horizontalo. Kaj vertikalo estas direkto inter rando kaj centro. Do se temas pri direkto de sxton-irado, oni esprmas iradon el rando aux angulo al centro "eksteren-iri", "supren-iri" kaj "alten-iri".

relativa esprimo pri partoj
relativa direkto

Terminoj kaj vortoj

Nomoj de relativa pozicio inter ŝtonoj
japana skribo termino kaj vorto klarigeto
tonari (tuj) najbara punkto
La plej proksimaj punktoj sur komuna linio.
kado (oblikve) apuda punkto, apudpunkto
La plej proksimaj punktoj sur ne komuna linio.
A - F estas ja apudaj punktoj rilate al ŝtonoj markitaj per triangulo respektive.
La punkto F estas apuda punkto de la ŝtono markita per triangulo, kaj samtempe estas najbara punkto de la ŝtono markita per kvadrato.
ago mentono
En la diagramo, la triangulon en maldekstra malsupra areo oni nomas 'tigra buŝo' (el la ĉina termino), kaj la punkton A t.e unu el 3 pintoj de tia triangulo, oni nomas 'mentono de tigro' aŭ simple 'mentono'.
ikken, niken unu-punkta, du-punkta
Unu(du)-punkte distanca pozicio sur komuna linio.
keima, oogeima, daidai-geima cxevalpieda, largxe-cxevalpieda, superlargxe-cxevalpieda
Unu punkte (du punkte, tri punkte) distanca kaj sur najbara linio.
A:cxevalpieda, B:largxe-cxevalpieda, C:superlargxe-cxevalpieda
Rilate al kapto de sxtono
japana skribo termino kaj vorto klarigeto
dame liberpunkto, spirpunkto, neuxtrala punkto
1. Vakaj punktoj tuj najbaraj de sxtono aux sxtonaro kiuj subtenas ekziston(vivon) de ŝtono aux sxtonaro sur la tabulo, nomiĝas liberpunkto aŭ spirpunkto.
2. Vakaj punktoj proksimaj aŭ tuj najbaraj de sxtonaro kiuj rilatas tute ne al vivo-morto nek al profito pri teritorio, nomiĝas 'neŭtrala punkto'.
atari ekmanĝi, manĝu!, ŝak!, minaci
Tia okazo ke sxtono aux sxtonaro havas nur unu liberpunkton. Vidu la diagramon. Oni esprimas ekzemple tiel: "blanko ekmanĝas" aŭ "nigro estas ekmanĝata". Komencantoj povas meti ŝtonon je ekmanĝo, ekkriante tiel: "manĝu" aŭ "ŝak".
ref. forkapti(elmanĝi)
rjoo-atari duobla ekmanĝo, duobla minaco, duoblŝak!
Tia okazo, ke du apartaj ŝton(ar)oj estas samtempe kaj respektive ekmanĝataj(elmanĝotaj).
tori forkapti, elmanĝi
Perfekte cxirkauxi kontraŭan ŝtonon aŭ ŝtonaron sen liberpunkto kaj forigi ĝin ekster ludo-tabulon.
me okulo
Vaka punkto cxirkauxita per siaj sxotnoj en kiu kontraŭulo ne povas meti ŝtonon laŭregule.
kakeme falsa okulo
Tia vaka punkto kiu aspektas kvazaŭ okulo sed ne estas vera. En la diagramo, nigro nepre devos okupi A fare de si mem en estonteco pro ekmanĝiĝo (ekz. pro blanka meto sur X).
semeai kapto-konkuro
Konkuro forkapti sxtonaron pli antaŭe unu la alian.
dame o cumeru sufoki
Okupi liberpunkto(j)n de kontraŭa ŝtonaro.
uĉi-dame internaj liberpunktoj
Okupi internajn liberpunktojn de kontraŭulo. Sufoki je internaj liberpunktoj estas konsekvence sufoki sin mem.
ref. ekstera liberpunkto
soto-dame eksteraj liberpunktoj
Okupi eksterajn liberbunktojn de kontraŭan ŝtonaron neniel rilatas al okupo de siaj liberpunktoj.
ref. ekstera liberpunkto
koo koo(kalpo, eono), koo-batalo
"Koo" estas japana vorto, kiu originas de sanskrita "kalpo", kiu estas mezurunuo de tempdaŭro temanta pri nasko kaj morto de universo en budhismo kaj hinda praa filozofio. En eŭropo oni uzas "eono" por la senco. Estas ne precize, sed povus diri ke la vorto koo preskaŭ estas sinonimo de eterno aŭ senfino.
Vidu la diagramon. Se ĉi tia alterna rekaptado aperus, la partio neniam finiĝas. Portempe direblus "koo-formo" tiaj pozicioj en la maldekstra malsupra angulo.
Ekzistas la regulo por eviti tian okazon. Tio estas ke la ludanto kiu ĵus perdis sian ŝtonon en koo-formo devas ne tuj sekve rekapti la laste metitan ŝtonon. Ludantoj procezigas partion laŭ la regulo. Tia procezon laŭregulan oni nomas "koo-batalo" aŭ simple "koo".
ref. koo-kompenso
koo-zai, koo-date koo-kompenso, kompensa meto en koo-batalo
Jen komenciĝis koo-batalo. Kiel la partio procezas? Vidu la paĝon.
