Lingvaj Respondoj


La kovrilo de 3a eldono, 1936

Enhavo

Plej supren

Antaŭparolo

Al la Lingvaj Respondoj Aperintaj en “LA REVUO” (1910).

    Komencante de Decembro 1906, mi, per La Revuo, de tempo al tempo donadis respondojn al diversaj demandantoj pri diversaj lingvaj demandoj. Tiuj Respondoj havis karakteron pure privatan, tiel same kiel la respondoj, kiujn en diversaj gazetoj donas aliaj kompetentaj Esperantistoj. Sed kiam mi vidis, ke multaj personoj vidas en miaj Respondoj kvazaŭ ian “oficialan decidon” pri tiu aŭ alia demando, kaj miaj Respondoj sekve povus malhelpi la tute liberan evoluadon de nia lingvo aŭ malhelpe entrudiĝi en la kampon, kiu devas aparteni plene al nia Akademio, mi ĉesis publikigi la Respondojn. Tamen ĉar certa nombro de miaj Respondoj jam estas publikigita kaj ĉar oni eble povus trovi en ili ian utilan konsilon, tial mi opinias, ke ne malutilos, se ili estos reeldonitaj kune en formo de aparta broŝuro...
    Sed mi denove atentigas la legantojn, ke miaj Respondoj devas esti rigardataj kiel opinioj kaj konsiloj absolute privataj; fari oficialan decidon pri tiu aŭ alia duba lingva demando havas la rajton nur nia Akademio, post voĉdona interkonsiliĝo kun la tuta Lingva Komitato.
    Oni tamen ne malkomprenu min. Mi tute ne apartenas al tiuj personoj, kiuj dezirus, ke la Akademio donadu al ni kiom eble pli da decidoj. En lingvaj demandoj ĉiu superflua “decido” katenas, kaj ni devas esti kun ĝi tre singardaj; “decidojn” oni devas fari nur en okazoj de efektiva kaj senduba neceseco!

L. L. Zamenhof

1 Alfabeto 

1.1    Pri la uzado de “h” anstataŭ supersigno

    La uzado de ch k.t.p. anstataŭ ĉ k.t.p. estas enkondukita nur por la presejoj, kiuj ne havas ankoraŭ literojn kun signetoj, sed en skribado mi konsilas al vi ĉiam uzi pli bone ĉ anstataŭ ch, ĉar la uzado de unu litero por unu sono estas multe pli logika ol la uzado de du literoj. Vi diras, ke la signetoj superliteraj estas maloportunaj en la skribado; sed la alfabeto pure latina havas ja ankaŭ kelkajn literojn kun signetoj superliniaj (i, j, t), kaj la plej granda parto de la lingvoj kiuj uzas la alfabeton latinan havas ankoraŭ amason da aliaj literoj kun signetoj superliniaj kaj subliniaj. Certe ia akademio aŭ kongreso penos iam elpensi pli oportunajn skribajn formojn por kelkaj literoj (ĉar ne sole la literoj kun signetoj sed ankaŭ multaj aliaj literoj havas formon tre maloportunan); sed tio ĉi estas jam tute alia demando, kiu la lingvon mem tute ne tŭsas: ĝi estas ne demando de lingvo, sed nur demando de oportuneco de la skribado.

    La Esperantisto, 1889, p. 15

    Multaj plendas, ke la skribado per ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ kaj ŭ estas por ili neoportuna kaj malhelpas ilin ankaŭ en la presado de verketoj en iliaj lokoj, kie la presejoj ne havas la literojn kun signetoj. Ni ripetas tial tion, kio estis jam dirita en la “Aldono al la Dua Libro” : anstataŭ la signeto superlitera oni povas kuraĝe uzadi la literon h kaj anstataŭ ŭ — simplan u.

    La Esperantisto, 1890, p. 32

    Sinjoro F.-V. Lorenc konsilas, ke la presejoj, kiuj ne havas la signetojn superliterajn, uzu anstataŭ ili kaj anstataŭ h — apostrofon returnitan post la litero; ekzemple “ac'eti” anstataŭ “aĉeti” aŭ “acheti” . De nia flanko ni devas nur peti, ke se oni volos uzi tiun ĉi konsilon, oni ne forgesu klarigi en la komenco de la presata verko la signifon de tiu ĉi returnita apostrofo.

    La Esperantisto, 1890, p. 54-55

    Vane vi timas, ke ni volas enkonduki novan ortografion (h anstataŭ signeto superlitera). La fina leĝo por nia ortografio estos: “por unu sono unu litero” kaj kiam ni nur povos, ni ĉiam uzados ĉ anstataŭ ch (povas nur esti, ke iom poste, por pli oportunigi la skribadon, ni donos al tiu ĉi litero pli simplan formon). La skribado de unu sono per du literoj estas tute ne logika kaj neniam povus esti aprobata; sed ni ĝin uzas nur kiel necesan unuatempan rimedon por doni al ĉiuj presejoj kaj al la telegrafo la eblon labori jam nun en nia lingvo. Sed kiam iom post iom la plej granda parto de la presejoj kaj telegrafejoj proviziĝos je nia alfabeto, tiam la uzado de superflua h estos absolute ĉesigita. Ne la ĉ estas transira ŝtupo al ch, sed en la ch ni proponis transiran ŝtupon al ĉ, kiam ni vidis, ke la absoluta enkonduko de ĉ estas ankoraŭ teĥnike ne oportuna. Tute vere vi diras, ke la presejoj kaj telegrafoj devas sin konformigi al la lingvo, kiun ili uzas, kaj ne la lingvo al ili; sed nia lingvo estas ankoraŭ juna kaj nepotenca kaj devas sin fleksi, se ĝi ne volas perei. Ne estas ankoraŭ tempo diri fiere al ĉiuj presistoj: “Se vi ne volas vin konformigi al ni, ni vin ne bezonas!” La unuatempa permeso presi per h estas necesa rimedo por ne fari ofte la presadon de ia verko tute ne ebla aŭ tro multekosta; sed kiu nur havas la eblon presi per signetoj superliteraj, tiu ĉiam devas ĝin fari.

    La Esperantisto, 1891, p. 15

    La literojn de nia alfabeto mi proponas nomi en la sekvanta maniero: a, bo, co, ĉo, do, e, fo, go, ĝo, ho, ĥo, i, jo, ĵo, ko, lo, mo, no, o, po, ro, so, ŝo, to, u, ŭo, vo, zo.

    La Esperantisto, 1893, p. 32

1.2    Pri sensupersigna skribado

    La fundamentaj reguloj de nia lingvo permesas presi h anstataŭ supersigno; sed kio estas permesata por presado, tio ankaŭ estas permesata por skribado. Tiel same, kiel neniu povas protesti, se vi skribos ekzemple per artifikaj gotaj literoj anstataŭ per literoj ordinaraj, aŭ per literoj presaj anstataŭ skribaj, tiel same ankaŭ neniu povas protesti, se vi skribos per h anstataŭ supersignoj. Sed la demando estas, ĉu viaj korespondantoj estos kontentaj, se, skribante al ili, vi uzos la pli artifikan manieron kun h anstataŭ la pli simpla kun supersignoj. Tio ĉi sekve estas ne demando de permeso aŭ malpermeso, sed simple demando de gusto. Sed, se vi deziras anstataŭigi la supersignon en ĉ kaj ŝ, vi nepre devas anstataŭigi ĝin ankaŭ en ĵ, ĥ kaj ĝ, ĉar ĉiu el la ambaŭ skribmanieroj aparte estas permesita en nia lingvo, sed uzado de ia skribmaniero miksita estus jam arbitraĵo kaj kondukus al ĥaoso.
    Se vi volas skribi per h anstataŭ supersignoj, vi povas tion fari, ne bezonante demandi ies permeson; sed se vi volas uzi skribmanieron miksitan, aŭ — tiom pli — se vi volas uzi sisteme la tute novajn literojn y kaj w, anstataŭ j kaj ŭ (mi ne parolas pri specialaj teknikaj okazoj, kiam tio eble estas necesa) vi devas — se vi deziras esti lojala Esperantisto kaj ne enkonduki anarĥion en nian aferon — akiri por tio la permeson de la Lingva Komitato. Formulu klare vian deziron kaj prezentu ĝin al la voĉdonado de la Lingva Komitato, kaj se via propono estos akceptita per plimulto da voĉoj, ĝi fariĝos permeso oficiala. Sed memoru, ke pro la bono de nia afero la Lingva Komitato devas esti tre singarda kaj akcepti nur tion, kion ĝi trovas tute sendanĝera, efektive grava kaj sendube utila; tial se la Komitato malakceptos vian proponon, submetu vin discipline al ĝia decido kaj ne agu simile al tiuj personoj, kiuj, ne ricevinte aprobon de la Komitato, krias, ke la Komitato nenion taŭgas, ke ĝi ne estas aŭtoritata, ke ĝi nenion faras, k.t.p.
    Principe la Lingva Komitato havas la rajton permesi en la lingvo ĉion, kion ĝi trovos necesa; mi neniam prezentos ian malhelpon, kaj ĉiun mature pripensitan kaj orde voĉdonitan decidon de la Komitato mi akceptos sendispute. Sed mi opinias, ke la vera celo de la Lingva Komitato tute ne konsistas en ia facilanima eksperimentado sen grava neceseco; ju malpli ni okupos niajn kapojn per diversaj “plibonigoj” kaj ju pli ni simple propagandos kaj riĉigos la lingvon, des pli bone estos.
    
    Respondo 45, La Revuo, 1908, Aŭgusto

2 Elparolado

2.1    Elparolado de “ŭ” kaj “j”  

    En la sono aŭ la a kaj la ŭ devas esti aŭdataj klare ĉiu aparte, sed ili faras unu silabon, ĉar efektive la litero ŭ ne estas vokalo. Tiel ekzemple la vorto laŭdi devas esti elparolata laŭ-di.

    La Esperantisto, 1889, p. 23

2.2    Pri la literoj “u” kaj “ŭ” , “i” kaj “j”  

    Kelkaj amikoj ne bone komprenas kaj ne regule uzas la literojn “u” , “ŭ” , “i” kaj “j” . Laŭ ilia opinio (esprimita eĉ en kelkaj lernolibroj) la literoj u kaj i kune kun antaŭirantaj vokaloj faras “duoblan vokalon” ili sekve elparolas au kiel aŭ, ei kiel ej k. t. p. Tio ĉi estas eraro. En nia lingvo ne ekzistas duoblaj vokaloj, sed ĉiu litero estas elparolata ĉiam egale kaj ĉiam aparte. Sekve oni devas legi “ba-la-u, pra-u-lo, tro-u-zi, de-i-ri, kre-i, hero-i-no” kaj ne “ba-laŭ, praŭ-lo, troŭ-zi, dej-ri, krej, heroj-no” (kiel faras multaj germanoj, havantaj tiun ĉi kutimon en sia lingvo). La literoj u kaj i devas ĉiam esti elparolataj klare kaj aparte, kiel ĉiu alia litero.
    Sed ekster u kaj i en nia lingvo ekzistas ankoraŭ la literoj ŭ kaj j, kies elparolado estas simila al la elparolado de u kaj i, sed pli mallonga kaj ne prezentanta silabon (kiel konsonanto); se ili staras post vokalo, ili estas elparolataj kun ĝi en unu silabo kaj tial faras impreson de duobla vokalo. La literoj ŭ kaj j ĉiam ankaŭ estas elparolataj aparte, sed ili ĉiam estas konsonantoj, tute egale, ĉu ili staras antaŭ vokalo aŭ post vokalo. Sekve oni devas legi “ja-ro, jus-ta, kra-jo-no, fraŭ-lo, Eŭ-ro-po, foj-no, paj-lo” kaj ne “i-a-ro, i-us-ta, kra-i-o-no, fra-u-lo, E-u-ro-po, fo-i-no, pa-i-lo” . Se ni la germanajn vortojn Saite, Traube volus skribi per ortografio Esperanta, ni devus skribi Zajte, Traŭbe. La vorto laŭta ekzemple estas dusilaba kaj ne trisilaba, sed ne pro la kaŭzo ke aŭ estas kvazaŭ duobla vokalo, sed nur ĉar ŭ estas konsonanto (dum u estas vokalo).

    La Esperantisto, 1893, p. 15

2.3    Pri elparolado en teorio kaj en praktiko

    Kiel en ĉiuj lingvoj, tiel ankaŭ en Esperanto la sonoj ordinare moligas la konsonanton, kiu staras antaŭ ĝi; oni sekve ne devas miri, ke ekzemple en la vorto “panjo” la plimulto de la Esperantistoj elparolas la nj kiel unu molan sonon (simile al la franca gn). Tiel same oni ne miru, ke en praktiko oni ordinare antaŭ g aŭ k elparolas la sonon n naze, aŭ ke antaŭ vokalo oni elparolas la i ordinare kiel ij. Batali kontraŭ tia natura emo en la elparolado ŝajnas al mi afero tute sencela kaj senbezona, ĉar tia elparolado (kiu estas iom pli eleganta, ol la elparolado pure teoria) donas nenian malkompreniĝon aŭ praktikan maloportunaĵon; sed rekomendi tian elparoladon (aŭ nomi ĝin “la sole ĝusta” ) ni ankaŭ ne devas, ĉar laŭ la teoria vidpunkto (kiu en Esperanto ofte povas esti ne severe observata, sed neniam povas esti rigardata kiel “erara” ) ni devas elparoli ĉiun sonon severe aparte; sekve se ni deziras paroli severe regule, ni devas elparoli “pan-jo” , “san-go” , “mi-a” .

    Respondo 56, Oficiala Gazeto, IV, 1911, p. 222

3 Akcento

3.1    Pri la regulo de la akcento

    ...Egale kiel la sekvado de gustoj personaj aŭ naciaj, estas senfrukta kaj danĝera ankaŭ la sekvado de teoriaj principoj, se ni ne demandas nin, kian praktikan signifon ili havas. La defendantoj de tiaj teoriaj principoj ofte memorigas la instruitulon, kiu, vidante ke el la tuta bestaro nenia speco da bestoj manĝas bakitan panon, venis al la logika konvinko, ke ĝi ne estas sana kaj bongusta, kaj komencis sin nutradi je kampaj herboj kaj kruda viando. Teoriaj proponoj, ofte eksterordinare strangaj kaj havantaj nenian eĉ plej malgrandan praktikan fundamenton, estis faritaj al ni en granda amaso. Sed ne parolante pri ĉiu el ili, ni prenos por ekzemplo nur unu, kiu apartenas ŝajne al la plej bonaj kaj pravaj kaj trovis multajn aprobantojn. Ni parolas pri la regulo de la akcento. Sinjoro de Wahl en tre bona artikolo montris, ke la ŝanĝoj, kiujn diversaj vortoj ricevis, transirante el unu lingvo en alian, neniam tŭsas la akcenton, ke volonte estas forglutataj tutaj silaboj, por nur ne ŝanĝi la akcenton, ke sekve la akcento en diversaj niaj vortoj, kiel ekzemple “nacio” , “titolo” k.c. estas kontraŭnatura; kaj sinjoro Runstedt eĉ rakontas pri unu persono, kiun la akcentoj en “animo” , “proksime” k.c. fortimigis de nia lingvo, kvankam per si mem la lingvo al li tre plaĉis. Kiel ajn bela tiu ĉi opinio ŝajnas en la teorio, ĝi tamen post pli atenta pripenso baldaŭ montriĝus al ĉiu kiel bela. . . sofismo. Ni rigardu atente, en kio propre kŭsas la kulpo de la konstanta akcento, kaj kia grava kaŭzo devigas nin aŭ doni malfacilan kaj konfuzan malregulecon al la akcento, aŭ forigi silabojn en diversaj vortoj, por ke la akcento fariĝu “plinatura” . Ĉu vortoj kiel ekzemple “proksima” , “titolo” estas pli malfacile ellerneblaj kaj memoreblaj, ol “titolo” , “proksima” ? Ne, neniu dubos, ke ellerni unu akcenton por ĉiuj vortoj estas mil fojojn pli facile, ol memori por ĉiu vorto apartan akcenton. (Demandu la alinaciulojn, kiuj lernas la lingvon rusan, kaj ili diros al vi, kiom da grandegaj malfacilaĵoj prezentas al ili la ellernado kaj regula uzado de la rusa akcento!) Ĉu la diritaj vortoj estas malfacile elparoleblaj? Ĉu ili estas malbonsonaj? Ĉu ili prezentas eble ian alian maloportunaĵon? Ne! sendube ne! ĉiu scias, ke la akcento sur la antaŭlasta silabo estas ĉiam la plej bone elparolebla kaj la plej bonsona. Dum la malreguligo de la akcento estus ligita kun tro grandaj kaj tro videblaj maloportunaĵoj, vi en nia nuna konstanta akcento ne trovos eĉ la plej malgrandan maloportunaĵon, se vi eĉ serĉos tutan vivon! Kial do, oni povas demandi, propono, tiel senfundamenta povis plaĉi al kelkaj el niaj amikoj? La respondo estas tre simpla: la propono tŭsis kordon konatan de ni ĉiuj sed de ni mem ĝis hodiaŭ ne rimarkitan; kaj se homo ekaŭdas ion konatan, li ofte kontraŭvole, sen konscio kaj sen analizo, ekkrias: “Jes, jes, bone!”  
    Ni analizu pli proksime la motivojn, kiuj ŝajne parolas por la propono. La konato de sinjoro R. ne volis lerni nian lingvon, ĉar kutiminte je la elparolado de la latina “proximus” , “animus” , li ne povis akcepti la vortojn “proksima” , “animo” . Sed ne malfacile estas vidi la tutan sensignifecon de tiu ĉi motivo. Ĉu la latina vorto “maximus” estas motivo kontraŭ la franca vorto “maxime” ? Ĉu la simpla fakto, ke ia vorto havas ian difinitan formon en unu lingvo, prezentas ian eĉ plej malgrandan kaŭzon, por ke tiu ĉi vorto en alia lingvo ne havu alian formon? Se hodiaŭ iu postulas, ke anstataŭ “facila” , ni diru “facila” , li morgaŭ kun tia sama rajto postulos, ke anstataŭ “facila” ni diru “facilis” , ĉar la formo “facila” al lia orelo estas fremda! Kaj kun tia sama rajto oni postmorgaŭ postulos, ke ni al ĉiuj vortoj en nia lingvo donu tiujn formojn, kiujn oni trovas en la lingvo ekzemple latina, t.e. ke ni tute detruu la lingvon internacian kaj anstataŭigu ĝin per ia alia jam ekzistanta lingvo, ĉar. . . (nenia alia kaŭzo). . . la formoj de tiu aŭ alia lingvo al sinjoro X. aŭ Y. estas konataj kaj la formoj de nia lingvo al li ne estas ankoraŭ konataj! Ĉiu lingvo havas siajn leĝojn, kaj se la leĝoj per si mem estas bonaj, estus ridinde deziri ilin ŝanĝi nur tial, ke alia lingvo havas aliajn leĝojn. Ĉu ni povas diri, ke la germana vorto “Geographie” estas malbona kaj tranĉas la orelon, ĉar la Rusoj elparolas tiun ĉi saman vorton “geografia” ? Al la konato de sinjoro R. la vorto “proksima” en la unua momento malplaĉis, ĉar li alvenis al tiu ĉi sama vorto de nia lingvo kun kutimoj latinaj; ĉio dependas de la kutimo, kaj nun, kiam ni kutimis je la leĝoj de nia lingvo, ni povas certigi, ke se iu antaŭ ni elparolas la nomon de nia lingvo “internacia” anstataŭ “internacia” , ĝi tranĉas nian orelon tiel terure, kiel se iu tirus karbon sur vitro.
    La kutimo ofte ludas gravan rolon en la vivo; eble ni devas kalkuliĝi kun ĝi? Se ni povus tion fari sen ia malutilo, jes, kial do ne kalkuliĝi? Sed se por parton da homoj liberigi de alkutimiĝo je unu tre facila regulo ( “akcento ĉiam sur la antaŭlasta silabo” ) ni bezonus multe pli grandan parton da aliaj homoj devigi lerni kaj memori multajn regulojn (sen ia regulo memori apartan akcenton por ĉiu aparta vorto), — kion ni tiam devas preferi? Ni forte dubas, ĉu troviĝos iu, kiu konsilus solvi la demandon alie ol ni ĝin solvis! Por ne devigi la lernantojn memori apartajn akcentojn por ĉiu vorto, oni eble konsilos al ni transformi grandan parton da vortoj en nia lingvo tiel, ke ili konsentigu en si la regulon pri la akcento konstanta kun la akcento kutima (ekzemple “titlo” anstataŭ “titolo” , “amo” aŭ “ano” anstataŭ “animo” , “proksa” aŭ “proma” aŭ “propa” anstataŭ “proksima” k.c.); sed ne parolante jam pri la malbonsoneco, malklaraĵoj, k.t.p., kiuj tiam naskiĝus, kaj supozante, ke eĉ la lingvo mem nenion de tio suferus, ni forte dubas, ĉu iu serioze konsilus enkonduki tian grandan rompadon en nian aferon...sen ia eĉ la plej malgranda kaŭzo! Sen ia eĉ la plej malgranda kaŭzo: ĉar ni serĉis kaj serĉis kaj ne povis trovi en la konstanta antaŭlasta akcento ian eĉ la plej malgrandan maloportunecon por la memoro, nek por la bŭso, nek por la orelo. Kontraŭ nia regulo ekzistas absolute nenio, ekster la tute sensignifa motivo, ke la lingvo X aŭ la lingvo Y tion ĉi ne havas.
    Sed eble kontraŭ nia regulo ekzistas io tio, kion oni per vortoj esprimi ne povas, sed kion oni neklare sentas, kiel ian vokon de naturo? Ni aŭskultu, kion diras sinjoro de W.: li ne vidas kaj ne montras ian faktan cirkonstancon kontraŭ la akcento en nia lingvo; sed rimarkinte, ke la naturaj lingvoj oferas la sonon kaj formon de la vortoj, por nur konservi la unuatempan akcenton, li vidas en tio ĉi naturan leĝon kaj konsilas al ni sekvi tiun ĉi leĝon, por ke nia lingvo ne estu kontraŭnatura. Je l’unua rigardo povas efektive ŝajni, ke ni pekas kontraŭ la natura leĝo; sed ni rigardu pli atente, en kio konsistas tiu ĉi “leĝo” , kaj kia puno atendas la rompanton de ĝi. Malsupre ni montros, ke tio, kion oni prenis por natura leĝo de ĉiuj lingvoj, estas nur okaza apartenaĵo de kelkaj lingvoj; sed ni supozu por momento, ke tio ĉi efektive estas leĝo, kiu ekzistas en ĉiuj lingvoj; kio do sekvas de ĝi? Se ia regulo efektive ekzistas en ĉiuj lingvoj kaj ni ne komprenas la kaŭzon kaj la celon de tiu ĉi regulo, kio do devigas nin ankaŭ blinde akcepti tiun ĉi regulon, se ĝi estas por ni maloportuna? Ĉiuj riveroj en la mondo havas fluon tre kurban kaj tre neregulan; sed se iu, kun instrumentoj en la mano, arte fosante kanalon, volus sekvi tiun ĉi “leĝon naturan” , — ĉu vi laŭdus lin, aŭ ĉu vi eĉ iom povus lin pravigi? Ĉiuj lingvoj naturaj havas grandan amason da malregulaĵoj kaj malfacilaĵoj, — ĉu ni ankaŭ devas sekvi tiun ĉi “leĝon naturan” kaj intence fari nian lingvon malregula kaj malfacila?
    Eĉ se ni tute ne scius la esencon de la akcento, eĉ tiam estus la plej nature, se anstataŭ tro filozofie fosi en teorioj ni dirus al ni praktike: la ceteraj lingvoj havas akcenton malregulan kaj malfacilan, kiun ili jam ŝanĝi ne povas; ni havas ankoraŭ liberan elekton kaj povas sen la plej malgranda malutilo havi akcenton facilan kaj regulan; sekve ni devas elekti la lastan, tute ne rompante al ni la kapon, pro kia kaŭzo la lingvoj kreitaj blinde tiun ĉi oportunaĵon ne havas; ĉar estus ridinde imiti kun malutilo al ni mem iajn misteraĵojn, se ni ne komprenas ilian sencon kaj celon. Sed se ni rigardos pli profunde, ni baldaŭ vidos, ke la “leĝo de la akcento” eĉ ne estas ia misteraĵo, kaj tio, en kio ni serĉis ian leĝon naturan, estas simpla okazaĵo, kiu kun la esenco kaj spirito de la lingvoj havas nenion komunan. La lingvo de ĉiu nacio kreiĝis tiam, kiam la nacio ne sciis ankoraŭ skribi kaj la lingvo transiradis de unu homo al alia nur per la orelo; la orelo de Johano aŭ Petro ofte ne bone aŭdadis, la memoro senkontrola ne bone tenadis, kaj tiel la vortoj renversiĝadis kaj akceptadis diversajn sovaĝajn formojn; kontroli la vortojn per skribado oni ne povis, kaj tial la plej puraj kaj senŝanĝaj restis nur tiuj silaboj, kiujn oni bone aŭdis, t.e. la silaboj akcentitaj. Jen estas la tuta mistera kaŭzo, kial la silaboj akcentitaj ofte restadis senŝanĝaj, dum la tuta cetera parto de l’vorto ŝanĝiĝadis — el simpla senhelpa neceseco kaj ne el ia lingva leĝeco. De la momento, kiam ia popolo ricevas skriban literaturon, ni jam tian blindan lingvan akrobataĵon ne renkontas. Sed se ni, havantaj literaturon skriban pli frue ol literaturon bŭsan kaj orelan, sciantaj skribi kaj legi kaj povantaj gardi la lingvon de blinda malbonorela renversiĝado, volus intence fari la erarojn, kiujn niaj neinstruitaj antaŭuloj faris el blinda neceseco, — ni estus similaj je tiu naivulo, kiu, havante du bonajn okulojn, intence falis super ŝtono kaj vundis al si la kapon...ĉar li vidis, ke antaŭ li multaj blinduloj falis super tiu ĉi ŝtono, kaj li pensis, ke oni tiel necese devas fari!
    Sekve se ni eĉ en nenia blinde kreita lingvo trovus la transportadon de l’akcento de unuatempa silabo sur silabon alian pro konstanteco de l’ akcento, tio ĉi neniel devus nin deteni de enkonduki tiun ĉi oportunaĵon en nian artan kaj konscie kreitan lingvon, tiel same kiel la malregula konjugado en ĉiuj lingvoj ne sole ne devigas, sed ankaŭ tute ne pravigas nin enkonduki intence malregulan konjugadon en nian lingvon. Sed por forigi ĉiujn dubojn de la personoj, kiuj, ne konfidante al tio, kion la praktiko al ili montras, teorie timas, ke eble...eble...oni ne scias...oni ne vidis ekzemplojn k.t.p. — ni fine montros ankoraŭ, ke la transportado de l’akcento de unu silabo sur alian ne estas eĉ ia ennovaĵo de nia flanko, sed ĝi ekzistas jam en la lingvoj naturaj, kvankam tiuj ĉi tute ne bezonis zorgi pri facileco. Apartajn ekzemplojn vi trovos sur ĉiu paŝo en ĉiu lingvo; sed, por ne malproksime foriri de nia lando, ni bezonas nur kompari la lingvojn rusan kaj polan, kaj ni vidos, ke tute tio sama, kion ni faris en nia lingvo, estis jam antaŭe farita de la naturo mem en la natura lingvo pola. De neniu kaj de nenio devigata, la lingvo pola akceptis konstantan akcenton sur la antaŭlasta silabo, kvankam en aliaj slavaj lingvoj en tiuj ĉi vortoj la akcento estas alia; kaj tion ĉi la lingvo pola faris tute sen ia mallongigado de vortoj, sen ia forĵetado de silaboj k.t.p., sed ĝi simple senceremonie transportis la akcenton de unu silabo sur alian; sen ia filozofado ĝi metis la akcenton de ĉiu vorto sur la silabon antaŭlastan, tute ne demandante, ĉu tiu silabo estas tia aŭ alia kaj ĉu ĝi havas la forton por porti sur si la akcenton, kaj tute ne timante, ke oni diros, ke ĝi estas kontraŭnatura. Kaj tion ĉi la lingvo faris ne sole kun la fremdaj, arte enportitaj vortoj (kiel ekzemple “adwokat” , “inzynier” , “telegraf” , “spirytus” , “manuskript” , “papier” , “tytulu” , “artikulu” k.t.p.) sed ankaŭ en ĉiuj senescepte vortoj pure slavaj (ekzemple la rusaj “malenki” , “vojna” , “okno” , “ĉelovjek” , “ulica” k.c. k.c. k.c. en la tuta lingvo — estas en la lingvo pola “malenki” , “wojna” , “okno” , “czlowiek” , “ulica” , k.c. k.c. k.c.) — jam ne apartaj disĵetitaj ekzemploj, sed miloj kaj dekoj da miloj — tuta lingvo! (Se en la tuta lingvo vi en kelkaj tre malmultaj vortoj trovas deflankiĝon de tiu ĉi regulo, vi facile rimarkos, ke tiun ĉi deflankiĝon faris ne la popolo, sed la instruituloj, tute sen ia kaŭzo kaj bezono kaj kontraŭ la spirito de la lingvo). 
    Nun al la konkludo. Ke konstanta regulo por la akcento en lingvo lernota estas mil fojojn pli bona ol akcento neregula — neniu dubos; se ni povas ĝin fari, ni devas ĝin fari, se eĉ neniu el la blinde kreitaj lingvoj ĝin farus. Se ni al tio ĉi vidas, ke lingvo natura, kiu ja tute ne bezonis zorgi pri facileco, faris tion saman el simpla kaprico kaj tute ne suferas de tio, — tiom pli ni jam ne povas dubi, ke en lingvo arta, por kiu facileco estas tre grava, oni devis sen ia eĉ minuta ŝanceliĝo akcepti la akcenton konstantan, eĉ se la demando estus levita antaŭ la kreiĝo de la lingvo. Sed se nun, kiam la lingvo estas jam kreita kaj uzata, ni volus fari en ĝi grandan rompadon por...sen ia kaŭzo kaj celo. . . doni al ĝi maloportunaĵon anstataŭ oportunaĵo — tio ĉi estus jam facilanimeco nepardonebla!
    El diversaj faritaj teoriaj proponoj ni analizis nur unu — la ŝajne plej bonan, kaj ni montris, ke tio, kio en la teorio ŝajnas tre bona kaj trovas aprobantojn, en la praktiko ofte havas nenian signifon. El la diritaĵo ni faras la konkludon: proponante aŭ enkondukante (private) ian ŝanĝon en nia lingvo, neniam gvidu vin per konsideradoj teoriaj, kiel ajn belaj ili ŝajnas, sed ĉiam demandu vin, kian praktikan signifon la ŝanĝo havus. Pri la ekzemplo de teoria propono ni tiel multe parolis, ĉar tiu ĉi kategorio da proponoj apartenas al la plej danĝeraj: en tia afero, kiel la nia, la homoj plej volonte akceptas proponojn, kiuj havas fizionomion instruitan, kaj se oni parolas al la homoj en instruita formo kaj en la nomo de leĝoj sciencaj, tiam el 100 personoj 99 ĝin blinde aprobas kaj nur unu demandas sin: “tre bele, sed kian signifon ĝi havas por nia lingvo?”  
    
    La Esperantisto, 1891, p. 50

4 Interpunkcio 

4.1    Pri la reguloj pri la uzado de la interpunkcioj

    La reguloj pri la uzado de la interpunkcioj estas en nia lingvo pli-malpli tiaj samaj, kiel en ĉiuj aliaj lingvoj; sekve ĉiu povas uzadi en Esperanto la interpunkciojn tiel, kiel li uzas ilin en sia nacia lingvo. Estas vere, ke en diversaj detaloj la uzado de la interpunkcioj estas malegala en diversaj lingvoj; sed ĉar la objekto ne estas tre grava, tial ni pensas, ke ne venis ankoraŭ la tempo por difini en nia lingvo severajn regulojn por tiuj ĉi detaloj. En tiuj ĉi dubaj detaloj ĉiu povas uzi en Esperanto la interpunkciojn tiel, kiel li uzas ilin en sia nacia lingvo, kaj nur la uzo iom post iom ellaboros por tiuj ĉi negravaj detaloj difinitajn regulojn.
    
    La Esperantisto, 1893, p. 127

4.2    Pri divido de vortoj

    Transportante la vortojn el unu linio en la sekvantan, ni ordinare dividas ilin per iliaj partoj gramatikaj, ĉar ĉiu parto gramatika en nia lingvo prezentas apartan vorton. Tiel ni ekzemple dividas: “Esper-anto” , “ricev-ita” k.t.p. Sed tio ĉi tute ne estas deviga regulo; ni faras ĝin nur por ne rompi subite kun la kutimoj de aliaj lingvoj: efektive tiu ĉi maniero havas nenian celon kaj signifon, ĉar la transportado de la vortoj estas afero pure papera, havanta nenion komunan kun la leĝoj de la lingvo; ni konsilas al vi per nenio vin ĝeni en la dividado de la vortoj kaj fari ĝin tute tiel, kiel en la donita okazo estos al vi pli oportune. Eĉ se vi dividos ekzemple “aparteni-s” , ni vidus en tio ĉi nenion malregulan, kvankam la aliaj lingvoj (tute sen ia logika kaŭzo) ne permesas tian dividadon.
    
    La Esperantisto, 1893, p. 32

5 Etimologio. Vortfarado

5.1    Deveno de la nomo “Esperanto”  

    ... La nomo de nia lingvo ne estas elpensita, kaj jen estas ĝia historio: 
    Eldonante la unuan lernolibron de nia lingvo, mi prenis por mi la pseŭdonimon “Esperanto” la lingvo mem havis nenian propran nomon kaj estis nomata “la lingvo internacia proponita de Esperanto” . Pro oportuneco oni komencis uzadi la esprimon “lingvo de Esperanto” (die Esperanto-Sprache); aliaj esprimoj, kiujn kelkaj provis uzadi (ekzemple “la lingvo internacia” , “la internacia” ), montris sin ne oportunaj kaj ne enfortikiĝis, ĉar ili estis ne bone elparoleblaj, ne memoreblaj por la publiko kaj prezentis nenion difinitan (ĉar sub “lingvo internacia” oni povas egale bone kompreni la Volapükon aŭ aliajn proponitajn projektojn). Baldaŭ montriĝis, ke nur la vorto “Esperanto” (sole aŭ kun aliaj vortoj) klare diferencigas nian lingvon de aliaj, kaj multaj amikoj komencis baldaŭ en siaj leteroj aŭ artikoloj uzadi simple la solan vorton “Esperanto” , ekzemple “la afero Esperanto” , “skribi en Esperanto” k.s. Tiel iom post iom ellaboriĝis unuvorta nomo de nia lingvo. Vidante, ke mia komenca pseŭdonimo transiris al la afero mem kaj ke ĝi estas tre oportuna, mi baldaŭ tute ĉesis uzadi mian pseŭdonimon, kaj ĝi restis nur kiel nomo por la afero mem. La nomo “Esperanto” estas per si mem tute senlogika; sed en sensignifa kondiĉa nomo kial ni bezonas logikon?    

    La Esperantisto, 1890, p. 60

5.2    Pri la uzado de formoj simplaj anstataŭ kunmetitaj

    La vorto “bezonesti” estas kunmetita tute regule, kaj vi povas ĝin uzadi. Sed entute ni konsilas pli uzadi ĉiam formojn simplajn anstataŭ kunmetitaj. Kunmetado de vortoj estas karaktera eco de la lingvo germana, kaj al tiu ĉi lingvo ĝi efektive donas grandan riĉecon de formoj; sed en nia lingvo la vortoj pleje estas pli naturaj kaj pli bonsonaj se ili estas ne kunligataj, sed uzataj aparte.

    La Esperantisto, 1891, p. 23

5.3    Pri la vortoj kun pseŭdosufiksoj

    Kelkaj samideanoj forte malaprobas la uzadon de vortoj kun pseŭdosufiksoj cio, toro k.t.p. (ekzemple: “civilizacio” , “redaktoro” k.t.p.); ili diras, ke de tiaj vortoj ni devas preni nur la radikan formon (ekzemple: “civiliz” , “redakt” ) kaj ĉiujn devenajn formojn uzi nur kun sufikso aŭ finiĝo pure Esperanta (ekzemple: “civilizo” , “redaktejo” , “redaktisto” anstataŭ “civilazacio” , “redakcio” , “redaktoro” ). Kompreneble, se tia vorto, kiel ekzemple “redaktejo” , estus tute identa kun la vorto “redakcio” kaj povus ĝin perfekte anstataŭi, certe neniu el ni plendus, se la vorto “redakcio” baldaŭ malaperus el nia lingvo; sed se iu diras, ke la formoj pseŭdosufiksaj estas kontraŭ Esperantaj, aŭ ke ili prezentas malaprobindan enkondukon de novaj vortoj, mi opinias, ke li eraras. Tiaj formoj, kiel ekzemple “redakcio” , “civilizacio” estas nek kontraŭ-Esperantaj, nek novaj, ĉar laŭ la N◦ 15 de nia gramatiko ili plene apartenas al nia lingvo jam de la unua momento de ĝia naskiĝo. Ni povas esperi, ke pli aŭ malpli frue la pseŭdosufiksaj vortoj “fremdaj” fariĝos arĥaismoj kaj cedos sian lokon al vortoj “pure esperantaj” ni povas eĉ konsili tion; sed postuli tion ni ne povas, ĉar la diritaj vortoj ne sole havas en nia lingvo (laŭ la N◦ 15) plenan rajton de ekzistado, sed ankoraŭ dum longa tempo multaj el tiuj pseŭdosufiksaj vortoj estos pli oportunaj, pli naturaj kaj pli kompreneblaj, ol la ilin anstataŭontaj vortoj “pure Esperantaj” . Ne venis ankoraŭ la tempo, ke ni estu tro pedantaj. Estas vero, ke sekve de nia toleremeco ni por kelkaj vortoj havos dum kelka tempo formojn duoblajn (ekzemple: “evolucio” kaj “evoluo” ); sed ŝajnas al mi, ke estas multe pli bone havi en la unua tempo ian “embarason de riĉeco” , ol malutili al si per ia ne sufiĉe matura dekreto, elĵetante el la lingvo vortojn, kies elĵetindeco ne estas ankoraŭ por ni tute certa.

    Respondo 55, Oficiala Gazeto, IV, 1911, p. 222

5.4    Pri la prefikso “re”  

    Ĉi tiu prefikso montras revenon al la loko aŭ al lastato, de kiu oni iris. Sekve:
    1. Se A donis ion al B, kaj la donita objekto estas denove ĉe A, ni diras, ke B redonis ĝin, A reprenis ĝin, la objekto revenis al A. Spegulo reĵetas la radiojn, kiuj falas sur ĝin. La pilko resaltis de la tero.
En ĉi tiuj okazoj re montras revenon al la punkto de deiro.
    2. Se mi faris ion, kaj mi ĝin faras ankoraŭ unu fojon, mi ankaŭ revenas (en mia ago) al la punkto, de kiu mi iris. Sekve ni diras refari (fari denove tion, kion oni jam faris), rekanti (ripeti kanton), rejuniĝi (fariĝi denove juna), resaniĝi (fariĝi denove sana) k.t.p. En ĉi tiuj lastaj okazoj re montras la ripeton. 
    (Ĉi tiu klarigo estas donita de D-ro Zamenhof mem.)
    
    L. de Beaufront, Grammaire et exercices de la langue internationale
    Esperanto, p. 109. Tradukis W. Bailey

5.5    Pri “sidiĝi” kaj “eksidi”  

    Vi estas prava: anstataŭ “sidiĝu” estus pli bone diri “sidigu vin” aŭ “eksidu” tamen ĉar la formo “sidiĝu” jam de tre longe estas uzata preskaŭ de ĉiuj Esperantistoj, tial ĝi fariĝis jam “esperantismo” kaj nomi ĝin eraro oni jam ne povas. Ne sole en naturaj lingvoj, sed ankaŭ en lingvo artefarita ĉio, kio estas uzata de la plimulto da bonaj verkistoj, devas esti rigardata kiel bona, se ĝi eĉ ne estas absolute logika; ĉar se ni postulos ĉiam nur logikon absolutan, tiam la libera uzado de lingvo artefarita fariĝos tute ne ebla, ĉar tiam malaperos ĉiu utileco de longa ekzerciĝado kaj en la deka jaro de uzado de la lingvo, kiel en la unua jaro, ĉiu devus konstante tro longe pripensadi kaj pesadi ĉiun sian vorton. Tamen la diferenco inter lingvo natura kaj lingvo artefarita konsistas en tio, ke, dum en la unua oni devas uzi nur tiujn formojn, kiujn uzas bonaj verkistoj, kaj uzado de formo pli logika estas malpermesata, — en lingvo artefarita ĉiu havas la rajton uzi formon pli logikan, kvankam neniu ĝis nun ĝin uzis, kaj li povas esti konvinkita, ke se lia formo estas efektive bona, ĝi baldaŭ trovos multajn imitantojn kaj iom post iom elpŭsos la malpli logikan, kvankam ĝis nun pli uzatan formon malnovan.
    
    Respondo 3, La Revuo, 1906, Decembro

5.6    Konatiĝi

    Ni uzas ordinare la formon “konatiĝi” (= fariĝi konato kun iu), sed ankaŭ la formo “koniĝi” estas tute bona (= fari sin koni ion).

    La Esperantisto, 1891, p. 7

5.7    Pri la sufikso “ar”  

    Vi diras, ke la sufikson ar ni devas uzi nur por esprimi aron da tiaj objektoj, kiuj estas esence ligitaj inter si kaj prezentas ian unuecon, kolektivan objekton (ekzemple “vortaro” , “arbaro” , “homaro” ); sed por ia nombro da samspecaj objektoj, kiuj ne estas esence ligitaj inter si kaj ne prezentas kune ian unu ideon, vi konsilas uzi la esprimon “aron da” (ekzemple: “li ellernis aron da vortoj” , “tie kŭsis aro da dehakitaj arboj” k.t.p.). Vian opinion mi trovas ĝusta. Pri la dua senco de la vorto “aro” (mezuro) volu kompari mian respondon N◦ 24. (Vidu paĝon 19an.)
    
    Respondo 33, La Revuo, 1908, Majo

5.8    Pri la prefikso “ge”  

    La prefikso ge rilatas ne sole al du personoj, sed ĝi povas rilati ankaŭ al multaj personoj; ĝi signifas simple “de ambaŭ seksoj” . Mi persone ĝis nun uzadis tiun ĉi prefikson ĉiam nur por esprimi ian ambaŭseksan familian tutaĵon el personoj starantaj en la sama linio de parenceco; tial mi diradis ekzemple “gepatroj” , “gemastroj” , “gefratoj” , “genepoj” , “gekuzoj” , “getajloroj” (en la senco de “tajloro kaj lia edzino” ); sed ni neniam esprimis ekzemple per “getajloroj” la tutan familion de tajloro, ĉar la gefiloj de tajloro ne staras en la sama linio de parenceco kun la tajloro, kaj mi ankaŭ evitadis diri “gesinjoroj” pri personoj, kiuj ne apartenas al unu familio (mi nomadis ilin “sinjoroj kaj sinjorinoj” ). Tamen mi konfesas, ke mi havis nenian kaŭzon, por uzadi la prefikson ge sole en la dirita maniero. Ĉar en la fundamenta (universala) vortaro de nia lingvo ge signifas simple “de ambaŭ seksoj” , kaj ĉar la uzado de la prefikso en tiu ĉi senco neniam donas malkompreniĝon, tial ni povas tre bone uzi tiun ĉi prefikson en ĉiuj okazoj, kiam ni parolas pri ambaŭ seksoj. Sekve se al personaro, kiu konsistas el ambaŭ seksoj, iu sin turnas kun la vorto “gesinjoroj” , li faras nenian eraron, kaj eble mi mem ankaŭ de nun iafoje uzados la prefikson en tiu ĉi senco.
    
    Respondo 6, La revuo, 1907, Februaro

5.9    Pri la sufikso “aĵ” apud verbaj radikoj

    Vi diras, ke kiam verba radiko ricevas la sufikson aĵ, tiam ni ofte ne scias, ĉu ĝi signifas “io, kio faras” aŭ “io, kio estas farata” . Kelkaj Esperantistoj opinias, ke la sufikso povas havi nur unuel la diritaj du sencoj, ekzemple nur la aktivan, kaj ĉiufoje, kiam ili trovas la diritan sufikson kun la senco pasiva, ili rigardas tion ĉi kiel simplan eraron. Tiu ĉi opinio tamen estas neĝusta: aĵ per si mem havas nek sencon ekskluzive aktivan, nek sencon ekskluzive pasivan, kaj tial ĝi povas esti uzata en ambaŭ sencoj. Severe precizigi la signifon de tiu ĉi sufikso en la senco aŭ nur aktiva aŭ nur pasiva — laŭ mia opinio — estas ne konsilinde, ĉar tio ĉi tute senbezone ligus nin kaj devigus nin ofte uzadi tro longajn formojn. Ĝenerale mi devas ripeti ĉi tie tion, kion mi jam kelkajn fojojn esprimis ĉe aliaj okazoj: ni ne devas peni, ke nia lingvo estu tro preciza, ĉar tiam ni nin mem nur katenus kaj ofte, por esprimi plej simplan ideon, ni devus uzi vorton deksilaban; ĉiufoje, kiam ni sen timo de malkompreniĝo povas doni al la uzanto liberecon, ni devas tion ĉi fari kaj permesi al li uzi laŭvole diversajn formojn (se ili nur ne estas kontraŭ la leĝoj de nia lingvo aŭ kontraŭ la logiko aŭ komprenebleco), anstataŭ postuli, ke li nepre uzu ĉiam nur unu formon. En ĉiuj okazoj (tre maloftaj), kiam la simpla uzado de aĵ povas doni ian malkompreniĝon, ni povas ja tre bone helpi al ni (kiel vi mem tute prave proponis) per la uzado de participo aktiva aŭ pasiva (ekzemple “ŝmirantaĵo” kaj “ŝmirataĵo” , kiuj ambaŭ prezentas formojn tute regule kreitajn laŭ la leĝoj de nia lingvo); sed ĉar, el 100 verbaj vortoj kun aĵ, 99 estas tute klaraj, kial do ni devas senbezone kateni nin kaj, precizigante la signifon de aĵ nur aktive aŭ nur pasive, konstante esti devigataj uzadi “antaĵo” aŭ “ataĵo” en ĉiuj aliaj okazoj? Por kio uzi ekzemple la longajn formojn “estantaĵo” , “kreskantaĵo” , aŭ “sendataĵo” , “kraĉataĵo” k.t.p., se ni egale klare povas esprimi tion saman per la pli mallongaj “estaĵo” , “kreskaĵo” , “sendaĵo” , “kraĉaĵo” k.t.p., pri kies senco povas ekzisti nenia dubo? Sekve se vi volas klarigi la signifon de aĵ kun verbaj radikoj, tiam anstataŭ diri, ke aĵ kun verbo signifas nur “io, kio faras” , aŭ nur “io, kio estas farata” , mi konsilas al vi diri: aĵ kun verbo signifas “ion, kio enhavas en si la ideon de la donita verbo” ĉu tiu ĉi ideo estas aktiva aŭ pasiva — tion ĉi la sufikso aĵ tute ne devas montri al ni, ĉar tion ĉi montras la senco de la vorto mem aŭ — en okazo de speciala neceseco — la aldono de la sufikso de aktiveco aŭ pasiveco. Tiu ĉi “speciala neceseco” tamen aperas nur tre malofte, ĉar eĉ ĉe tiuj verboj, kiuj povas doni egale bone aĵon aktivan kaj pasivan, la senco de la aĵo estas facile komprenebla el la kunteksto; ekz emple se mi diros “mi donas tion ĉi al vi kiel garantiaĵon de mia reveno” , neniu ja povas dubi, ke ni parolas ne pri garantiataĵo, sed pri garantiantaĵo. Vian opinion, ke ofte (kiam povas ekzisti nenia dubo) ni povas eĉ forĵeti la aĵ kaj uzi simple nur la substantivan finiĝon o, — mi trovas tute prava; sed en la plimulto da okazoj inter o kaj “aĵo” estas granda diferenco.
    P.S. Per stranga renkontiĝo de la cirkonstancoj mi ĵus ricevis leteron, kiu prezentas bonan ilustraĵon al tio, kion mi supre diris pri tro granda logikeco. Mia korespondanto skribas (iom ŝerce), ke la esprimo “Parolo de X en la kunveno Y” estas tute mallogika kaj malpreciza: anstataŭ “parolo” oni devas en tia okazo diri “antaŭpublikparolataĵo” . Ĉu vi aprobas tian precizan vorton?

    Respondo 11, La Revuo, 1907, Aprilo

5.10    Pri la vorto “ero”  

    Efektive estus pli bone, se por la ideo de tempokalkulo ni uzus ian alian vorton anstataŭ “ero” , kiu havas jam difinitan signifon en la Universala Vortaro. Sed ĉar la vorto “ero” en la senco de tempokalkulo estas vorto pure internacia, tial laŭ la N◦ 15 de nia fundamenta gramatiko ni havas plenan rajton ĝin uzi. Ĉar la “ero” de la Universala Vortaro kaj la “ero” science internacia havas tro malsamajn signifojn, tial ni ne bezonas timi, ke oni ilin iam reciproke konfuzos. Cetere, se la vorto “ero” laŭ la N◦ 15 de nia gramatiko estas plene permesata, ĝi kompreneble ne estas deviga, kaj ni havas plenan rajton uzi anstataŭ ĝi “tempokalkulo” aŭ ion similan, kion proponos niaj specialistoj.
    
    Respondo 24, La Revuo, 1907, Aŭgusto

5.11    Pri la sufikso “eg”  

    Tute prave vi diras, ke la sufikso eg ne povas servi por simpla anstataŭado de la vortoj “granda” aŭ “tre” , sed ĝi devas servi por kreado de vortoj novaj kun senco speciala. Tia neĝusta uzado de la sufikso certe ne estas aprobinda, kaj, kiom oni povas, oni devas ĝin eviti. Tamen esti tro severaj en ĉi tiu rilato ni ankaŭ ne devas. En multaj okazoj, en kiuj ni povus bone uzi la vortojn “granda” aŭ “tre” , ni povas ankaŭ sen peko kontraŭ la spirito de Esperanto uzi la sufikson eg, ĉar tre ofte la saman ideon unu persono povas prezenti al si kiel ideon simplan en granda mezuro, dum alia persono ĝin prezentas al si kiel ideon specialan. Ekzemple, la vorton “bonega” ni preskaŭ ĉiam povus anstataŭigi per “tre bona” , kaj tamen en la samaj okazoj oni ankaŭ povas prezenti al si bonecon eksterordinaran kaj uzi por ĝi vorton apartan tiel same, kiel oni faras preskaŭ en ĉiuj lingvoj.
    Laŭ mia opinio ni devas esti tre singardaj nur en tiaj okazoj, en kiuj ni povus ricevi aŭ senduban, por niaj oreloj malagrablan, eraron kontraŭ la lingvo, aŭ tute malĝustan sencon; sed en ĉiuj aliaj okazoj tro granda severeco kaj katenado estas superflua. En tiaj okazoj, kie kelka libereco alportas al ni nenian malutilon, kial ni devus senbezone nin malliberigi?

    Respondo 38, La Revuo, 1908, Majo

5.12    Pri la sufikso “ig” kun verbaj radikoj

    Oni ofte demandadis sin, ĉu kun la verbaj radikoj “igi” signifas “igi -anta” aŭ “igi -ata” . Sed la demando per si mem estas ne ĝusta, ĉar “igi” kun verbo signifas nek “igi -anta” , nek “igi -ata” , sed nur “igi -i” , sekve ĝi povas tre bone esti uzata en ambaŭ sencoj (aktiva kaj pasiva). En la plimulto da okazoj la senco de ig en verboj prezentas absolute nenian malklaraĵon; sed en tiuj okazoj, kie malkompreniĝo povas aperi, ni devas ĝin eviti ne per senbezona katenado de la senco de ig (kio estus tiel same neoportuna, kiel la katenado de aĵ, pri kiu mi parolis en la respondo 11 (Vidu paĝon 17an.), sed per precizigo de nia frazo mem. Ekzemple, ni ne povas diri “sciigi amikon novaĵon” , sed ni povas diri “sciigi amikon pri novaĵo” aŭ “sciigi novaĵon al amiko” ambaŭ frazoj estas tute regulaj kaj ambaŭ estas tute klaraj, — kial do ni devas demandi nin, kiu el la diritaj frazoj estas la sole bona? En frazo, en kiu la verbo kun ig havas du komplementojn, la akuzativo kaj prepozicio montras tute klare la rilaton inter la ambaŭ komplementoj; frazo, kiu havas nur unu komplementon, estas ordinare ankaŭ tute klara, ĉar la forestado de la dua komplemento per si mem jam montras la sencon de la frazo (ekzemple, se mi, sen plua precizigo per “al” , diros “mi manĝigas mian ĉevalon” , neniu dubos pri la senco de la frazo); fine en tiuj tre maloftaj okazoj, kiam ni efektive povas timi malkompreniĝon, ni ja tute ne bezonas aktivigi aŭ pasivigi la sencon de la sufikso ig, sed ni povas tute bone kaj regule aktivigi aŭ pasivigi la verbon, dirante “manĝantigi” kaj “manĝatigi” . La sufikso ig per si mem havas sencon tute difinitan (= fari, lasi, kaŭzi); ĝi fariĝas neklara nur tiam, kiam ni krom ĝia propra senco nepre volas altrudi al ĝi ian sencon aldonan, kiun ĝi per si mem ne havas kaj ne devas havi kaj kiu ( en okazo de efektiva neceseco) devas esti esprimata per alia rimedo (ekzemple, sencon de aktivigado aŭ pasivigado, de daŭrigado aŭ momentigado k.t.p.).
    
    Respondo 13, La Revuo, 1907, Aprilo

5.13    Pri forlasado de sufiksoj

    En la frazo “la akvo plenigas la krŭcon” la senco diras al ni, ke la sufikso ig estas necesa, kaj uzi tie la vorton “plenas” anstataŭ “plenigas” mi ne konsilus, ĉar ni tiam tro evidente pekus kontraŭ la logiko. Forlasi iun sufikson, por ricevi vorton pli mallongan, ni povas nur en tiaj okazoj, se la neceseco de la sufikso estas iom duba, ekzemple kiam la verbon, de ni uzatan, ni povas rigardi ne kiel devenantan, sed kiel memstaran, aŭ kiam la maniero de la deveno estas ne tute klara. Sed la verbo de la supre citita frazo ne sole tute sendube devenas de alia vorto ( “plena” ), sed la maniero de tiu devenado estas tute klara, sekve ni devas uzi tiun klaran sufikson, kiu servas por la devenigo de la dirita vorto.
    
    Respondo 44, La Revuo, 1908, Aŭgusto

5.14    Pri la deveno de la vorto “edzo”  

    Dank’ al la afableco de S-ro D-ro Zamenhof, mi ricevis la solvon de tiu malgranda enigmo. . . La vere primitiva formo estas ne edz, sed edzin, de kiu devenas la formo edzo. Tiel same fraŭlo devenas de fraŭlino, kuzo de kuzino, kaj feo, kiun oni povus uzi, por montri fablan estulon, ekz. Oberono, kaj kiun oni povas devenigi de feino. La vorto edzino estis primitive sufikso, kiu poste fariĝis sendependa de la radikoj, al kiuj ĝi estis primitive aldonita. Jen kiamaniere la Majstro klarigis al mi la aferon: En la germana lingvo, reĝido heredonto de la krono estas nomata Kronprinz, kiu fariĝas en Esperanto kronprinco. La virino kunigita kun la kronprinco per leĝa ligilo estas nomata germane Kronprinzessin. Ĉi tiun lastan vorton D-ro Zamenhof transskribis Esperante kronprincedzino, kaj li tuj rimarkis, ke la finiĝo de tiu vorto, t. e. edzino, ricevis per si mem la sencon de virino kunigita kun viro per leĝa ligilo. Li do faris el ĉi tiu vorto: unue, ĝeneralan sufikson, esprimantan difinitan rilaton, kaj due, vorton memstaran kun tiu sama signifo. Poste el la vorto edzino li tute logike devenigis la vorton edzo.

Laŭ artikolo de Emile Boirac. Oficiala Gazeto, 1913, Decembro

6 Leksikologio. Vortaroj 

6.1    Pri plena vortarego

    Efektive, ni ekstreme bezonas plenan vortaregon, kiu enhavus ne sole ĉiujn vortojn de la ordinara vivo, sed ankaŭ ĉiujn vortojn teknikajn de ĉiuj sciencoj, artoj kaj metioj, ĉiujn nomojn geografiajn, historiajn, personajn k.t.p.; nia Lingva Komitato farus al ni tre grandan servon, se ĝi per komuna laboro de ĉiuj siaj membroj pretigus tian vortaregon. Sed eldoni tian vortaregon kun karaktero oficiale fiksita la Lingva Komitato nun ne povas kaj longe ankoraŭ ne povos, ĉar tia laboro estas ne sole tre malfacila kaj la kompetenta esploro kaj fikso de ĉiuj el la senlima multego da vortoj postulas multege da tempo kaj fortoj, sed tia laboro estus eĉ rekte malutila. Se tian grandampleksan fiksitan vortaregon, kiun povas krei nur tre longa kaj ĉiuflanka uzado kaj elprovado, ni volus pretigi teorie kaj “en rapideco” , ni tre danĝere enkatenigus nian lingvon, ni malpermesus al ĝi libere kaj sane disvolviĝi; ni perforte altrudus al la lingvo multajn formojn kaj vortojn, kiuj al tiu aŭ alia kunlaboranto de la vortaro pro nesufiĉa elprovo en la unua momento ŝajnis bonaj, sed kiuj poste en la praktika uzado povus montriĝi tute malbonaj. Tia konsidero estis interalie ankaŭ la kaŭzo, pro kiu mi, publikigonte mian unuan libron pri Esperanto, decidis forĵeti la tro grandan vortaron kaj tro abundan afiksaron, kiujn mi estis pretiginta teorie, kaj mi decidis publikigi vortareton nur tre malgrandan kaj nur plej necesan por la ordinara vivo, lasante ĉion alian al libera, iompost-ioma ellaboriĝado. Sed se la Lingva Komitato ne povas doni al ni jam nun plenan vortaregon oficiale fiksitan, ĝi povas tamen fari ion alian (kaj parton de tio ĝi jam faris kaj faras): dividinte la grandegan laboron inter ĉiuj komitatanoj (el kiuj ĉiu nepre devas ion fari) kaj inter aliaj helpantoj, ĝi povas krei en ne tro longa tempo plenan vortaregon provizoran. Kiam tiu vortarego estos preta, ĝi servos kiel neoficiala kaj ne deviga konsilanto por ĉiuj, kiuj bezonas uzi tiun aŭ alian vorton aŭ nomon, sed ne povas aŭ ne volas mem ĝin elekti kaj ne havas la eblon serĉi en nia tuta literaturo, ĉu kaj kiamaniere iu jam uzis tiun vorton. Tiu “rapidece” pretigita vortarego tute ne estus deviga: ĉiu, kiu trovus, ke tiu aŭ alia vorto estas malbona, havus plenan rajton uzi alian vorton; kaj poste la Lingva Komitato povus periode publikigadi listojn da vortoj, pri kiuj ĝi estos konstatinta, ke la vivo kaj kompetentula uzado fiksis por ili alian formon, ol kiun ili ĝis nun havis en la provizora vortarego; sed ĉiuj vortoj, kiuj oficiale ne estos anstataŭigitaj, restos uzeblaj. Tiamaniere la Provizora Vortarego kun ĝiaj estontaj periodaj Aldonoj restos ĉiam plej grava konsilanto por ĉiuj verkantoj, kaj el la vortarego provizora iom post iom elkreskos la estonta vortarego oficiale fiksita. Mia ideo estas kompreneble nur teoria; ĉu ĝi estas efektiviginda kaj efektivigebla, — pri tio povas juĝi nur la estraro de la Lingva Komitato, kiu sola havas aŭtoritaton kaj sperton pri tiu demando; tamen mian respondon pri la vortarego mi donas publike por tio, ke niaj samideanoj havu okazon pripensi la aferon kaj eble esprimi ian utilan opinion, aŭ proponi sian helpon al la Komitato, se tiu lasta ĝin bezonus.
    
    Respondo 58, Oficiala Gazeto, IV, 1911, p. 223

6.2    Pri “ujo” kaj “ingo”  

    S-ro Fruictier klarigis al mi, ke, laŭ D-ro Zamenhof, ujo estas vazo aŭ kesto aŭ io simila, kiu entenas la tuton, kaj ingo entenas nur parton.

    Carlo Bourlet. Lingvo Internacia, 1904, p. 170

6.3    Pri la ortografio de propraj nomoj

    Propran nomon oni povas nun skribi tiel, kiel ĝi estas skribata en la gepatra lingvo de ĝia posedanto, ĉar en la nuna tempo la fonetika skribado de multaj nomoj kaŭzus tro grandan kriplaĵon de tiuj nomoj kaj diversajn malkomprenaĵojn. Sed tio ĉi estas nur rimedo provizora; ni devas celadi al tio, ke pli aŭ malpli frue en la lingvo internacia ĉiuj nomoj estu skribataj laŭ la fonetiko internacia de tiu ĉi lingvo, por ke ĉiuj nacioj povu legi ĝuste tiujn nomojn.

    Esperantistishe Mitteilungen, 1904, Junio (citita en Lingvo Internacia, 1904, p. 216)

6.4    Pri la nomoj de landoj

    De la komenco ĝis nun mi ĉiam uzadis la nomon “Egipto” ne por la lando, sed por la popolo; la landon mi nomadis “Egiptujo” . Mi tion faradis ne pro nesufiĉa pripenso, sed tute pripensite kaj intence. En la novaj landoj (ekzemple en ĉiuj landoj Amerikaj), la lando fakte kaj morale apartenas ne al ia difinita gento, sed egalrajte al ĉiuj siaj loĝantoj; tial estas afero tute natura, ke tie la lando ne uzas por si (per uj), la nomon de ia gento, sed kontraŭe, ĉiuj ĝiaj loĝantoj uzas por si (per an) la nomon de la lando. Tute alia afero estis (kaj tradicie restis) en la landoj malnovaj: ĉiun pecon da tero okupis ia speciala gento, nomis la landon sia speciala genta propraĵo kaj ĉiujn aligentajn loĝantojn aŭ ekstermis, aŭ permesis al ili vivi en la lando kiel “fremduloj” tial la landoj malnovaj preskaŭ ĉiam portas la nomon de tiu aŭ alia gento, kaj en Esperanto, ĝis la tempo, kiam ni havos nomojn pure geografiajn, ni tion esprimas per la sufikso uj. La apud-Nila lando en la tempo de sia plej grava historia valoro estis lando antikva, aranĝita laŭ la principo “lando apartenas al unu gento” , ĝi sekve nepre devas havi la sufikson uj, por ke ni povu esprimi la tre gravan por antikva lando diferencon inter la gento-mastro kaj la gentoj-fremduloj; ni scias ja el la Biblio, ke tiu diferenco en Egiptujo estis tre granda! Ĉiuj novaj landoj, ne aranĝitaj laŭ la principo “lando apartenas al unu gento” , neniam devas uzi la sufikson uj; ni devas sekve diri “Usono” , “Kanado” k.t.p. Se mi dum longa tempo uzadis “Brazilujo” , “Ĉilujo” k.t.p., mi konfesas nun, ke tio estis eraro. Ni povus diri “Brazilo, Ĉilo” k.t.p., tamen mi ne konsilas tion fari, parte pro tio, ke por la Slavoj kaj la Germanoj, kiuj alkutimiĝis al “Brazilia” , “Brazilien” , “Ĉiliec” , la vortoj “Brazilo” , “Ĉilo” ĉiam sonus kiel nomoj de popoloj, parte pro tio, ke la longatempe uzitaj formoj “Brazilo” , “Ĉilo” en la senco de popolo donus nun grandan konfuzon, se la samajn formojn ni uzus nun en senco de lando. Sed tute oportune eviti samtempe ĉiujn tri malbonaĵojn (t.e. eraron, kontraŭkutimecon kaj konfuzon) ni povas tre bone, se ni de nun uzados por la diritaj landoj la formojn “Brazilio” , “Ĉilio” kaj tiel mi konsilas agi. Tiel same ni neniam devas diri “Meksikujo” ni devus diri “Meksiko” , sed, por fari diferencon inter la urbo kaj la samnoma lando, mi konsilas fari tion, kion ni faris kun aliaj similcirkonstancaj landoj, t.e. nomi la urbon “Meksiko” kaj la landon “Meksikio” (kiel Alĝero-Alĝerio, Tuniso-Tunisio k.t.p.).
    Nun restas la demando pri la landoj Eŭropaj. Pli aŭ malpli frue venos eble la tempo, kiam ĉiuj Eŭropaj landoj ricevos nomojn neŭtrale geografiajn; sed tiel longe, kiel ni uzas por ili nomojn de gentoj, ni devas ĉiam uzi tiujn nomojn kun la sufikso uj. Estas vero, ke ekzistas tri Eŭropaj regnoj, por kiuj la sufikso uj estas ne tute logika (Aŭstrujo, Belgujo kaj Svisujo), kaj se la Akademio trovus necesa anstataŭigi en ili la uj per i, mi tion ne malkonsilus; sed fari propravole escepton por tiuj tri regnoj mi al niaj verkistoj ne konsilus, ĉar la Esperantistoj jam tro forte alkutimiĝis al la ĝisnunaj, neniom ĝenantaj nomoj de tiuj tre gravaj kaj ofte citataj regnoj, kaj por fari rompon en tiu alkutimiĝo mi ne vidas ian gravan neceson.Ĉar la tuta esenco de lingvo estas bazita antaŭ ĉio sur interkonsento, tial komuna ĝisnuna uzado devas ludi en lingvo pli gravan rolon, ol seke teoria logikeco; oferi la unuan al la dua mi konsilus nur en tia okazo, se nia Lingva Komitato tion postulus.
    
    Respondo 47, Oficiala Gazeto, III, 1911, p. 291

6.5    Pri “daŭri” kaj “ĉesi”  

 “Daŭri” : esti plue, ne esti finita; “ĉesi” : komenci ne ...i, aŭ komenci ne esti. El tiu signifo sekvas la reguloj de uzado de tiuj vortoj kaj de iliaj devenaĵoj “daŭrigi” , “ĉesigi” k.t.p. Ekzemple: oni povas diri: “la laboro daŭras” (la laboro estas plue, ne estas finita), sed oni ne povas diri: “mi daŭras labori” (mi estas plue labori! mi ne estas finita labori!); ankaŭ ne estas bone diri (kiel mi mem bedaŭrinde faris kelkfoje): “mi daŭrigas labori” (mi igas esti plue labori!); oni devas diri: “ mi daŭrigas mian laboron” (mi igas mian laboron esti plue) aŭ “mi laboras plue” . Oni povas diri: “mi ĉesas labori” (mi komencas ne labori) aŭ “la pluvo ĉesas” (la pluvo komencas ne esti), sed ne estas bone forlogiĝi per la analogio kun “komenci” kaj diri: “mi ĉesas mian laboron” (mi komencas ne ...i aŭ ne esti mian laboron!); estas preferinde diri: “mi ĉesigas mian laboron” (mi igas mian laboron komenci ne esti).

    Respondo 49, Oficiala Gazeto, III, 1911, p. 294

6.6    Pri la senco de “ŝati”  

    La vorton “ŝati” mi uzas ordinare en la senco de “rigardi kiel valoran, kiel gravan” . Ekzemple: la gazetoj tre ŝatas la kunlaboradon de aŭtoroj gloraj, sed tute ne ŝatas la kunlaboradon de komencantoj.

    Respondo 53, Oficiala Gazeto, IV, 1911, p. 221

6.7    Pri la vorto “forkaperi”  

    La vorto “forkaperis” , kiun vi trovis en “La Rabistoj” , ne estas preseraro. La vorto “kaperi” (kiu sin trovas en la vortaroj Esperanto-germana kaj germanaesperanta) signifas proksimume “rabi korsare” aŭ “rabi sur la maro” .

    Respondo 31, La Revuo, 1908, Februaro

6.8    Pri la vorto “kateĥizi”  

    La vorton “kateĥizi” , uzitan en la vortaro de O’Connor, mi trovas tute bona, ĉar ĝi estas internacia; el tiu vorto ni povas tute bone devenigi la vortojn “kateĥizo” , “kateĥizisto” , “kateĥizato” el tio ĉi tamen tute ne sekvas, ke la vortoj “kateĥismo” kaj “kateĥisto” estas malbonaj. “Kateĥismo” estas io alia ol “kateĥizo” sed se eĉ ni dirus, ke ambaŭ vortoj estas identaj kaj ni povas uzi “kateĥizo” anstataŭ “kateĥismo” , ni eĉ en tiu okazo tute ne bezonus elĵeti el nia lingvo la tute internacian kaj bonan vorton “kateĥismo” , sed ni povas tute sen ia maloportuneco lasi la vivon al ambaŭ vortoj kaj trankvile atendi, ke la komuna uzado iom post iom donos pli grandan forton al unu vorto kaj faros el la dua vorto ne plu uzatan arĥaismon.
    
    Respondo 39, La Revuo, 1908, Majo

6.9    Pri la vorto “laktumo”  

    Mi tute konsentas kun vi, ke “lakto” kaj “laktumo” havas inter si preskaŭ nenion komunan, kaj ni havus plenan rajton uzi por “laktumo” ian vorton tute memstaran. Sed ĉar en multaj lingvoj por ambaŭ diritaj vortoj estas uzata la sama radiko, kaj ĉar la vorto “laktumo” estas ne malpli oportuna, ol ĉia tute memstara vorto, kaj ĉar tiu vorto jam troviĝas en la “Fundamento de esperanto” , tial ekzistas absolute nenia neceseco, ke ni forĵetu la oportunan vorton jam konatan kaj devigu la Esperantistojn lerni novan vorton.

    Respondo 37 b, La Revuo, 1908, Majo

7 Kazoj

7.1    Nominativo post “po”  

    Inter la esprimoj “doni po 2 pecojn” kaj “doni po 2 pecoj” estas ankoraŭ malfacile diri, kiu estas la pli bona, kaj tial ambaŭ esprimoj estas uzeblaj kaj bonaj. Tamen konsiderante, ke danke la intervenon de la vorto “po” la “pecoj” jam ne dependas rekte de la “doni” , ni konsilas uzi post “po” tiel same kiel post “da” ) la nominativon ( “doni po 2 pecoj” ). Alia kaŭzo por tiu ĉi konsilo estas ankaŭ la cirkonstanco, ke laŭ nia opinio “ĉie, kie oni dubas inter la nominativo kaj akuzativo, oni devas uzi la nominativon” .

    La Esperantisto, 1891, p. 7

7.2    Pri la akuzativo

    Tuŝante la akuzativon mi povas al vi doni la jenan konsilon: uzu ĝin ĉiam nur en tiuj okazoj, kie vi vidas ke ĝi estas efektive necesa; en ĉiuj aliaj okazoj, kie vi ne scias, ĉu oni devas uzi la akuzativon aŭ la nominativon — uzu ĉiam la nominativon. La akuzativo estas enkondukita nur el neceso, ĉar sen ĝi la senco ofte estus ne klara; sed ĝia uzado en okazo de nebezono pli multe malbeligas la lingvon ol la neuzado en okazo de bezono.

    La Esperantisto, 1890, p. 27

    La akuzativo en nia lingvo neniam dependas de la antaŭiranta prepozicio (ĉar la prepozicioj per si mem neniam postulas ĉe ni la akuzativon), sed nur de la senco. La akuzativon ni uzas nur en tri okazoj:
    a) por montri la suferanton de la faro (t.e. post verboj havantaj sencon aktivan), ekzemple “mi batas lin” , “mi diras la vorton” ;
    b) por montri direkton (t.e. movadon al ia loko, en diferenco de movado sur ia loko), se la prepozicio mem tion ĉi ne montras; ekzemple, ni diras “mi venas al la celo” (ne “al la celon” ), ĉar “al” mem jam montras direkton, sed ni devas diferencigi inter “mi amas iri en la urbo” kaj “mi amas iri en la urbon” (aŭ simple “iri la urbon” ) laŭ tio, ĉu mi amas iri sur la stratoj de la urbo aŭ ĉu mi amas iri el ekstere en la urbon ( “iri al la urbo” signifas nur aliri, sed ne eniri);
    c) en ĉiuj okazoj, kiam ni ne scias, kian prepozicion uzi, ni povas uzi la akuzativon anstataŭ la prepozicio “je” ekzemple en la esprimo “mi kontentiĝas tion ĉi” la akuzativo ne dependas de la verbo “kontentiĝas” sed anstataŭas nur la forlasitan prepozicion “je” (= mi kontentiĝas je tio ĉi).

    La Esperantisto, 1892, p. 62

7.3    Nominativo aŭ akuzativo?

    En la ekzemploj, kiujn vi citis, la diferenco inter akuzativo kaj nominativo ne estas granda, kaj ofte ambaŭ formoj estas egale bonaj. Sed ĝenerale mi tenas min je la sekvanta principo: mi vidis lin grandan = mi vidis lin, kiu estis granda (aŭ kiam li estis granda); mi vidis lin granda = mi vidis, ke li estas granda. Kian manon mi tenis sur la tablo? la manon kŭsantan (la duan manon, kiu ne kŭsis, mi eble tenis en la poŝo); kiel (aŭ en kia maniero) mi tenis mian manon? mi tenis ĝin kŭsanta sur la tablo.

    Lingvo Internacia, 1906, p. 121

7.4    Pri la akuzativo post “anstataŭ”  

    Kiel ĉiu alia prepozicio, tiel ankaŭ “anstataŭ” per si mem postulas ĉiam la nominativon; se tamen ofte oni trovas ĉe bonaj aŭtoroj post “anstataŭ” la akuzativon, tiu ĉi lasta estas uzita ne pro la prepozicio, sed pro aliaj cirkonstancoj. Ekzemple, en la frazo: “Petro batis Paŭlon anstataŭ Vilhelmon” , la lasta parto de la frazo prezentas nur mallongigon (= anstataŭ bati Vilhelmon), kaj la akuzativo forigas ĉiun dubon pri tio, ke anstataŭigita estis ne la batanto, sed la batato.

    Respondo 51, Oficiala Gazeto, IV, 1911, p. 2

7.5    Pri la kazo post “kiel”  

    La frazon “ĝi (la diskutado) trafas Ibsenon kiel teoriisto” mi trovas nebona; mi konsilas diri “kiel teoriiston” . La esprimo “kiel teoriisto” signifas, ke ĝi (la diskutado) estas teoriisto kaj, estante teoriisto, ĝi trafas Ibsenon. Nominativon apud akuzativo mi uzas ordinare nur tiam, kiam la nominativo devas havi la sencon de “ke. . . estas” , “ke. . . estu” k.t.p. Ekzemple: “mi trovas tiun ĉi vinon bona” = mi trovas, ke tiu ĉi vino estas bona; “oni faris lin generalo” = oni faris, ke li estu generalo. Sed se, anstataŭ supozigi la mankantan ligantan vorton “ke” , la frazo havas ligantan vorton alian (ekzemple “kiel” ), tiam devas esti uzata tiu kazo, kiun postulas la senco de la ekzistanta liganta vorto. Se du komplementoj estas ligataj per la vorto “kiel” , tiam mi ordinare akordigas kaze la sekvantan komplementon kun la komplemento antaŭiranta, ĉar alie la senco estus tute alia kaj la nominativa komplemento sence rilatus ne al la antaŭstaranta komplemento, sed al la subjekto de la frazo. “Mi elektis lin kiel prezidanto” signifas: “mi elektis lin, ĉar mi estas prezidanto” , aŭ “mi elektis lin, kvazaŭ mi estus prezidanto” aŭ “mi elektis lin en tia maniero, en kia prezidanto elektas” . “Mi elektis lin kiel prezidanton” signifas: “kiel oni elektas prezidanton” , aŭ “por havi en li prezidanton” . Sekve se vi volas esprimi, ke la elektota estu prezidanto, ni povas diri: aŭ “mi elektis lin kiel prezidanton” , aŭ “mi elektis lin prezidanto” (= ke li estu prezidanto), sed ni ne povas diri “mi elektis lin kiel prezidanto” , ĉar tiam la senco estus tute alia.

    Respondo 7, La Revuo, 1907, Februaro

8 Adjektivo

8.1    Adverbo kaj adjektivo

    En la tempo, kiam estis verkata la “Dua Libro” , la demando, ĉu oni devas diri “estas varme” aŭ “estas varma” , ne estis ankoraŭ absolute decidita kaj la uzado de unu formo estis egale bona, kiel la uzado de la dua. Nun tiu ĉi demando iom post iom per la uzado akceptis jam decidon pli difinitan.
    La adjektivo difinas la substantivon aŭ la pronomon havantan sencon de substantivo (responde la demandon kia) kaj la adverbo difinas la verbon (responde la demandon kiel). Tial ni diras: “la vetero estas bona” , “li kantas bone” . Tamen en la okazoj, kie la difino apartenas precize nek al substantivo aŭ pronomo, nek al verbo, ni ofte ne povas decide diri, kian demandon (kia aŭ kiel) nia difino devas respondi kaj kian formon ni devas uzi. En ĉiu alia lingvo tiu ĉi duba demando estas decidata per la sankcio de l’uzado, — en nia lingvo ni konsilas uzadi en tiuj okazoj ĉiam la adverbon; ekzemple: “estas varme” , “estas vere” , “ĝi estas vera” . La vorton “ĝi” ni konsilas ĉiam uzi nur por anstataŭi objekton aŭ aferon (kiel “li” anstataŭas personon); sed en esprimoj senpersonaj kaj senobjektaj ni konsilas neniam uzi la vorton “ĝi” (ekzemple: “hodiaŭ estas varme” kaj ne “hodiaŭ ĝi estas varme” ).

    La Esperantisto, 1891, p. 7

8.2    Pri la akuzativo post “tra”  

    Povas esti, ke mi baldaŭ proponos al la voĉdonado de la Lingva Komitato, ke post prepozicio oni uzu la akuzativon nur en okazoj de nepra bezono, sed en ĉiuj iom dubaj okazoj oni ĝin ne uzu. Se la Lingva Komitato tion akceptos, tiam oni kredeble neniam uzos plu la akuzativon post la prepozicio “tra” . Sed ĝis nun la uzado de akuzativo post “tra” tute ne estas kontraŭregula. Nominativon ni uzas nur post tiuj prepozicioj, kies senco estas ĉiam egala; ekzemple la prepozicio “al” ne povas unu fojon signifi direkton kaj alian fojon ne, tial ni post “al” ĉiam uzas la nominativon; sed ekzistas prepozicioj (ekzemple “en” , “sur” k.t.p.), kiuj per si mem ne montras direkton, tial, por esprimi direkton, ni uzas post ili la akuzativon. Al tiuj prepozicioj apartenas interalie ankaŭ “tra” kaj “kontraŭ” , tial ni post la diritaj prepozicioj povas uzi ambaŭ kazojn, malgraŭ ke en la aliaj lingvoj oni uzas post ili ĉiam nur unu kazon (tiu ĉi lasta cirkonstanco kredeble estis la kaŭzo de via erara opinio, kvazaŭ ni post “tra” ĉiam devas uzi nur la nominativon). Estas vero, ke dum la diferenco inter “en” direkta kaj “en” sendirekta estas tre granda, la diferenco inter “tra” direkta kaj sendirekta estas tiel malgranda, ke en la plejmulto da okazoj ni povas egale bone uzi la nominativon, kiel la akuzativon; ekzistas tamen okazoj, kiam estas dezirinde fari diferencon inter la ambaŭ kazoj. Ekzemple, irante tra la urbo, mi povas resti en ĝi sufiĉe longe aŭ eĉ tute ne forlasi ĝin; sed, irante tra la urbon, mi celas (tra la urbo) eksteren de la urbo. En “La Rabistoj” , Schweizer tute bone povus diri “la sono de lia nazo povus peli homojn tra trueto de kudrilo” tamen la esprimo “tra trueton” estas multe pli forta, ĉar ĝi montras, ke la efiko de la sono estas tiel granda, ke la homoj volus nepre veni eksteren; tie ne la trueto mem estas grava, sed nur la celado esti kiel eble plej baldaŭ ekstere de la trueto.
    
    Respondo 27, La Revuo, 1908, Februaro

8.3    Pri la akuzativo post verboj de movo

    Se la vorton “meti” (aŭ “ĵeti” , “fali” k.t.p.) sekvas substantivo aŭ pronomo kun la prepozicioj “antaŭ” , “post” , “inter” k.c., estus ordinare pli ĝuste uzi la substantivon aŭ pronomon en akuzativo, ĉar ni tie ordinare havas la sencon de direkto; ekzemple, “metu la korbon antaŭ la pordon” . Tamen ofte oni povas en tiaj okazoj uzi sen eraro ankaŭ la nominativon, se la senco de direkto koncernas ne la substantivon aŭ la pronomon, pri kiu ni parolas, sed ian alian vorton, kiun ni subkomprenas; ekzemple, oni povas tute bone diri “oni metis antaŭ mi manĝilaron” , komprenante sub tio: “oni metis antaŭ mi sur la tablon manĝilaron” . En tiaj okazoj oni povas egale bone uzi la nominativon aŭ la akuzativon, kaj ŝajnas al mi, ke decidi, ke oni en tiuj okazoj uzu ekskluzive nur la nominativon aŭ nur la akuzativon, ni ne bezonas. Se iam la libereco en tiu ĉi rilato fariĝos por ni tro ĝenanta, kaj la vivo mem ne decidos iom post iom tiun ĉi demandon, tiam ni proponos al la Lingva Komitato, ke ĝi donu al ni por tiu ĉi demando ian ekskluzivigan decidon.
    Post “sidiĝi” ni povas egale bone uzi la akuzativon kaj la nominativon, depende de tio, ĉu ni volas esprimi movon aŭ komencon de nova stato. Tamen, ĉar la nominativo estas ĉiam pli simpla kaj pli facila, ol la akuzativo, tial ŝajnas al mi, ke estus bone, se ni alkutimiĝus en ĉiuj okazoj dubaj preferi la nominativon.

    Respondo 41 a, La Revuo, 1908, Majo

9 Artikolo

    Se vi ne scias, kiam vi devas uzi la formon la kaj l’ , uzu ĉiam pli bone la formon la. La formon l’ mi uzas ordinare nur post prepozicioj, kiuj finiĝas per vokalo (ekzemple de, tra k.c.); en ĉiaj aliaj okazoj mi uzas ordinare la plenan formon la, ĉar alie la senco povus fariĝi ne klara, eĉ la sono ne agrabla.
    
    La Esperantisto, 1889, p. 24

    Ofte vi ripetas pri la maloportuneco de la artikolo la. Sed la artikolo estas ja vorto tute aparta kaj sur la konstruon de la frazoj ĝi havas nenian influon; tial, se vi volas, vi povas tute ĝin ne uzadi, almenaŭ ĝis la tempo kiam vi tute bone scios ĝian signifon.
    
    La Esperantisto, 1890, p. 32

9.1    Pri la uzado de “l’”  

    La uzadon de l’ (apostrofita la) ni ne forigis; sed ĉar tiu ĉi formo estas ne tre necesa escepto el regulo kaj estas kreita precipe por mallongeco en la versoj, tial ni en prozo uzas nun ordinare la formon konstantan (la) kaj konservas la formon apostrofitan speciale por versoj. Tiel ni agas ordinare en nia gazeto; tamen ni tute ne faras el tio ĉi regulon; ĉiu povas kuraĝe uzadi ankaŭ en prozo la formon apostrofitan.
    
    La Esperantisto, 1893, p. 127

9.2    Pri la uzado de la artikolo

    Tute vane vi faras al vi multe da klopodoj kun la uzado de la artikolo. Vi devas memori, ke en nia lingvo la uzado de la artikolo ne estas deviga; sekve la plej bona maniero de agado estas jena: uzu la artikolon tiam, kiam vi scias certe, ke ĝia uzado estas necesa kaj postulata de la logiko, sed en ĉiuj dubaj okazoj tute ĝin ne uzu. Pli bone estas ne uzi la artikolon en tia okazo, kiam ĝi estas necesa, ol uzi ĝin tiam, kiam la logiko kaj la kutimoj de ĉiuj popoloj ĝin malpermesas. Se vi ekzemple diros “venis tago, kiun mi tiel longe atendis” , via frazo estos ne tute bonstila, sed ne rekte erara, kvankam oni devus tie ĉi diri “la tago” sed se vi diros “hodiaŭ estas la dimanĉo” anstataŭ “hodiaŭ estas dimanĉo” , tiam vi faros rekte eraron, kiu estos malagrabla por la oreloj de ĉiu bona Esperantisto.

    Respondo 2, La Revuo, 1906, Decembro

9.3    Pri la apostrofado de la artikolo

    La esprimo “reunuigi l’ homaron” estas efektive nebona, ĉar apostrofi la artikolon oni povas nur post prepozicio, kiu finiĝas per vokalo. Sed la neobservado de tiu ĉi regulo, kiu estis donita ne en la gramatiko, sed nur en la “Ekzercaro” (N◦ 27), estas ne eraro, sed nur peko kontraŭ boneco de la stilo. Sekve en prozo tiu ĉi regulo devas esti observata, sed en versoj, kie pro “licentia poetica” oni ofte permesas al si deflankiĝojn de la ordinara stilo, la neobservado de la supre donita regulo (aŭ pli ĝuste konsilo) ne estas eraro. En versoj ni devas nomi “eraro” nur deflankiĝojn de la gramatiko (ekzemple la apostrofadon de adjektivo, uzadon de diversaj kontraŭgramatikaj formoj k.t.p., kio estas tre ofte renkontata ĉe la komencantaj esperantaj versistoj).
    
    Respondo 4, La Revuo, 1906, Decembro

10 Personaj pronomoj

10.1    Pri la uzado de “li” anstataŭ “ĝi”  

    Vi skribis, ke, parolante pri infano, vi uzas “li” anstataŭ “ĝi” , ĉar vi ne aprobas “la anglan kutimon starigi infanojn sur unu ŝtupon kun bestoj kaj objektoj” . Kontraŭ la uzado de “li” en tiaj okazoj oni nenion povus havi; sed la kaŭzo, kial ni (kaj ankaŭ la lingvo angla) uzas en tiaj okazoj “ĝi” , estas ne tia, kiel vi pensas. Nek la lingvo angla, nek Esperanto havis ian intencon malaltigi la indon de infanoj (ambaŭ lingvoj estas ja tiel ĝentilaj, ke ili diras “vi” ne sole al infanoj, sed eĉ al bestoj kaj objektoj). La kaŭzo estas tute natura sekvo de la konstruo de la ambaŭ diritaj lingvoj. En ĉiu lingvo ĉiu vorto havas (tute ne logike) difinitan sekson, kaj tial, uzante por ĝi pronomon, ni prenas tiun, kiu respondas al la gramatika sekso de la vorto (tial la franco diras pri infano “il” , la germano diras “es” ); sed en la lingvoj angla kaj Esperanto la vortoj havas nur sekson naturan, kaj tial, parolante pri infanoj, bestoj kaj objektoj, kies naturan sekson ni ne scias, ni vole-ne-vole (sen ia ofenda intenco) uzas pronomon mezan inter “li” kaj “ŝi” — la vorton “ĝi” . Tiel same ni parolas ankaŭ pri “persono” . Cetere, parolante pri infano, pri kiu ni scias, ke ĝi ne estas knabino (aŭ almenaŭ ne scias, ke ĝi estas knabino), ni povas uzi la vorton “li” .

    La Esperantisto, 1893, p. 16

10.2    Pri la uzado de “vi” kaj “Vi”  

    Ordinare mi skribas “vi” , kiam mi parolas al unu persono familiare, kaj “Vi” , kiam mi parolas al multaj personoj aŭ al unu persono kun respekto. Vi trovas tiun ĉi diferencon ne bezona, kaj mi konsentas, ke vi estas prava. Tiu ĉi maniero de skribado estas nur mia persona kutimo kaj havas nenion komunan kun la gramatiko de nia lingvo. La ĉiama skribado de “vi” per malgranda litero estas ne sole tute regula, sed mi mem ankaŭ nun provos iom post iom forlasi mian ĝisnunan manieron de skribado, kiam miaj korespondantoj iom alkutimiĝos al la malgranda “vi” . Ankaŭ “Estimata sinjoro” , “Kara amiko” estas pli regula, ol “Estimata Sinjoro” , “Kara Amiko” k.t.p., sed en tiuj ĉi okazoj oni ordinare simple pro ĝentileco skribas grandan literon, kie pli regula estus litero malgranda. 

    La Esperantisto, 1893, p. 16

10.3    Pri “li” , “ŝi” , “ĝi”  

    La pronomoj “li” kaj “ŝi” estas uzataj nur por personoj; por aferoj, objektoj kaj ankaŭ por bestoj ni uzas la pronomon “ĝi” , ĉar en tiaj okazoj la sekso ne ekzistas. Se ni tamen, parolante pri objektoj aŭ bestoj, volas esprimi difinitan sekson (viran aŭ virinan), tiam ni povas uzi “li” kaj “ŝi” .

    La Esperantisto, 1892, p. 79

10.4    Pri “ĝi” anstataŭ “tio”  

    La vorton “ĝi” ni uzas, kiam ni parolas nek pri viro, nek pri virino, sed pri io, kio ne havas sekson aŭ kies sekso estas por ni nekonata aŭ indiferenta; sekve ni preskaŭ ĉiam povas tute bone uzi tiun ĉi vorton ankaŭ anstataŭ “tio” , kies senco estas preskaŭ tia sama. Tial anstataŭ “tio (= la “io” kiun mi nun vidas antaŭ mi) estas vi, Ivan Karpoviĉ” , mi povas tute bone diri “ĝi estas vi, Ivan Karpoviĉ” .
    
    Respondo 17, La Revuo, 1907, Junio

10.5    Pri la pronomo “ci”  

    La neuzado de “ci” tute ne estas senkonscia imitado de la ekzistantaj lingvoj, — kontraŭe, ĝi estas specialaĵo de la lingvo Esperanto, specialaĵo bazita sur pure praktikaj konsideroj kaj esploroj. La plej bona maniero kompreneble estus, se ni al pli-ol-unu personoj dirus “vi” kaj al unu persono ĉiam “ci” sed ĉiuj nuntempaj kulturaj popoloj tiel alkutimiĝis al la ideo, ke “ci” enhavas en si ion senrespektan, ke ni neniam povus postuli de la Esperantistoj, ke ili al ĉiu unu persono diru “ci” ni devus sekve havi apartan pronomon de ĝentileco (kaj tia pronomo efektive ekzistis en Esperanto antaŭ la jaro 1878). Sed la praktiko de ĉiuj ekzistantaj lingvoj montris, ke tia “formo de ĝentileco” estas ofte tre embarasa, ĉar tre ofte ni ne scias, kiamaniere ni devas nin turni al tiu aŭ alia persono (ekzemple al infano k.t.p.): “ci” ŝajnas al ni eble ofenda, pronomo de ĝentileco ŝajnas al ni ridinde ceremonia. En tiaj okazoj oni en la ekzistantaj lingvoj uzas diversajn artifikojn, kiuj tamen tre ofte estas tre embarasaj, kiel por la parolanto, tiel por la aŭskultanto (ekzemple anstataŭ “ci” kaj “vi” oni diras “li” , “oni” , “sinjoro” , “fraŭlo” k.t.p.). Por forigi ĉiujn ĉi tiujn embarasojn, ekzistas nur unu rimedo: diri al ĉiu, ĉiuj kaj ĉio nur “vi” . Malkompreniĝon tio ĉi neniam povas kaŭzi, ĉar en la tre maloftaj okazoj de neklareco ni povas ja precizigi nian parolon, dirante “vi, sinjoro” , aŭ “vi ĉiuj” , “vi ambaŭ” k.t.p. Por la personoj, kiuj tre sentas la bezonon de “ci” (ekzemple kiam ili sin turnas al Dio aŭ al amata persono), la uzado de “vi” ŝajnas neagrabla nur en la unua tempo (tiam ili ja havas la rajton uzi “ci” ), sed post kelka praktiko oni tiel facile alkutimiĝas al la uzado de “vi” , ke ĝi perfekte kontentigas kaj oni trovas en ĝi absolute nenion “malvarman” . Ĉio dependas ja nur de la kutimo.
    
    Respondo 28, La Revuo, 1908, Februaro

10.6    Pri la pronomo por bestoj

    Kiam oni parolas pri bestoj, mi konsilas ĉiam uzi nur la senseksan pronomon “ĝi” , — ne sole kiam (en la plimulto da okazoj) la sekso de la priparolata besto estas por ni indiferenta, sed eĉ en tiaj okazoj, kiam ni parolas precize pri la sekso de la besto. En la tre maloftaj okazoj, kiam la precizeco povas nepre postuli, ke ni montru la sekson de la besto per la uzata pronomo, la teorio ne malpermesas al ni uzi la vorton “li” aŭ “ŝi” sed en ĉiuj ordinaraj okazoj mi konsilus uzi la pronomojn “li” kaj “ŝi” nur por homoj.
    
    Respondo 35, La Revuo, 1908, Majo

10.7    Pri pronomo por “homo”  

    Kiam ni parolas pri homo, ne montrante la sekson, tiam estus regule uzi la pronomon “ĝi” (kiel ni faras ekzemple kun la vorto “infano” ), kaj se vi tiel agos, vi estos gramatike tute prava. Sed ĉar la vorto “ĝi” (uzata speciale por “bestoj” aŭ “senvivaĵoj” ) enhavas en si ion malaltigan (kaj ankaŭ kontraŭkutiman) kaj por la ideo de “homo” ĝi estus iom malagrabla, tial mi konsilus al vi fari tiel, kiel oni faras en la aliaj lingvoj, kaj uzi por “homo” la pronomon “li” . Nomi tion ĉi kontraŭgramatika ni ne povas; ĉar, se ni ĉiam farus diferencon inter “homo” kaj “homino” , tiam ni devus por la unua uzi “li” kaj por la dua “ŝi” sed ĉar ni silente interkonsentis, ke ĉiun fojon, kiam ni parolas ne speciale pri sekso virina, ni povas uzi la viran formon por ambaŭ seksoj (ekzemple “homo” = homo aŭ homino, “riĉulo” = riĉulo aŭ riĉulino k.t.p.), per tio mem ni ankaŭ interkonsentis, ke la pronomon “li” ni povas uzi por homo en ĉiu okazo, kiam lia sekso estas por ni indiferenta. Se ni volus esti pedante gramatikaj, tiam ni devus uzi la vorton “ĝi” ne sole por “homo” , sed ankaŭ por ĉiu alia analogia vorto; ekzemple ni devus diri: “riĉulo pensas, ke ĉio devas servi al ĝi” (ĉar ni parolas ja ne sole pri riĉaj viroj, sed ankaŭ pri riĉaj virinoj).

    Respondo 23, La Revuo, 1907, Aŭgusto

11 Refleksivaj pronomoj

11.1    Pri pronomo por Pri la vorto “siatempe”  

    Diri “iam” anstataŭ “siatempe” ni en la plimulto da okazoj ne povas, ĉar la senco de ambaŭ vortoj estas malsama. “Iam” esprimas tempon nedifinitan, dum “siatempe” esprimas tempon kvankam ne klare nomitan, tamen plimalpli difinitan. “Mi volis siatempe proponi regulon” = “mi volis proponi en tiu tempo, kiam, laŭ mia opinio, la cirkonstancoj tion postulis” . Se anstataŭ “siatempe” vi diros “ĝiatempe” , vi ne faros eraron; sed ŝajnas al mi, ke en la plimulto da okazoj “siatempe” estas pli bona ol “ĝiatempe” . Tiamaniere uzas la vorton ne sole tiuj lingvoj, kiuj por “sia” kaj “ĝia” uzas la saman vorton, sed ankaŭ tiuj lingvoj (ekzemple la slavaj), kiuj severe faras diferencon inter “sia” kaj “ĝia” . Laŭ mia opinio oni povas klarigi ĝin al si per tio, ke “sia” montras pli grandan intimecon inter la faro kaj la tempo, ol kiom montrus la vorto “ĝia” . Gvidi nin per teoriaj postuloj gramatikaj en tiu ĉi okazo ni ne povas, ĉar al kio ni povus rilatigi la vorton “ĝia” ? Ŝajnas al mi, ke en la esprimo “faro ĝiatempa” la tempo apartenas (t.e. estas konvena, konforma k.t.p.) al io alia, dum en “faro siatempa” la tempo apartenas al la faro mem. Kompreneble, mia klarigo ne prezentas ion absolute konvinkan; sed mi volis nur montri al vi, ke ne ekzistas ia grava kaŭzo, por ke ni la ĝis nun komune uzatan “siatempe” anstataŭigu per “ĝiatempe” .

    Respondo 43, La Revuo, 1908, Aŭgusto

12 Rilataj pronomoj

12.1    Kiu, tiu, kia, tia

    La diferenco inter kiu, tiu k.c. kaj kia, tia k.c. estas sekvanta: la formoj kun u estas puraj pronomoj kaj la formoj kun a estas pronomaj adjektivoj signifantaj econ. Kia = kian econ havanta k.c. Al la vorto kiu vi povas respondi per substantivo, dum al la vorto kia vi devas respondi per adjektivo. Ekzemple: je la demando “kiu domo” vi respondas: tiu domo, tiu ĉi domo, la domo de la patro k.c.; sed je la demando “kia domo” vi respondas: tia domo, tia domo kiel mia, altadomo, longa domo, bela domo k.c.

    La Esperantisto, 1891, p. 15

13 Nedifinitaj pronomoj

13.1    Tia, tiela

    La diferenco inter la senco de tia kaj tiela estas tiel malgranda, ke la okazoj por tiela estas tre maloftaj. Ekzemple: se brulas granda domo kaj la brulo estas stranga, jen hela, jen subite estingiĝanta por momento, jen saltanta k.c. — ni povus diri (kvankam ne necese): ĉu vi vidis tiun brulon (= la brulon de tiu ĉi domo)? tian brulon (= tiel grandan k.c.) mi ofte vidas, sed neniam mi vidis brulon tielan (= tiamanieran).

    La Esperantisto, 1891, p. 21

13.2    Pri la senco de “certa”  

    Krom sia ĉefa senco, la vorto “certa” havas ankoraŭ la sencon de “iu” (ne en la senco de “kiu ajn” , sed en la senco de “iu difinita” ); la uzado de “certa” en la senco de “iu” tute ne estas franclingvaĵo, ĉar tiel same oni uzas tiun vorton en la lingvoj germana, rusa, pola kaj aliaj.
    
    Respondo 57, Oficiala Gazeto, IV, 1911, p. 223

13.3    Pri la formo “ĉio ĉi”  

    Anstataŭ “ĉio tio ĉi” vi povas tre bone diri “ĉio ĉi” , ĉar la vorto “ĉi” jam per si mem signifas proksiman montron.

    La Esperantisto, 1889, p. 15

13.4    Pri la vortoj kun “ĉi”  

    Ni havas egalan rajton uzi la “ĉi” antaŭ aŭ post la pronomo (aŭ adverbo); sed ĉar la “ĉi” estas tiel forte ligita kun sia pronomo, ke ili ambaŭ prezentas kvazaŭ unu vorton, kaj ĉar tiu kvazaŭ-unu-vorto per la loko de sia akcento faras impreson de neharmonia escepto inter ĉiuj vortoj de Esperanto, tial pro belsoneco ordinare estas preferinde starigi “ĉi” antaŭ la montra vorto. La uzado de streketo inter la montra vorto kaj “ĉi” (t.e. skribado “tiu-ĉi” aŭ “ĉi-tiu” anstataŭ “tiu ĉi” aŭ “ĉi tiu” ) ŝajnas al mi nur simpla erara kutimo, kiun nenio pravigas.

    Respondo 52, Oficiala Gazeto, IV, 1911, p. 2

13.5    Pri “onin” kaj “onia”  

Akuzativo kaj pronomo poseda de la vorto “oni” estas per si mem formoj tute regulaj, kaj ĉiu havas plenan rajton ilin uzi, ĉar nenie en la “Fundamento” estas dirite, ke “oni” prezentas escepton el ĉiuj aliaj analogiaj pronomoj. Nur en la praktiko oni ĝis nun ne uzadis la formojn “onin” kaj “onia” , ĉar preskaŭ en ĉiuj plej gravaj lingvoj la vorto “oni” ne ŝanĝiĝas kaj la akuzativigo kaj adjektivigo de tiu ĉi vorto sonus tre strange en la oreloj de la plimulto de la Esperantistoj. Sed en Esperanto la “nekutimeco” ne prezentas gravan kaŭzon por neuzado; tial, kvankam mi persone ĉiam evitas la diritajn formojn, tamen, se iu ilin uzus, mi neniel povus vidi en tio ĉi ian pekon kontraŭ la reguloj aŭ kontraŭ la komuna spirito de nia lingvo.

    Respondo 22, La Revuo, 1907, Aŭgusto

13.6    Pri “ioj” , “tioj” , “kioj” k.t.p.

    Teorie la ĵus diritaj formoj tute bone povas havi multenombron tiel same, kiel ili havas akuzativon; sed en la praktiko mi ne konsilas al vi uzi la diritajn vortojn en multenombro, ĉar laŭ mia opinio ilia senco tion ĉi ne permesas. “Tio” prezentas ja ne ian difinitan objekton, sed ian bildon (aŭ abstraktan ideon), kaj bildo restas ĉiam ununombra sendepende de tio, ĉu ĝi konsistas el unu objekto aŭ el multaj. Tamen se aperas ia tre malofta okazo, kiam la logiko postulas, ke ni uzu la diritajn vortojn en multenombro, tiam la gramatiko de nia lingvo tion ĉi ne malpermesas. Ekzemple: “Lia potenco konsistas el diversaj ioj, el kiuj ĉiu aparte per si mem estas ne grava, sed ĉiuj kune donas al li grandan forton” .

    Respondo 18, La Revuo, 1907, Junio

13.7    Pri “neniigi”  

    Ĉiuj vortoj de la “interrilata tabelo” konsistas el du partoj: a) radiko, b) karakteriza finiĝo (ekzemple ki-al, ki-o, neni-u, neni-a k.t.p.). Ĉar pro diversaj kaŭzoj, pri kiuj mi ne povas nun paroli detale, la karakterizaj finiĝoj de la diritaj vortoj ne povis esti fiksitaj kiel finiĝoj sendependaj kaj ĝeneralaj (ekzemple mi estis devigita preni la finiĝojn e kaj u, kiuj kiel sendependaj finiĝoj havis jam alian sencon), tial mi devis alkroĉi ilin nedisigeble al la radiko. Tiamaniere ilia uzado sendependa (ekzemple en formoj “ali-u” , “alies” , “kelk-om” , k.t.p., kiuj per gramatika instinkto estis uzataj de kelkaj Esperantistoj) estas kontraŭregula. Sed en tiuj du kolonoj, kiuj finiĝas per a kaj o, la finiĝoj estas ne kondiĉe interrilataj, sed pure adjektivaj kaj pure substantivaj, kvankam ili, pro unuformeco, estas presataj en la vortaro kune kun la radiko (oni povus tamen tre bone presi ilin ankaŭ sen la finiĝo). Tial la forĵetado de la pure substantiva o kaj ĝia anstataŭigado per diversaj aliaj finiĝoj kaj sufiksoj ŝajnas al mi tre bone permesebla. Kompreneble, se tio ĉi donus ion novan, kontraŭan al la ĝisnunaj kutimoj, ni devus tion ĉi eviti, ĉar absoluta kaj laŭlitera reguleco tion ĉi ne permesus; sed, ĉar la vortoj “neniigi” kaj “neniiĝi” estas jam de longa tempo tre bone konata j kaj uzataj de ĉiuj Esperantistoj, tial mi opinias, ke malpermesi la uzadon de tiu ĉi formo estus tute senbezone.

    Respondo 14, La Revuo, 1907, Aprilo

13.8    Pri “neniu” kaj “nenia”  

    La vorto “neniu” (tiel same, kiel ankaŭ la vortoj “iu” , “kiu” , “tiu” , “ĉiu” ) havas sencon pure pronoman, dum la vorto “nenia” (kiel ankaŭ la vortoj “ia” , “kia” , “tia” , “ĉia” ) havas sencon adjektivan kaj esprimas specon, karakteron. La vortoj “iu, kiu, tiu, ĉiu, neniu” povas esti uzataj aŭ kun substantivo, aŭ sen substantivo (en tiu ĉi lasta okazo oni subkomprenas ĉe ili la vorton “homo” ). La formoj kun u enhavas en si ĉiam la ideon de nomo aŭ pronomo, dum la formoj kun a enhavas en si la ideon de adjektivo. La diferencon inter la diritaj serioj da vortoj vi komprenos plej bone el la sekvantaj ekzemploj: Kiu venis? Venis Petro; venis botisto; venis li. — En kiu urbo vi loĝas? Mi loĝas en Parizo; mi loĝas en tiu ĉi urbo. En kia urbo vi loĝas? Mi loĝas en bela urbo; en granda u rbo. — Ĉu vi vidis la ĉambristinon aŭ la kuiristinon? Mi vidis neniun servistinon. Ĉu vi vidis junan servistinon aŭ maljunan? Mi vidis nenian servistinon. Inter la vortoj “tiu-tia” kaj “ĉiu-ĉia” la diferenco estas pli granda kaj pli klara, ol inter la vortoj “kiu-kia” , “iu-ia” , “neniunenia” tial oni neniam povas diri “tia” aŭ “ĉia” anstataŭ “tiu” aŭ “ĉiu” , sed ofte oni povas sen eraro diri “ia, kia, nenia” anstataŭ “iu, kiu, neniu” (kvankam estas bone ĉiam eviti kiom eble la intermiksadon de tiuj ĉi vortoj).

    Respondo 29, La Revuo, 1908, Februaro

13.9    Pri la vorto “tiela”  

    Via opinio, ke mi ĝis nun neniam aprobis la vorton “tiela” , estas erara. Al la vortoj “tiela” kaj “tiele” , kiuj estas kreitaj tute regule laŭ la leĝoj de nia lingvo, mi ne sole ne rifuzis mian aprobon, sed mi eĉ mem jam de longa tempo uzas ilin de tempo al tempo. Mi ne povas nur laŭdi, kiam oni trouzas tiujn vortojn, kaj kiam oni uzas ilin tute senbezone anstataŭ la pli simplaj vortoj “tia” kaj “tiel” , aŭ ankoraŭ pli, kiam oni volas uzadi ilin ĉiam anstataŭ la vortoj fundamentaj; sed en ĉiuj okazoj, kiam oni volas uzi la sencon de la vortoj “tia” kaj “tiel” en formo pli akcentita, mi trovas la vortojn “tiela” kaj “tiele” tre bonaj, ne sole permesindaj, sed eĉ rekomendindaj.

    Respondo 8, La Revuo, 1907, Februaro

14 Verboj

14.1    Pri la esprimo “estu timata”  

    La esprimo “estu timata” estas uzita tute bone kaj regule. En la rusa lingvo la vorto “timi” ne havas pasivon, sed tio ĉi ja tute ne montras ankoraŭ, ke ankaŭ en Esperanto ĝi ne devas havi pasivon. En ĉiu vivanta lingvo estas permesita uzi nur tiujn formojn, kiujn aliaj personoj jam uzis antaŭ vi; sed en la lingvo internacia oni devas obei sole nur la logikon. La logiko diras, ke ĉia verbo povas havi pasivon, se nur la senco ĝin permesas. Sed en la verbo “timi” la senco tute bone permesas pasivon, kiel en aliaj verboj. Ĉe la timado ni havas ĉiam du personojn aŭ objektojn: unu, kiu timas, kaj unu, kiun oni timas, aŭ kiu estas timata. “De l’ malamikoj vi estu timata” signifas: ke la malamikoj timu vin (= je vi aŭ antaŭ vi). Vere, ke en la rusa lingvo oni diras ne “timi lin” , sed “timi de li” sed tio ĉi estas aparteco de la rusa lingvo, kiu tute ne estas deviga ankaŭ por ĉia alia lingvo. Jam la senco mem permesas tute bone uzi la verbon “timi” kun la akuzativo (en tia maniero ĝi ankaŭ estas uzata en multaj lingvoj, kie ĝi tiel ankaŭ havas pasivon); sed se la senco ĝin ankaŭ ne dirus, ĝin diras ja tute klare nia gramatiko, laŭ kiu en ĉia duba okazo oni povas uzi la prepozicion “je” aŭ la akuzativon sen prepozicio. Eĉ de vortoj, kiuj per si mem ne postulas la akuzativon, vi povas en nia lingvo libere ĉiam fari pasivon, se nur la senco de tiu ĉi pasivo estos komprenebla. Tiel ekzemple en la versaĵo “Al la Esperantisto” estas ne malregule uzita la esprimo “la celo estos alvenita” (= oni alvenos al la celo).

    La Esperantisto, 1890, p. 32

14.2    Pri la participo-substantivo

    Defendinto la patron mi ne konsilas uzi, sed mi preferas defendinto de la patro.
    
El privata letero, citita de P. Fruictier Esperanta Sintakso, p. 13

14.3    Pri la participo-substantivo

    Participo-substantivo en Esperanto signifas ordinare personon (aŭ objekton, kiu plenumas ian funkcion); se ni deziras doni al la participo alian sencon, ni devas uzi sufikson (ekzemple aĵ aŭ ec). Tial, laŭ mia opinio, la vorto “estonto” povas signifi nur “estonta persono” , sed ĝi ne povas signifi “estonta tempo” aŭ “estonta afero” , kiujn mi rekomendus traduki per la vortoj “estonteco” kaj “estontaĵo” .

    Respondo 46, Oficiala Gazeto, III, 1911, p. 291

14.4    “Okupita” aŭ “okupata” ?

    Kiam pro ia laboro mi ne estas libera, mi diras ordinare “mi estas okupita” . Kelkaj personoj trovas, ke tio estas neĝusta; ke ĉar mi parolas pri laboro, kiu daŭras nun, mi devas diri “okupata” . Kelkfoje ŝajnis al mi, ke tiuj personoj estas pravaj, kaj tiam mi provis uzi “mi estas okupata” mi tamen tuj forĵetis tiun formon, kontraŭ kiu protestis mia lingva sento. Ĉu ni devas uzi en tiu esprimo la pasivon nuntempan aŭ pasintan, pri tio la lingvoj franca kaj angla ne povas doni al ni respondon, ