Kiel la aliaj

Laure Patas d’Illiers

el "Monato 2015/08-09"

“Ni estas fremduloj ĉi-tie. Ni adaptiĝu.”

“Rigardu la aliajn, kaj agu tiel, kiel ili agas.”

Nun mi staras sola inter la aliaj. Hodiaŭ estas la unua tago. Tiu nova loko estas granda korto. Staras multaj uloj ĉi-tie. Ili ne parolas, ili nur staras dise en la vasta korto. Ili ŝajnas malĝojaj. Mi vidas unu, kiu eĉ ploras. Ĉu iu mortis? La etoso estas plena je malĝojo. Mi sentas ĝin. Pro tio mia brusto premiĝas, mi iomete penas spiri.

Subite, ekaŭdiĝas fortega, sibla sonoro. Paniko trafas min. La bomboj tuj falos, necesas kuri kelen! Sed la aliaj ne kuras. Ili estas tre kuraĝaj. Ili kviete paŝas al la rando de la korto kaj eniras pordon. Mi sekvas la vicon. Ni ne malsupreniras al kelo, ni eniras grandan ĉambron.

Tiu ĉambro plaĉas al mi, ĝi estas hela, kun buntaj muroj. Ni ĉiuj sidiĝas. Dolĉa muziko plenigas la ĉambron. Mi tute forgesas la bombojn, la danĝeron. Ina voĉo ekkantas, kaj ĉiuj kunkantas. Mi ne komprenas la vortojn de la kanzono, tamen ankaŭ mi provas kanti.

Eksilentas. Granda ulino malfermas libron kaj laŭtlegas. Mi ne komprenas tiun lingvon. Plaĉas al mi ŝian harmonian voĉon. Longe daŭras la legado. Mi enuas. Miaj kruroj ŝatus movi.

Denove eksplodas la forta sonoro. Mi ne plu timas ĝin. Neniu ŝajnas timi ĝin. Ni revenas eksteren, en la grandan korton. La uloj disiĝas. Ili ne plu malĝojas, ili grupas sin, kunparolas, kelkaj krias aŭ ridegas.

Eta ulino alparolas min, per afabla tono. Mi ne komprenas, mi nur ridetas al ŝi. Pro ŝia ruĝa robo, ŝi aspektas kiel floro. Ŝi odoras je sapo. Mi ŝatus tuŝi ŝian brilantan hararon. Ŝi ripetas sian frazon. Mi daŭre ridetas al ŝi. Ŝi paŭtas, deturniĝas kaj foriras.

Ulo kuras kriante. Li alproksimiĝas, ekpuŝas min. Mi falas teren. Tuj li frapas min. Li krias, ripetante ĉiam la saman vorton. Certe insulto. Kial li koleras? Ĉu pri la etulino? Kial li batas min? Doloras min la kapo. Mi timas. Neniu interesiĝas, neniu rigardas nin. Ĉu oni kutimas bati unu la alian ĉi tie? Subite mi memoras: “faru kiel la aliaj”. Mi ekstaras, mian koron plenigas granda kolero. Mi frapas, frapas denove lian vizaĝon. Li forkuras. Nu, bone.

Ĉiuj reeniras la ĉambron. Nun, la granda ulino parolas. Mi rigardas ŝin. Mi ŝatas ŝian rideton, ŝian pacajn gestojn. Ŝi fingromontras la ŝrankojn ĉirkaŭ la ĉambro. La aliaj malfermas la ŝrankojn, deprenas objektojn, kaj manipulas ilin. Mi neniam vidis tiajn objektojn. Mi ne komprenas, pri kio temas. Ili koncentriĝas pri tio. Devas esti io serioza. “Faru tiel, kiel la aliaj”, mi memoras. Do mi manprenas du strangajn objektojn kaj movas hazarde miajn manojn.

Tempo pasas. Neniu rigardas min. Mi lasas la objektojn kaj iras al muro. Mi rigardas la muron. Estas multaj fendetoj en la muro. Ili aspektas kiel maldikaj desegnaĵoj. Mi rigardadas. Formiĝas bildoj de arbobranĉoj, de flugantaj birdoj.

La forta sonoro pelas nin en la korton. La granda pordo de la korto nun estas malfermita, ekstere vidiĝas la strato.

Ĉiuj rapide eliras tra la granda pordo. Mi sekvas ilin. Mi ekvidas Panjon, mi kuras al ŝi, ni brakumas.

En ŝiaj brakoj mi flustras en ŝian orelon.

“Panjo, mi ne ŝatis la lernejon. Mi ne plu iru tien.”