Kiam en koo-batalo ludanto ne povas tuj sekve rekapti la ŝtonon, per kiu ĵus sia ŝtono estis forkaptita, li devas meti sur alian lokon. Tiun meton oni nomas "koo-kompenso". Por venki en koo-batalo, ludanto frue aŭ malfrue devas rezigni respondi al "koo-kompenso" de kontraŭulo. La ludanto, kiu malgajnas koo-batalon, kompense gajnas profiton aŭ avantaĝon en la alia areo.
Elementaj iradoj(moviĝoj)
japana skribo termino kaj vorto klarigeto
nobi (sin)tiri
Meti tuj najbare de sia ŝtono. Pli longigi sian ŝtonon aŭ ŝtonaron rektlinie.
hiki retiri
Tiras sin direkte al sia sxtono.
kosumi apuden-iri(moviĝi), oblikven-iri(moviĝi)
Meti sur (oblikve) apudan punkton de sia sxtono.
tobi salti
Ŝtonmeti kun spaco da pli ol unu punkto de sia ŝton(ar)o.
1: unu-punkte salti, A: du-punkte salti, B: cxevalpiede salti, C: largxe cxevalpiede salti, D: Superlargxe cxevalpiede salti, E: diagonale unu-punkte salti.
Kompreneble oni iaokaze saltas alie.
Salti lauxrande nomigxas 'etendi'.
ref. etendo.
osxi puŝi
Nigro 1. Tiras sin tusxmetante apudan kontraŭan sxtonon(la blanka ŝtono markita de triangulo en la diagramo).
Tiu cxi irado similas al rampo, sed iom diferencas. Puŝo aperas en iu ajn areo de tabulo, dum rampado aperas en nur randa zono kaj sub kontraŭa ŝton(ar)o. ref. rampi, laŭiri
hai rampi
Nigro 1, 3. Sin-tiri laux rando kaj sub kontrŭaj sxtonoj.
ref. puŝi, laŭiri
soi laŭiri
Nigro 1. Sintiri ĉe jam sidanta alikolora ŝtonaro kiu estas rekte kaj linie ligita(la blankaj ŝtonoj markitaj).
ref. rampi, pusxi, bastona ligo
mage sinturni
Sxangi direkoton kaj iri tuj najbaren(nigo 1). Sinturno formas triangulon (el ▲+▲+❶). Kiam kontraŭa ŝtono(△) tuŝas samtempe la 3 ŝtonojn, oni taksas la formon bona kaj efika. Male kiam la kontraŭa ŝtono ne tuŝas ilin, oni taksas la formon malbona kaj vana.
ref. vaka triangulo, sin-faldi.
akisankaku(formo) vaka triangulo, vana triangulo
En la diagramo, nigro 1 eatas ja sinturno. Rimarkante la triangulo (el ▲+▲+❶), sur la pozicio A (tuj najbara aŭ apuda de la tri ŝtonoj) ne kuŝas alikolora ŝtono. Oni nomas ĉi tian formon "vaka triangulo", kaj taksas ĝin malbona kaj ne-efika.
Malsupra formo estas ja duoblaj vakaj trianguloj kuniĝintaj. Oni nomas ĝin bambuĉapelo(pajlĉapelo).
Vaka triangulo aperas ankaŭ per alia metordo, t.e. sin-faldi.
guzumu, gunja to magaru sinfaldi
Formi triangulon(❶❸❺.) kvazaŭ faldi paperon aŭ ion alian. Rimarku ke sur la orta pinto de la triangulo(❺) estas laste metia. Ĉi tio estas unu el varioj de ŝtoniradoj kiuj formas vakan triangulon.
Ĝenerale tia irado estas ne efika(malŝpara). La japana termino guzumu(愚集む)signigas tian okazon, ke io kolektiĝas vane. Sed tamen ia-okaze, tia irado estas tre akra kiel en la diagramo.
ref. sinturni, vaka triangulo
bucukari, cukiatari, (cuppari) kolizii
Sintirante tuŝi jam kuŝantan alikoloran ŝtonon kvazaŭ kolizii.
kiri trancxi
Transverse sekci alkoloran stongrupon. En la diagramo se blanko anticipe metus ŝtonon sur la pozicio 1, ĉiuj blankaj ŝtonoj estus perfekte ligitaj sur linioj.
cugi ligi, sinligi
Sin-gardi kontraux trancxo.
ref. bastona ligo, orta ligo, hoka ligo, ĉevalpieda ligo, bambuartiko.
cuke tusxi
Meti tuj najbare de kontraŭa sxtono.
hane bati, frapi
Tusxmeti apuden irante ekde sia jam tuŝinta ŝtono.
kosumi-cuke tusxi apuden irante
Tusxmeti apuden irante ekde sia ŝtono. nigro 1. Blanko 2 estas kutima respondo al tia tuŝo de kontraŭulo (satriĝo).
hukure ŝveli
Meti sur tian punkton kiu fariĝas pinto de triangulo kvazaŭ glutejo de tigra buŝo. Tiu termino havas sencon ke la metinto pligrandigas sian formon.
ref. malŝveli, mentono
hekomu malŝveli
Sin trianguligi tiel same kiel ŝvelo, sed senco estas tute malsama, cxar malŝvelo havas sencon ke metinto malgrandigas sian formon per si mem. ref. ŝveli, mentono
atekomi angulen-kojni
Nigro 1. Sintirante, sinturnante, ŝvelante tusxi samptempe du alikolorajn sxtonojn, kiuj jam pozicias je oblikba sinsekvo.
sasikomi enkojni
Nigro 1. Tiu meto similas al angulen-kojni. Sed tiu meto diferencas de angulenkojni tiel ke enkojni tuŝas 3 kontraŭajn ŝtonojn dum angulenkojni tuŝas 2 ŝtonojn.
cuki-daŝi enpiki
Nigro 1. Ĝi diferencas de enkojni tiel ke enpiki estas sintiras je tia situacio ke blanko 2 ankoraŭ ne ekzistas dum enkojni estas sintiri je tia situacio ke blanko 2 jam estas metita.
nobi-kiri sintiri pli da paŝo(I), bonega sintiro La punkto kie nigo metis (1) estas tre grava. Meti tie estas konkurinde.
Se nigro ne okupis la punkton, blanko nepre okupus per moviĝo de bato kaj blokus nigran paŝon. Tial esprimeblas ke nigro iras antaŭ blanko je unu paŝo.
ref. bloki, bati
hasami-cuke pinĉi, ambaŭflanke tuŝi
Tusxas ambaux flankojn de alikolora sxtono.
ref. mempinĉigi
uxarikomi enŝovi(I), mempincxigi(I)
Intermeti tusxante inter alikoloraj sxtonoj unpukte saltintaj.
ref. pinĉi
Praktika meto(kombino) kaj elementaj taktikoj
japana skribo termino kaj vorto klarigeto
degiri sintiri kaj trancxi
Nigro 1, 3. moviĝi por trancxi kontraŭajn cxevalpiede saltintajn sxtonojn.
ref. enpiki
cukekos^i transtuŝi
nigro 1. Unu el iradoj por trancxi cxevalpiede saltintajn sxtonojn.
cukenobi tusxi kaj sintiri
nigro 1, 3.
cukehiki tusxi kaj retiri
nigro 1, 3.
cukehukure tusxi kaj sxveli
nigro 1, 3.
cukegiri tusxi kaj trancxi
nigro 1, 3.
nidan-bane du-sxtupe bati
Nigro 3. Dauxrigi baton du foje.
hane-kaesxi kontraŭbati
Nigro 1. Respondi per bato kontraux alikolora bato.
hane-dasxi bati elirante, elbati
Elirante bati unu el ŝtonoj, kiuj ĉevalpiede saltintaj.
boocugi bastona ligo
Rekte ligi unu punkte saltintajn sxtonojn.
takefu bambuartiko
Konektinta formo kvazaŭ banbua artiko.
katacugi orta ligo, solida ligo
Antauxokupi gxuste la punkton, sur kie la kontraŭulo metus por trancxi.
kakecugi hoka ligo
Ligi en figuro de hoko.
keimacugi konekti per cxevalpieda salto, ĉevala konekto
Sinkonekti per cxevalpieda salto.
uxatari latere konekti, tere konekti
Nigro 1. Preskaux apartigotajn sxtonarojn konekti sub kontraŭaj sxtonoj, utilignate specialecon de latero (la unua linio).
geta retkapti
Senmovigi kvazaŭ kapti ion per retaĵo (ekz. ret-sako). En la diagramo, blanko jam perdis vojon por eskapi.
sichou sxtuparo, sxtupare kapti
Kapti sxtonon, kiu trancxis siajn sxtongrupojn en figuro de ŝtuparo.
jurumi-sichou malstrikta ŝtuparo, ŝtupare kapti kun spaco,
Ĝi similas al sxtupara kapto sed iom diferencas. Ĝi estas ne daŭrigo de ekmanĝo, sed sufokado kun eta libereco (unu punkta spaco) post ia rimedo de retumo.
sichou atari embusko
Blanko 1. Dum sxtupara ekmaĝiĝo aŭ sufokiĝo, li povas meti sxtonon kiel embusko sur la sxtuparo.
nozoki skoltumi
Skoltumi pri (1) ĉu la kontraŭulo rezignas trancxigxon de preskaux ligitaj sxtonoj aŭ (2) cxu la kontraŭulo lasas sxtonojn kiun li jam preskaux kaptis, eskapi.
rjo-nozoki duoble skoltumi
Meti skoltume por tia esploro, kiun el du vundoj la kontraŭulo prizorgas.
osae bloki
Cxesigi plian invadon, supren-eliron, largxigon de la kontraŭulo sintirante, batante, sinturnante, ŝvelante ktp., sed cxiukaze tusxante laste metitan sxtonon.
kake retumi
Meti kvazaux kovri reton per ia salto por cxesigi supren-iron, antaŭen iron, disiĝadon, eskapon. Iom nefirma senmovigo.
ref. retkapti.
miai pesumi
Ŝtonmeto kiu enhavas du sekvajn reagojn laŭ kontraŭula respondo. En la diagramo nigro povos meti A aŭ B post blanka respondo.
Terminoj en Formaciado
japana skribo termino kaj vorto klarigeto
akisumi(nomo rilata al areo) vaka angulo (areo)
Angulo ankoraux neniu okupas. La diagramo montras punktojn, sur kiuj oni ofte metas en komenca stadio.
Nigro 1:stelo, A:substelo, B:altstelo, C:super-altstelo, D:tri-tri, E:apudstelo.
kakari pretendumi, prokismiĝi al angula ŝtono
Alproksimigxi pretendume al kontraŭa ŝtono (plej ofte sola) en angulo.
Nigro 1: cxevalpieda pretendumo, A: unu-punkte alta pretendumo, B: du-punkte alta pretendumo. C: Largxe cxevalpieda pretendumo,
suso-gakari de-sube pretendumi
Pretendumi de sube unupunkte aŭ ĉevalpiede. Tiu ĉi pretendumo estas ofte videbla en tia situacio, ke la kontraŭaj pluraj ŝtonoj jam kuŝas.
ura-gakari de-dorse pretendumi
Pretendumi de dorse (ne ordinala flanko) al angula ŝtono. En la diagramo, plej ofte oni pretendumas al substela ŝtono direkte de A - D, sed ĉar nun jam blanka ŝtono markita kuŝas, do li pretandumias direkte de dorse.
rjoo-gakari ambaŭflanke pretendumi
Nigro 1, 3. Pretendumi ambaŭflanke ekz. de dekstre ankaŭ de supre.
sximari monopolumi, fortikigi
Ia forme lauxrande salti kiel respondo al pretendumo aux kiel antauxrespodo. La diagramo, Nigro 1: cxevalpieda monopolumo, A: unu-punkta monopolumo, B: Largxe cxevalpieda monopolumo.
suberi gliti
Nigro 1. Salti lauxrande kaj malsupren de kontraŭula ŝtono.
hiraki etendi
Nigro 1. Salti lauxrande por formi teritorion aŭ pli larĝigi spacon por fari radikon (okulojn)
hasami ataki ambaŭflanke
Nigro 1. Meti ne tuŝante ambaux flanke de alikolora sxtono.
cume (atake) alproksimigxi
Nigro 1. Alproksimigxi kun celo de plia atako aux invado.
ref. pretendumi
uxariucxi inter-sidigxi
Meti ŝtonon sur tia pozicio, ke eĉ se la kontraŭulo alprokusimiĝos unu flanken, li povos du-punkte etendi netuŝante aliflanken(A aŭ B) .
ĝicuri poenteco, profiteco Gajno de akutuala priteritoria profito.
mojoo riĉa kampo
Nigra tuta formo. Kampo kiu havas riĉan eblecon sed ankoraŭ ne aktualan.
kakujoku no ĝin formacio de gruaj flugiloj.
La 4 ŝtonoj jam havas firman radikon(bazon) kaj plie etendas larĝe ambaŭ flanken. La formo estas kvazaŭ gruo etendas flugilojn. Unu el tipaj belaj formacioj.
gaisei influa al ekstero, potenciala en centra kampo
En la diagramo, nigro lasis blankon gajni teritorion. Sed li konstruis dikan muron, do li ekhavis potencialon por batalo en centra kampo (ekstere) en estonteco. ref. dika
kabe muro Ŝtongrupo kvazaŭ muro.
oo-ba pri-teritoria rimedo Meti prizorgante pri teritoria grandeco. Proverbo avertas tiel ke unue prizorgu urĝecon kaj ne grandecon. ref. priurĝeca rimedo
kjuu-ba pri-urĝeca rimedo Meti prizorgante pri urĝeco por vivado aŭ interbatalo. Proverbo avertas tiel unue prizorgu urĝecon kaj ne grandecon. ref. prigrandeca rimedo
teacui solida (metado) Solida metado tiel ke li prizorgas pri bonformeco, senvundeco, potencialo ktp. sed ne pri aktuala priteritoria profito.
haŝiru rapidkuri, kuri Termino pri formaciado. Kuri rapide tiel ke li antaŭiras pri gajno de teritorio sed ne pri potencialo en estonteco.
Mezstadia batalo
japana skribo termino kaj vorto klarigeto
seriai konkuro avant-formigi
Konkuri antaŭeniron, supreniron, aŭ premadi la alian per senvunda formo. En la diagramo, nigra formo estas iom avanta.
toĝikomeru enfermi, enfeŭdi
Vivigi kontraŭan ŝtongrupon en limigita areo. En la diagramo, nigro enfermis blankon en supra dekstra angulo.
hurikau~ari interŝanĝo Ekzemple unu flanko perdas lokan ŝtongrupon pro ignorado al kontraŭula rimedo, sed kompense de tio li forkaptas alilokan kontraŭan ŝtongrupon aŭ gajnas sufiĉan profiton.
kaname iŝi rolhava ŝtono(ar)o
Ŝtono aŭ ŝtonaro, kiu apartigas kontraŭajn malfortajn ŝton-grupojn. En la diagramo, blankaj du ŝtongrupoj estas ankouraŭ ne fortaj, do la nigra ŝtonoj markitaj per triangulo, kiu apartigas blankon, havas gravan rolon kaj estas neforlasebla.
kasu-isi senrola ŝton(ar)o
Ŝtono aŭ ŝtonaro, kiu apartigas kontraŭajn ŝtongrupojn sed jam fortajn. En la diagramo, blankaj du ŝtongrupoj estas jam fortaj, do la nigra ŝtonoj markitaj per triangulo, kiuj apartigas blankon, estas forlaseblaj, ĉar ili ne havas la rolon.
karui malpeza
Ŝtono(j) aux ŝtongrupo kiu estas forlasebla. Ekzemple en la diagramo nigraj ŝtonoj markitaj per triangulo bone malŝparigis blankon (blanko respondis per ŝtonoj markitaj per triangulo), do nun ili jam ludis sian rolon kaj estas forlasebla (malpeza).
omoi peza
Senfruktema kaj iom grandamasiĝinta ŝtongrupo ne-vivanta, aŭ klopodado por ekzistigi ĝin. En la diagramo nigro 1,3 pezigis kaj grandamasigis sin, do nun nigro ne povas forlasi ilin.
sabaku fleksebla rimedo
Malpeze kaj flekseble metadi plej ofte por eskapo aux invado parte forlasante siajn ŝtonojn.
kikaŝi efika devigo

(2)

(1)

Rimarku nigran ❶ kaj la blankan respondon ②. Diagramo (1) Nigro 1. estas ekmanĝo, do blanko responde al ĝi devas sintiri. Nigro 1. ja estas efika devigo, ĉar nigro utiligas fatale forkaptotan duopon (markita per X).
Diagramo (2) Se nigro metadus tiavice ❶❸ kaj ❺, blanko ne respondos al ❺, ĉar ❺ ne estas ekmanĝo. Kaj blanko metos sur pli grava punkto (tranĉos per ⑥). kaj metos ⑥.
ŝinogu (peze) sinelsavi Iel ajn kaj kiel eble plej sendamaĝe elsavi sian pezan ŝton-grupon.
kikisuĝi respondiga punkto
En la diagramo, nuntempe blanko ne devas antaŭ-singardi pri tranĉiĝo je X. Sed kiam nigro metos sur A - C, blanko devos iel priligi pri markita ŝtono. Do oni esprimas punktojn A - C 'respondigaj punktoj'.
fuŝi artiko, fari artikon
Nigro 1, 3. Restigi estontajn eblecojn de rimedoj (guston) ekz. tranĉi(A,B), skoltumi(C,D,E,F,G) pinĉi(H,I) aŭ aliaj respondigaj. ref. gusto
ucxikomi intermeti, enmeti
(1) Intermeti ne tuŝante inter jam etendintaj sxtonoj por apartigi ilin.
(2) Aŭ enmeti ne tuŝante en duone farita teritorio de la kontraŭulo por invadi.
FTSG nomas tian meton 'parasxut-atako'. Sed laux mia plaĉo, tia moderna termino estas ne konvena por la antikva ludo.
booŝi ĉapelo, ĉapelumi
Meti supre kun spaco da unu punkto. Unu el ofte uzataj ŝtonmetoj por atako aŭ teritoria limigo.
keŝi limigi, erodi
Limigi aŭ malvastigi fariĝontan alikoloran teritorion. En la diagramo, blanko 1 - 7 estas tipa metado por erodo. (Alta kaj apuda punkto de kontaŭa ŝtono (plej ofte sur la 3-a linio) nomiĝas 'ŝultro'. La erodado ekde ŝultro estas unu el modelaj taktikaj.)
moguru, eguru subakviĝi
Invadi suben tre profunde. En la diagramo, nigro povos sinvivigi kun okuloj en maldekstra suba limigita angula spaco, ecx se blanko baros lateran konektiĝon
Vivo kaj morto
japana skribo termino kaj vorto klarigeto
nakade [sanmoku nakade] (fatala) enmeto
Blanko 1. Rabi eblecon fari du okulojn for de la kontraŭulo per enmeto.
En la diagramo, Tia ĉi forma interna spaco da tri punkotoj ne povus fari du okulojn pro blanka (fatala) enmeto. Oni esprimas tian ĉi internan spacon 'senokula trio' aŭ simple 'interna trio'.
jonmoku nakade senokula kvaro(I), interna kvaro
Tia ĉi forma interna spaco da kvar punkotoj ne povus fari du okulojn pro blanka (fatala) enmeto sur A. Oni esprimas tian ĉi interna spacon 'senokula kvaro' aŭ simple 'interna kvaro'.
gomoku nakade senokula kvino(I), interna kvino
Tia ĉi forma interna spaco da kvin punkotoj ne povus fari du okulojn pro blanka (fatala) enmeto sur A. Oni esprimas tian ĉi interna spacon 'senokula kvino' aŭ simple 'interna kvino'.
rokumoku nakade, hanaroku senokula seso(I), interna seso
Tia ĉi forma interna spaco da ses punkotoj ne povus fari du okulojn pro blanka (fatala) enmeto sur A. Oni esprimas tian ĉi interna spacon 'senokula seso' aŭ simple 'interna seso'.
osicubuŝi prem-sufokiĝo, prem-asfiksigxo

(2)

(1)

En la diagramo(1), blanko ne povas meti sur A, ĉar goo ne permesas sinmortigon (meton sur nespirebla loko). Do nigro povos forkapti blankajn ŝtonojn kaj fari du okulojn. Ĉi tian okazon oni nomas 'prem-sufokiĝo'. Komparu kun la diagramo (2) t.e. okazo de nigra mortiĝo pro blanka sinofera sinligo sur A.
dame-zumari spirmanko
Ne povi fari ian rimedon pro manko de siaj liberpunktoj. En la diagramo blanko ne povas meti plu por ekmanĝi nigran ŝtonaron (1.3). pro spirmanko.
me-ari me-nas^i kun okulo sen okulo
En kaptkonkuro, plej ofte la grupo kun unu okulon havas avantaĝon.
oo-naka ko-naka granda okulo malgranda okulo
En kaptokonkuro, plej ofte la grupo kun pli granda okulo havas avataĝon.
seki kunvivo
En la diagramo, ambaŭ ne povas meti sur A, kaj ne povas forkapti unu la alian. Tia situacio nomiĝas 'kunvivo'.
Laŭ japana regularo, interna spaco en kunviva formo ne kalkuliĝas kiel teritorio. Lau ĉina regularo, ĝi kalkuliĝas kiel poento.
man'nen-ko dek mil jara rekaptado
La pozicio en la diagramo. En tiu ĉi okazo, por gajni la kaptkonkuron, oni devus venki je 'dek mil jara' alterna rekaptado (troigita esperimo). Laŭ japana regularo, tiu ĉi formo fariĝos kunvivo en estonteco (blanko forkaptos la ŝtonon markitan kaj sinligos).
sumi no magarisimoku kurba kvaro en angulo
En la diagramo, nigro povas sinofere meti sur A. La aperonta formo post kiam blanko forkaptos nigran kvaropon, ja estas 'kurba kvaro en angulo'. Laŭ japana regularo, oni juĝas kiel blnaka morto senkondiĉe. Laŭ ĉina regularo, oni devas efektive forkapti laŭ regulo de super-kalpo.
ref. kalpo, longa vivo, super-kalpo.
ĉoo-koo, super koo super-kalpo
Tuttablula pozicio de ambaŭaj sxtonoj jam aperis antaŭe, ne permesate denove aperi. Ĉina regularo aplikas ĝin al kurba kvaro en angulo, pluraj kaploj, longa vivo, aŭ aliaj longdaŭraj alternaj rekaptadoj.
En la diagramo, maldekstraj nigra ŝtongrupo kun falsa okulo povas forkapti blankan ŝtonaron?
cxoosei longa vivo
Traktoj de 'longa vivo' diferencas inter japana regularo kaj ĉina. Laŭ la unua, la partio finiĝas senrezulte. Laŭ la lasta, ludantoj devas daŭrigi ludon laŭ regulo de super-kalpo.
is^i no s^ita sub-ŝtono
Resti rimedo sub siaj forkaptitaj ŝtonoj.
te-ire meti en sia teritorio
Devigota enmeto en sia teritorio por perfekte vivi aŭ eviti la formon de 'kunvivo'.
En la diagramo, blanko devos meti sur A kaj B en estonteco por eviti kunvivon (senpoentan teritorion).
taktika rimedo
japana skribo termino kaj vorto klarigeto
hoori-komi sin-enjxeti

(2)

(1)

Sin-ofere enĵeti sian ŝtonon.
En la diagramo (1), nigro povas forkapti la blankan duopon per 'rebata forkapto'.
En la diagramo (2), nigro devigas blankon enmeti malŝpareme en sia teritorio(D) kaj C fariĝos nigra teritorio. Do nigro 1 valoras je 2 poentoj.
ref. rebata forkapto, okul-falsigo
utte-gaeŝi rebata forkapto
oiotos^i, tonton, batabata lavangkapto
En la diagramo, se blanko sinligus per meto sur A, li fine perdos pli grandan amason.
ucxikaki okul-falsigo

(2)

(1)

Per sin-ofera meto (sin-enĵeto) , falsigi alikoloran fariĝotan okulon aŭ malvastigi spacon por fari okulojn.
guruguru-mauxasxi cxirkauxturni, turnturn-kapti
(2)
(1)
Kiel forkapti blankajn ŝtonojn markitajn.
HANA-ZUKE, tengu no hanazuke nazon-tuŝi(naztuŝi)
Tuŝi pinton de nazo. En la diagramo, nigro 1 estas tre akra taktika ŝtometo.
Japane esprimiĝas ankaŭ tiel ke tuŝi nazon de 'Tengu'. Tengu' estas japana mita estulo, kiu havas tre altan nazon kaj povas flugi.
HARA-ZUKE ventr-tuŝi
En la diagramo, nigro 1 estas ja ventr-tuŝo, per kiu nigro povos savi la markitajn ŝtonojn.
Japane esprimiĝas ankaŭ tiel ke tuŝi ventro de mustelo.
tanuki no hara cuzumi niktereŭta tamburo
Laŭvorta traduko : niktereŭto tamburas per sia ventro (el japana fabelo).
Nigro 1, 3. Akra rimedo por savi nigrajn ŝtonojn en la angulo.
kataĉi bonformo
Kutime oni uzas tiun ĉi terminon kun senco de pasiveca ŝtonmeto rilate al antaŭsingardo.
suĝi ŝlosila punkto(meto)
Blanko 1. Ŝlosila rimedo aŭ tia punkto. Kutime oni uzas tiun ĉi terminon rilate al aktiveca ŝtonmeto ekz. apartigado, forkaptado, malbonformigo. En la diagramo, blanko rabis eblecon fari okulon forde nigro kaj devigis nigron malbonforme sinligi(nigro 2).
Inter-limigado
sarusuberi salto de simio
Salti du punkte sur lateron ekde dua linio.
sente rajto antaŭiri
En inter-limigado de teritorio, tiu kiu havas rajton antaŭiri pri met-vico, aŭ tia rajto mem. En la diagramo, nigro 1 - 3 devigas blankon fine respondi per 4 kaj do nigro povas meti je alia loko kiel sia met-vico.
gote deveco postiri
En inter-limigado de teritorio, tiu kiu havas devecon postiri pri met-vico, aŭ tia deveco mem. En la diagramo, blanko devas fine respondi per 3 rilate al tiu ĉi loko, kaj do blanko ne povas meti je alia loko kiel sia met-vico.
rjoo-sente ambaŭ flanka rajto antaŭiri
En inter-limigado unu la alia, ambaŭ flankoj havas rajton antaŭiri pri met-vico rilate al loka formo.
rjoo-gote ambaŭ flanka deveco postiri
En inter-limigado unu la alia, ambaŭ flankoj havas econ devigite postiri pri met-vico rilate al loka formo.
kata-sente unuflanka rajto antaŭiri
En inter-limigado unu la alia, nur unu flanko havas rajton antauiri pri met-vico. La alia nur povas postiri pri met-vico. En la diagramo nur nigro havas rajton antaŭiri.
gjaku-jose aŭdace postiri
Blanko 1 - 3. En inter-limigado unu la alia, aŭdace postiri rilate al loka formo, kie la kontraŭulo havas rajton antŭiri.
--- terminoj ankoraŭ ne elpensitaj
japana skribo termino kaj vorto klarigeto
HAMARI trompita, trompiĝi  
HANAMI-KOO    
HON-KOO aktiva (reala) reciprokapto (KOO)  
ITTE-JOSE-KOO KOO kun unulibero por Blanko (aŭ Nigro),KOO je unumeta diferenco  
ĜICURI kontanto,reala teritorio  
ĜUNKAN KOO(KOU) cikla KOO  
KATAMERU firmigi(I), fortikigi  
KIKASARE elpoentita, malefikigita  
KIZU vundo, malfirmeco Malforteco ekz. formo prexkaux konektinta sed havanta ian malfirmecon.
NIGIRI,NIGIRU preni {ŝtonojn} en la mano por decidi kiu prenas kiun koloron.Vidu ALDONOn II en INVITO AL GO-LUDO
OSAMARI-, OSAMARU sekura, sekuriĝi formiĝi por havi du okulojn
OŜI-AGE, OŜI-AGERU supren-premi  
POKA fuŝado[ne termino], foranima meto  
REN-GO go-ludo inter du taĉmentoj, ĉen-go-ludo, stafeta goo(I) membroj de ambaŭ taĉmentoj ludas unu ludon rondviĉe
RJOO-ĜIMARI (RJOO + ŜIMARI) {formaciado de} du monopolumoj  
RJOO-KOO duopa alternekapto Samtempe aperas du kalpoj en tuttabulo.
SANBA-GARASU tri kornikoj
ŜIMECUKE sufoki, strangoli  
ŜOUBU-TE decida meto  
SON-KOO rekapta kompenso malgajnema  
SUSO-AKI malfermita ĉe flanko (kvazaŭ)teritoro, kies limiganta ŝtono sidas sur la 4a linio, kaj kontraŭula ŝtono najbare sidas sur la 3a aŭ 2a linio
TASUKI diagonala (formaciado) meti komencajn samkolorajn ŝtonojn ĉe diagonalaj anguloj
TE-DOMARI lasta valora punkto ( aŭen formaciado aŭen interlimigado )
aĝi-kes^i sennuanciga, forigi eblecon, nuligi eblecon  
cume-go problemgoo, viv-au~-mort-problemo  
c^uuos^i sen finludo, rezignita ludo  
dan danno, majstra nivelo  
dango(dango-jonmoku) koagulita kvar{o}, bulac^o  
g^icuri fakta profito(I), kontanto  
g^icuri ni hasxiru kuras por aktuala profito(I), metadas profito-oriente(gibe, prefere)(I)  
g^oban(j^oban) komenca stadio  
g^ooseki(j^ooseki) batalmodelo, establita formo?, modela poziciado cxe angulo, ******  
hukumi fleksebleco, neaperinta ebleco  
huseki formaci{ad}o  
itte-jose-koo KOO kun unu libero por Blanko (au~ Nigro), KOO je unumeta diferenco  
joosu-mi(joosu o miru) spionumo, testumo,  
jurumeru movi elaste, malstrec^igi  
gxunkan-koo cirkla ripetminaco  
kimeru sengustigi(I), atuti  
kjuu kjuo, submajstra nivelo  
komi egaligaj poentoj, poenta egaligo En japana profesia partio, blanko anticipe havas 6.5 poentojn por nei nigran avantagxon.
kon'kjo radiko Okuloj aŭ spaco por fari okulojn en angulo aŭ rando kvazaŭ radiko.
koo ni kacu gajni eternumon  
koo no kaĉi valoro de eternumo  
koo o tateru, koo-date suru postuli kompenson  
koo o torikaesu rekapti en eternumo, kapti ripete  
koo-cuki semeai kaptkonkuro kun eternumo  
koo-gaŭari rekapta kompens(aj^)o  
kori-gatac^i trodensa {formo}  
oki-go (ŝtone-)handikapa goo
Partio, kiu komenciĝas je situacio, jam kelkaj nigraj ŝtonoj estas kuŝantaj sur ludtabulo. Kutime mallertulo prenas nigron kaj li anticipe metas ŝtonojn sur steloj. Lertulo prenas blankon kaj la unuan met-vicon. La diagramo montras '3 ŝton-handikapa goo'.
rjoo-koo duopa ripetminaco, ambau~a koo, duopa altern-kapto  
rokus^i-has^s^oo ses-morta, ok-viva  
sajuu-dookei c^uuoo ni te ari simetria formo havas rimedon sur g^ia akso  
san-ren-sei meti sur tri stelojn en paralela linio, {formaciado de} trig^emelaj steloj, triopa steloj(facila formaciado))  
tej^un metordo, procedo  
te-nuki meti alien, ne respondi  
tomo ni osu-te-nas^i ambau~flanke ne plu metebla  
agxi gusto, ebleco Esprimi tian situacion, ke povus resti ia rimedo por invado, kapto, apartigxo, revivigxo, eskapo ktp. koncerne al ia formo aux iu zono. Kutime oni esprimas ekzemple jene; dekstra-supra angulo aspektas malbon-gusta, je la formo de dekstra-supra angulo restas ia gusto, solida ligo estas sengusta, ktp.
suso-aki suba malfermeco
Ĉirkaŭi teritorion, kiu havas malfermecon pri suba limo. Blanko metis limige per 1 kaj nigro respondis por ĉirkaŭi teritorion, sed blanko havos rimedon invadi plu de sube per meto sur marikita pozicio.
boo-iŝi plata ŝtongrupo Ne kubeca sed plateca aŭ linieca. Tia formo havas malfacilecon por fari okulojn.
honte senriska meto Ne avida sed solida kaj nedisfalebla ŝtonmeto.
honkoo    
mizeme    
sonkoo    
haŝiru    
inasu    
uki-iŝi flosaj sxtonoj Senradika ŝtongrupo.
uĉikake Pendita partio Pendi partion.
uma-no-kao    
inu-no-kao    
osute-naŝi    
mjootanuki noŝu rimarkinda meto, mirinda meto  
oni-de, kiŝu ludo/meto de ogro(diumulo/demono/terura estulo en japana mito)
Japane, '鬼(oni, ki) = ogro' estas mita estulo kiu havas kornojn kaj teruras al homoj, kaj '手(te, de, ŝu)' estas ludo aŭ rimeo. Do '鬼手(oni-de, kiŝu)' estas tia artece akra ŝtonmeto, kion eĉ majstro ne povas elpensi. Pli akra ol 'mjoo-ŝu(mirinda ŝtonmeto).
karami    
kuruma no ato oŝi puŝi veturilon
Kelkfojaj daŭraj puŝoj kvazaŭ puŝi veturilon. (post-iri; blankaj 1, 2 kaj 3 en la bildo)
ni ricu san seki  
Proverbo diras ke saltu 3 punkte ekde duopa ŝtonaro staranta.
san ricu yon seki  
Proverbo diras ke saltu 4 punkte ekde triopa ŝtonaro staranta.
sei moku fuu lin    
kjuu-ŝo urĝe okupinda loko ref. suĝi, kataĉi
san moku no man'naka mezpunkto por triopo
La punkto de nigro 1. Ĝi fojfoje estas urĝe okupinda por bastone ligita kontraŭa triopo.
pon-nuki diamanta kapto, elkorki
Forkapti unu sxtonon nur per kvar sxtonoj.
Japane, tian cxi forkapton oni nomas "pon-nuki". "pon" esprimas sonon je eltiri korkon el botelo kaj "nuki" signifas eltiradon. Do la termino signifas forkapti ŝtonon kun agrabla sono.
kame no koo testudŝelo, dorso de testudo
Forkapti duopan ŝtonaron en figuro de testudŝelo.
curu no su-gomori gruo en nesto
Nigraj 3 sxtonoj markitaj estas forkaptotaj fare de sekva blanka meto sur A. Oni nomas tiun figuron "gruo en nesto".
mimi oreloj
aoru