En prezento de Korbo-Goo, mi menciis per malmultaj vortoj jene; "ĉar precize dirus pri Ĉina-Goo, ĝi ne konkuras kiom da ŝtonoj ekzistas vivantaj ĝuste je ludo-fino". Kaj ĉe la sekcio de pripenso pri Korbo-Goo kaj Japana G Goo, mi skribis ".....sed foje ili kaŭzas nesaman rezulton influe de okuloj...."
Pri tio mi aldonas na iom da vortoj. Krome pri la diferenco inter Japana Goo kaj Ĉina Goo, mi klarigas per unu ekzemplo.
Kvar familianoj de Goo kaj ties rezultoj, -- Korbo-Goo, Pura-Goo, Ĉina Goo kaj Japana Goo --
Ludantoj ambaŭ metis 16 ŝtonojn kaj ambaŭ ne forkaptis ŝtonojn. Laŭ Korbo-Goo kaj Pura Goo, oni ankoraŭ daŭrigos iomete metadon, sed laŭ Ĉina Goo kaj Japana Goo, oni ĝuste nun finas. Rimarku tion, ke dum blanko faras unu grupon de vivantaj ŝtonoj, nigro faras du grupojn aparte. Tio ja influas al la difereco de kalkulado de poentoj. |
|
Laŭ Korbo-Goo (kun la 3-a regulo pri la
lasta pasanto), ĝi estas la fininta formo.
Blanko devas pasi, 44-an. Sekve nigra paso,
blanka paso, jen la fino. Rezutlo: Nigro venkis je 1 poento. |
|
Laŭ Pura-Goo, la fininta figuro estas
tute sama kiel Korbo-Goo, tamen kaptŝtonoj tute ne
riratas al la rezulto. Oni simple kalkulas kuŝantajn
ŝtonojn. Rezulto: Nigro venkis je 1 poento. |
|
Laŭ Ĉina Goo, post fino ludantoj
enmetas ŝtonojn en ĉiuj vakaj punktoj. Kaj
kalkulas kuŝantajn ŝtonojn. Rezuto: Nigro venkis je 3 poentoj. En Ĉina Goo, la formala kalkulado estas iom nesama ol supre prezentita maniero.1. Post fino, oni kalkulas nombron de
ŝtonoj kuŝantaj kaj vakaj punktoj ĉirkaŭataj
de unu koloro. Do finaj poentoj estas 26-49/2=1.5 (pri nigro) Sed por faciligi komprenon, ni ne uzu tiun manieron. |
|
Laŭ Japana Goo, kalkulas N kaj
B. Rezulto: Nigro venkis 3 poentoj. |
La rezulto de Korbo-Goo kaj Pura-Goo egalas, kaj rezuto de Ĉina Goo kaj Japana Goo ankaŭ egalas. Sed la rezulto de antaŭaj familianoj de Goo ne egalas al la lastaj. Kial?
Nigro ekzistas aparte je du grupoj, dum blanko je unu. Por vivante ekzisiti sur tabulon, unu grupa ŝtonaro devas havi du okulojn, Tial Nigro devas havi totale 4 okulojn dum blanko devas havi 2 okulojn. Korbo-Goo kaj Pura-Goo kalkulas je ĝuste la fininta formo. |
|
|
Sed Ĉina Goo kaj Japana Goo, post la finiĝo, ne prizorgas pri okuloj. Kaj Ili por kalkuli aŭ enmetas ŝtonojn aŭ enmetas kaptitajn ŝtonojn en ne nur teritorioj sed ankaŭ okuloj post la finiĝo. |
Ĉi tiel, kiam ambaŭaj nombroj de vivantaj ŝontgrupoj ne egalus, naskiĝas tia diferenco.
Oni povas diri tiel, ke pri kalukulado, Ĉina Goo kaj Japana Goo estas pli simpligitaj. Kaj la simpleco estas bezonata por ludi en granda tabulo ekz. 19 x 19.
Do Korbo-Goo kaj Pura-Goo estas efektive ludeblaj nur en malgranda tabulo.
Supozeble, Korbo-Goo kaj Pura-Goo estas pli originecaj ludoj ol nuna Goo. En antikva tempo oni reale ludus ilin, ĉu ne?Nesama rezulto inter Ĉina Goo kaj Japana Goo.
Tia situacio aperis je finanta stadio. Kiel vi jam scias, malsupe-dekstre formiĝis kunvivo ("seki" japane). |
|
Japana Goo komparas nombrojn de N kaj
B, sed ignoras vakan punkton en kunviva
formo, eĉ la vaka punkto estas ĉirkaŭata de unu
koloraj ŝtonoj ( X ). |
|
Laŭ Ĉina Goo nigro metas unu ŝtonon en
la kunviva formo ( ), kaj poste
kalkulas ekzistanatajn ŝtonojn. Rezuto : Nigro venkis je 1 poento. (formale 0.5 poento) |
Eble aliaj diferencoj aperos pro iaj situacioj, ekz. ĉar laŭ Ĉina Goo, neŭtralaj punktoj ekhavus signifon kiam aperas "nepermesata
rekaptado" ("koo" japane. Mi volas proponi traduki la terminon laŭvortece "eternumo") je finanta stadio, krome trakto de "Longa vivo" ("ĉoosei" japane) diferencas. Sed mi nun ne mencias pri ili, ĉar ili estas tro kompreksaj tiel ke oni ankoraŭ ne povas konstrui tute egalan kaj internaciecan regularon.