Qitailang's HP > Esperanto > エスペラントの基礎・前言


"Fundamento de Esperanto"(エスペラントの基礎)は、ザメンホフの初期の基本著作である "La 16-regula gramatiko"(16条の文法規則)、"Ekzercaro"(練習文集)、"Universala Vortaro"(汎用辞書)を合本し、以下の内容の "Antaŭparolo"(前言)を加えて、1905年に出版されたものであり、第1回世界エスペラント大会のブローニュ宣言第4条によって、誰も変更を加えることの出来ない「エスペラントの唯一の基礎」に採択された。"Antaŭparolo" は "Fundamento de Esperanto" の役割りについて述べられたものであり、非常に重要な内容を含んでいる。ザメンホフは「"Fundamento de Esperanto" は常備の指導的ドキュメントとしてすべてのエスペランチストの手中にあるべきです」と述べており、たとえ初学者であろうとその内容を知っておくべき内容のものである。にもかかわらずネット上には無料で誰でも日本語で読むことのできるドキュメントとして見つからない。稚拙で誤りもあるかと思うが、大筋で主旨を汲み取れるだけでもないよりはましかと考え日本語に訳して上網してみた。

Ida Ĉitajlang


antaŭparolo

Por ke lingvo internacia povu bone kaj regule progresadi kaj por ke ĝi havu plenan certecon, ke ĝi neniam disfalos kaj ia facilanima paŝo de ĝiaj amikoj estontaj ne detruos la laborojn de ĝiaj amikoj estintaj, ― estas plej necesa antaŭ ĉio unu kondiĉo: la ekzistado de klare difinita, neniam tuŝebla kaj neniam ŝanĝebla Fundamento de la lingvo. Kiam nia lingvo estos oficiale akceptita de la registaroj de la plej ĉefaj regnoj kaj tiuj ĉi registaroj per speciala leĝo garantios al Esperanto tute certan vivon kaj uzatecon kaj plenan sendanĝerecon kontraŭ ĉiuj personaj kapricoj aŭ disputoj, tiam aŭtoritata komitato, interkonsente elektita de tiuj registaroj, havos la rajton fari en la fundamento de la lingvo unu fojon por ĉiam ĉiujn deziritajn ŝanĝojn, se tiaj ŝanĝoj montriĝos necesaj; sed ĝis tiu tempo la fundamento de Esperanto devas plej severe resti absolute senŝanĝa, ĉar severa netuŝebleco de nia fundamento estas la plej grava kaŭzo de nia ĝisnuna progresado kaj la plej grava kondiĉo por nia regula kaj paca progresado estonta. Neniu persono kaj neniu societo devas havi la rajton arbitre fari en nia Fundamento iun eĉ plej malgrandan ŝanĝon! Tiun ĉi tre gravan principon la esperantistoj volu ĉiam bone memori kaj kontraŭ la ektuŝo de tiu ĉi principo ili volu ĉiam energie batali, ĉar la momento, en kiu ni ektuŝus tiun principon, estus la komenco de nia morto.

前言

国際語が適切かつ順調に歩みを進め、そして決して頓挫することなくまた将来の友人たちの軽率な歩みによって過去の友人たちの仕事が台無しになるといったことが起こらないという全き確かさを持つために ― 何よりもまず必要な条件があります。それは、明確に定義され、決して抵触することのできない、そして変更することのできないその言語の Fundamento が存在し続けるということであります。私たちの言語が主要な主権国家政府によって公式に受け入れられ、それらの政府が特別法によってエスペラントの確実な存続と利用性、あらゆる人々の気まぐれや言い争いから全く危険にさらされことがないという保証をするようになったとき、そうなったあかつきには、それらの主権国家から承認され選出された権威ある委員会が、この言語の基礎(Fundamento)において、もし必要な変更が望まれるなら、それらのすべてについて最終的な変更を行う権利を有することになるでありましょう、しかし、そのときまではエスペラントのFundamentoは最も厳格に絶対的不可触性を維持しなければならなりません、なぜならば、私達が現在まで進歩してこれたのは私達のFundamentoの厳格な不可触性が最大の理由であり、また今後私達の正しくかつ平穏な進歩のための最重要条件だからであります。いかなる個人もまたいかなる団体も、私達の Fundamento のどんな小さな変更であろうと恣意的にそれを行うことはできません!エスペランチスト達はこの重要な原則を常に心に銘記する意志をもって下さい、そしてこの原則に抵触する行為に対しては常に精力的に戦って下さい。なぜなら私達がこの原則に対して抵触し始めた瞬間、それは私達の死の始まりとなり得るからです。

Laŭ silenta interkonsento de ĉiuj esperantistoj jam de tre longa tempo la sekvantaj tri verkoj estas rigardataj kiel fundamento de Esperanto: 1) La 16-regula gramatiko; 2) la « Universala Vortaro »; 3) la « Ekzercaro ». Tiujn ĉi tri verkojn la aŭtoro de Esperanto rigardadis ĉiam kiel leĝojn por li, kaj malgraŭ oftaj tentoj kaj delogoj li neniam permesis al si (almenaŭ konscie) eĉ la plej malgrandan pekon kontraŭ tiuj ĉi leĝoj; li esperas, ke pro la bono de nia afero ankaŭ ĉiuj aliaj esperantistoj ĉiam rigardados tiujn ĉi tri verkojn kiel la solan leĝan kaj netuŝeblan fundamenton de Esperanto.

すでに長期間にわたってすべてのエスペランチストによって、以下の3つの著作がエスペラントの Fundamento であると暗黙のうちに了解されています。すなわち、1) 16条の文法規則 16-regula gramatiko、2) 汎用辞書 Universala Vortaro、3) 練習文集 Ekzercaro であります。エスペラントの創始者は常にこの3つの著作を自分にとっての戒律と見做してきました。そしてしばしば起こる誘惑や否定的考えにもかかわらず、彼はどんなに些細なことであろうとその戒律に反することは決して自分自身に許しませんでした(少なくとも意識的には)、彼は私達の為す事業の都合のためおよび自分以外のすべてのエスペランチストために、これら3つの著作を唯一の戒律とし不可触の Fundamento たれと希望したのです。

Por ke ia regno estu forta kaj glora kaj povu sane disvolviĝadi, estas necese, ke ĉiu regnano sciu, ke li neniam dependos de la kapricoj de tiu aŭ alia persono, sed devas obei ĉiam nur klarajn, tute difinitajn fundamentajn leĝojn de sia lando, kiuj estas egale devigaj por la regantoj kaj regatoj kaj en kiuj neniu havas la rajton fari arbitre laŭ persona bontrovo ian ŝanĝon aŭ aldonon. Tiel same por ke nia afero bone progresadu, estas necese, ke ĉiu esperantisto havu la plenan certecon, ke leĝodonanto por li ĉiam estos ne ia persono, sed ia klare difinita verko. Tial, por meti finon al ĉiuj malkompreniĝoj kaj disputoj, kaj por ke ĉiu esperantisto sciu tute klare, per kio li devas en ĉio sin gvidi, la aŭtoro de Esperanto decidis nun eldoni en formo de unu libro tiujn tri verkojn, kiuj laŭ silenta interkonsento de ĉiuj esperantistoj jam de longe fariĝis fundamento por Esperanto, kaj li petas, ke la okuloj de ĉiuj esperantistoj estu ĉiam turnataj ne al li, sed al tiu ĉi libro. Ĝis la tempo, kiam ia por ĉiuj aŭtoritata kaj nedisputebla institucio decidos alie, ĉio, kio troviĝas en tiu ĉi libro, devas esti rigardata kiel deviga por ĉiuj; ĉio, kio estas kontraŭ tiu ĉi libro, devas esti rigardata kiel malbona, se ĝi eĉ apartenus al la plumo de la aŭtoro de Esperanto mem. Nur la supre nomitaj tri verkoj publikigitaj en la libro « Fundamento de Esperanto », devas esti rigardataj kiel oficialaj; ĉio alia, kion mi verkis aŭ verkos, konsilas, korektas, aprobas k. t. p., estas nur verkoj privataj, kiujn la esperantistoj ― se ili trovas tion ĉi utila por la unueco de nia afero ― povas rigardadi kiel modela, sed ne kiel deviga.

いずれかの国が強く輝かしくそして健全に発展するためには、すべての国民が自分や他人の気まぐれに依存するようなことが決してあってはならず、そうでなくその国の明白に定められた基本法に従わなければならないということを知る必要があります。そしてその基本法とは為政者ならびに国民に対して公平に強制性を持つものであり、何人にも個人的な判断によって恣意的に変更したり追加したりする権利のないものであります。それと同様に私達の事業がうまく進展するためには、すべてのエスペランチストは、戒律を与える者は常に個人ではなく、明白に定められた著作物であるという確信に満ちていなければなりません。それゆえ、全ての無理解や論争を終わらせ、すべてのエスペランチストが何をもって自らを導くのかを明白に知るために、エスペラントの創始者は今、3つの著作すなわち暗黙のうちにすでに長い期間にわたってエスペラントの Fundamento と了解されているものを1冊の書籍の形で出版することに決めました。そして創始者はすべてのエスペランチストの目が彼に向くのでなくその書籍に向くことを請い願います。すべての人々にとって権威を持ちそして論争の余地のない機関が他の決定を下すまで、この書籍中に見出されるすべてのことは全ての人にとって強制的なものと見做されなければなりません;つまりこの書籍に背反することは、もしそれがたとえエスペラントの創始者自身の筆に所属するものであっても、すべて悪しきことであると見做されなければなりません。上述した3つの名称をもつ著作が1冊の書籍となったものすなわち « Fundamento de Esperanto » は公的なものと見做されなければなりません;それ以外の私が過去に著したもの、これから著すもの、勧告するもの、訂正するもの、賛同するものなどなどはすべて個人的なもの、すなわちエスペランチスト達はそれを ― もしそこに私達の事業の統一性において有用性を見出そうと ― 模範的なものと見做すことはできても強制的なものではないのであります。

Havante la karakteron de fundamento, la tri verkoj represitaj en tiu ĉi libro devas antaŭ ĉio esti netuŝeblaj. Tial la legantoj ne miru, ke ili trovos en la nacia traduko de diversaj vortoj en tiu ĉi libro (precipe en la angla parto) tute nekorektite tiujn samajn erarojn, kiuj sin trovis en la unua eldono de la « Universala Vortaro ». Mi permesis al mi nur korekti la preserarojn; sed se ia vorto estis erare aŭ nelerte tradukita, mi ĝin lasis en tiu ĉi libro tute senŝanĝe; ĉar se mi volus plibonigi, tio ĉi jam estus ŝanĝo, kiu povus kaŭzi disputojn kaj kiu en verko fundamenta ne povas esti tolerata. La fundamento devas resti severe netuŝebla eĉ kune kun siaj eraroj. La erareco en la nacia traduko de tiu aŭ alia vorto ne prezentas grandan malfeliĉon, ĉar, komparante la kuntekstan tradukon en la aliaj lingvoj, oni facile trovos la veran sencon de ĉiu vorto; sed senkompare pli grandan danĝeron prezentus la ŝanĝado de la traduko de ia vorto, ĉar, perdinte la severan netuŝeblecon, la verko perdus sian eksterordinare necesan karakteron de dogma fundamenteco, kaj, trovante en unu eldono alian tradukon ol en alia, la uzanto ne havus la certecon, ke mi morgaŭ ne faros ian alian ŝanĝon, kaj li perdus sian konfidon kaj apogon. Al ĉiu, kiu montros al mi ian nebonan esprimon en la Fundamenta libro, mi respondos trankvile: jes, ĝi estas eraro, sed ĝi devas resti netuŝebla, ĉar ĝi apartenas al la fundamenta dokumento, en kiu neniu havas la rajton fari ian ŝanĝon.

Fundamentoとしての性格を持って改版されるこの書籍中の3つの著作は、すべてに優先して不可触でなければなりません。それゆえ読者はこの書籍中のいろいろな単語の各国語の翻訳において(特に英語の部分において)、初版の « Universala Vortaro »に見られる誤りが全く訂正されていない同じ誤りがあるのを見つけても驚かないで下さい。私は印刷上の誤りのみ訂正するようにしました;しかしもし某かの単語が誤っていたりあるいはうまく訳されていなくても、私はこの書籍においては全く変更加えないままにしておきました;というのはもし私が改良しようと意図したら、このことはすでに変更つまり論争の原因となるものであり、またそれらは基本的な著作としての任に耐えられないものとなるからです。Fundamentoはたとえそれ自身に誤りを含んでいようと厳格に不可触であらねばなりません。あれやこれやの単語の誤りはその性質からいって大きな不幸でないようであります、というのは他の言語のテキストの翻訳と比較すれば、すべての単語の本来の意味を見出すことは簡単にできるでしょう;しかし比較することがなければ、某かの単語の翻訳を変更することはより大きな危険性を現すことでしょう、なぜならば、厳格な不可触性を失えば、その著作はそれ自身が持つべき教義としての基礎という超一般的な性格を失ってしまうことになり、またある版の翻訳が別の版の翻訳と異なるのを見出し、読者は私がFundamentaな本において明日にでも何らかの好ましくない表現に変えるようなことはしないという確信をもつことができず、自信と支えとなる根拠を見失ってしまうでしょう。Fundamentaな本の中の某かの良くない表現を私に対して示してくる人に対し、私は穏やかにこう返事をするでしょう:そうです、それは誤りです、しかしそれは触れてはならないものとしてそのままにしておかねばならないものです、なぜならそれは何人も変更する権利を有さないfundamentaなドキュメントなのですから。

La « Fundamento de Esperanto » tute ne devas esti rigardata kiel la plej bona lernolibro kaj vortaro de Esperanto. Ho, ne! Kiu volas perfektiĝi en Esperanto, al tiu mi rekomendas la diversajn lernolibrojn kaj vortarojn, multe pli bonajn kaj pli vastajn, kiuj estas eldonitaj de niaj plej kompetentaj amikoj por ĉiu nacio aparte kaj el kiuj la plej gravaj estas eldonitaj tre bone kaj zorgeme, sub mia persona kontrolo kaj kunhelpo. Sed la « Fundamento de Esperanto » devas troviĝi en la manoj de ĉiu bona esperantisto kiel konstanta gvida dokumento, por ke li bone ellernu kaj per ofta enrigardado konstante memorigadu al si, kio en nia lingvo estas oficiala kaj netuŝebla, por ke li povu ĉiam bone distingi la vortojn kaj regulojn oficialajn, kiuj devas troviĝi en ĉiuj lernoverkoj de Esperanto, de la vortoj kaj reguloj rekomendataj private, kiuj eble ne al ĉiuj esperantistoj estas konataj aŭ eble ne de ĉiuj estas aprobataj. La « Fundamento de Esperanto » devas troviĝi en la manoj de ĉiu esperantisto kiel konstanta kontrolilo, kiu gardos lin de deflankiĝado de la vojo de unueco.

« Fundamento de Esperanto » は最も良い学習書でありエスペラントの辞書であるというように見做されるべきでは全くありません。決して違います。エスペラントを完璧にしようと意図するする人に、私はより優れまた広範なより良い各種の学習書や辞書を薦めます、それらは私達の最も適任の友人達が各国向けに別々に出版しており、またそれらのうち最も重要なことはそれらが、私の個人的なコントロールと協力下にあって、とても良くまた配慮されて出版されているということであります。しかし « Fundamento de Esperanto » は常備の指導的ドキュメントとしてすべての良いエスペランチストの手中にあるべきです、それは良いエスペランチストがうまく学習を成し遂げ、頻繁に注視することによって、何が公的で触れてはならないものなのかを記憶に留めるためなのであります。その人が、すべての学習書に見いだされるべき単語と公式規則と、おそらくすべてのエスペランチストの知るところでなく、すべてのエスペランチストの賛同も得られないであろう、個人的に推奨される単語と規則とをを識別するためであります。« Fundamento de Esperanto » は統一の道から外れることのないように自らを守ってくれる常備の制御装置としてすべてのエスペランチストの手中にあるべきなのであります。

Mi diris, ke la fundamento de nia lingvo devas esti absolute netuŝebla, se eĉ ŝajnus al ni, ke tiu aŭ alia punkto estas sendube erara. Tio ĉi povus naski la penson, ke nia lingvo restos ĉiam rigida kaj neniam disvolviĝos... Ho, ne! Malgraŭ la severa netuŝebleco de la fundamento, nia lingvo havos la plenan eblon ne sole konstante riĉiĝadi, sed eĉ konstante pliboniĝadi kaj perfektiĝadi; la netuŝebleco de la fundamento nur garantios al ni konstante, ke tiu perfektiĝado fariĝados ne per arbitra, interbatala kaj ruiniga rompado kaj ŝanĝado, ne per nuligado aŭ sentaŭgigado de nia ĝisnuna literaturo, sed per vojo natura, senkonfuza kaj sendanĝera. Pli detale mi parolos pri tio ĉi en la Bulonja kongreso; nun mi diros pri tio ĉi nur kelkajn vortojn, por ke mia opinio ne ŝajnu tro paradoksa:

私は、たとえあれやこれやの点において疑うべくもなく誤りがあろうと、私達の言語のFundamentoは絶対に不可触でなければならないと言いました。このことは私達の言語は常に融通性がなく発展することがないままで留まるのではないかという考えを生じさせるかもしれません。そんなことはありません。Fundamentoの厳格な不可触性にもかかわらず、私達の言葉は単に絶え間なく豊かになるというだけでなく、絶え間なく改良され完璧になるまったき可能性を持っています;Fundamentoの不可触性のみが絶えず私達に次のようなことを保証してくれるのです、つまりその完璧化は気ままや、紛争そして荒廃させる廃止や変更によってでなく、また私達の今日まで文学を否定したりあるいは非適応化するのでなく、混乱や危険のない自然な方法によって為されるのです。ブローニュ大会において、私はこのことことに関してより詳細に述べることでありましょう;今は私はこのことについて、私の意見がひどく逆説的に映らなようにいくつかの言葉のみ語ることにします。

1) Riĉigadi la lingvon per novaj vortoj oni povas jam nun, per konsiliĝado kun tiuj personoj, kiuj estas rigardataj kiel la plej aŭtoritataj en nia lingvo, kaj zorgante pri tio, ke ĉiuj uzu tiujn vortojn en la sama formo; sed tiuj ĉi vortoj devas esti nur rekomendataj, ne altrudataj; oni devas ilin uzadi nur en la literaturo; sed en korespondado kun personoj nekonataj estas bone ĉiam peni uzadi nur vortojn el la « Fundamento » ĉar nur pri tiaj vortoj ni povas esti certaj, ke nia adresato ilin nepre trovos en sia vortaro. Nur iam poste, kiam la plej granda parto de la novaj vortoj estos jam tute matura, ia aŭtoritata institucio enkondukos ilin en la vortaron oficialan, kiel « Aldonon al la Fundamento »

1) この言葉を新しい単語で豊かにしていくことは、私達の言葉における最も権威あると見做される人達との審議を通じて、すべての人がそれらの単語を同じ形式で用いるようにすることで、今でもすでに可能なことであります、しかしそれらの単語は推奨されるべきであって強制されるものであってはなりません;つまりそれらは文学においてのみ使われななければならなりません;知らない人との文通においては « Fundamento » 中の単語をなんとかうまく使いこなさなければなりません、というのはそのような単語については受け取り人はその人の持っている辞書から見つけるであろうことは確かなことだからであります。いくらか時が経ち、大辞典においてほとんどの新しい単語がまったく成熟したあかつきには、権威ある学会が « Aldonon al la Fundamento : fundamento への追加事項 » としてそれらを公的に導入することでありましょう。

2) Se ia aŭtoritata centra institucio trovos, ke tiu aŭ alia vorto aŭ regulo en nia lingvo estas tro neoportuna, ĝi ne devos forigi aŭ ŝanĝi la diritan formon, sed ĝi povos proponi formon novan, kiun ĝi rekomendos uzadi paralele kun la formo malnova. Kun la tempo la formo nova iom post iom elpuŝos la formon malnovan, kiu fariĝos arĥaismo, kiel ni tion ĉi vidas en ĉiu natura lingvo. Sed, prezentante parton de la fundamento, tiuj ĉi arĥaismoj neniam estos elĵetitaj, sed ĉiam estos presataj en ĉiuj lernolibroj kaj vortaroj samtempe kun la formoj novaj, kaj tiamaniere ni havos la certecon, ke eĉ ĉe la plej granda perfektiĝado la unueco de Esperanto neniam estos rompata kaj neniu verko Esperanta eĉ el la plej frua tempo iam perdos sian valoron kaj kompreneblecon por la estontaj generacioj.

2) もし中央の学会が、私達の言葉におけるあれやこれやの単語や規則が不便であると認識したとき、学会は指摘された形のものを破棄したり変更することはできません、そのかわり学会は新しい形式を古い形式のものと併用する方法で提案することは可能になるでしょう。時の経過とともに徐々に新しい形式は古い古風な言い回しとしてそれに取って代わることになるでしょう、それは自然言語に見られることであります。しかしそういったFundamentoの一面を示しつつも、それらの古風な言い回しは決して廃棄されるべきものではありません、学習書や辞書では新しい言い回しとともにそれも一緒に印刷されるべきであります、このような方法で私達は、もっとも大きな完璧化においてさえエスペラントの統一性は壊されることなく、どんな初期のエスペラントの著作でも後世の人にとってその価値と理解可能性を失うことはないという確信を持つことができるでしょう。

Mi montris en principo, kiamaniere la severa netuŝebleco de la « Fundamento » gardos ĉiam la unuecon de nia lingvo, ne malhelpante tamen al la lingvo ne sole riĉiĝadi, sed eĉ konstante perfektiĝadi. Sed en la praktiko ni (pro kaŭzoj jam multajn fojojn priparolitaj) devas kompreneble esti tre singardaj kun ĉia « perfektigado » de la lingvo: a) ni devas tion ĉi fari ne facilanime, sed nur en okazoj de efektiva neceseco; b) fari tion ĉi (post matura prijuĝado) povas ne apartaj personoj, sed nur ia centra institucio, kiu havos nedisputeblan aŭtoritatecon por la tuta esperantistaro.

私は原則について、 « Fundamento »の厳格な不可触がどのように絶えず私達の言語の統一性を保護するかについて指摘しました、それは私達の言語を豊かにするだけでなく、絶えざる完璧化についても寄与するものであるということです。しかし実際問題として私達は(すでに何度も指摘した理由によって)私達の言語のあらゆる« perfektigado 完璧化と»とともに非常に防衛的であらねばなりません。a) 私達は安易な考えでなくこのことをやらなければなりません。b) このことを為す(成熟した判断の後)のは個別の人ではなく、エスペランチスト界で論争の余地のない権威をもった中央の学会のみであります。

Mi finas do per la jenaj vortoj:

1. pro la unueco de nia afero ĉiu bona esperantisto devas antaŭ ĉio bone koni la fundamenton de nia lingvo;
2. la fundamento de nia lingvo devas resti por ĉiam netuŝebla;
3. ĝis la tempo kiam aŭtoritata centra institucio decidos pligrandigi (neniam ŝanĝi!) la ĝisnunan fundamenton per oficialigo de novaj vortoj aŭ reguloj, ĉio bona, kio ne troviĝas en la « Fundamento de Esperanto », devas esti rigardata ne kiel deviga, sed nur kiel rekomendata.

私は以下の言葉をもって締めくくります。

1. 私達の事業の統一性のためには、すべての良いエスペランチストは何よりも優先して私達の言葉の Fundamento を知らなければなりません。
2. 私達の言葉の Fundamento は常に不可触であらねばなりません。
3. 権威を持った中央の学会がこれまでのFundmentoを新しい単語もしくは規則によって拡大すると決める(変更ではありません)ときまで、« Fundamento de Esperanto » の中に見出すことのできないすべての良きものは、強制的なものと見做されてはならず、推奨されるものと見做されるべきであります。

La ideoj, kiujn mi supre esprimis pri la Fundamento de Esperanto, prezentas dume nur mian privatan opinion. Leĝan sankcion ili ricevos nur en tia okazo, se ili estos akceptitaj de la unua internacia kongreso de esperantistoj, al kiu tiu ĉi verko kune kun sia antaŭparolo estos prezentita.

上に表したエスペラントのFundamentoに関することは、一面私の個人的な意見を表明したものでもあります。もし、それらが第1回のエスペランチスト国際大会において、この著作が前言とともに紹介され、そこで受容されたときはじめて、それらは法的な是認を受けたことになるでしょう。

L. ZAMENHOF.

Varsovio, Julio 1905.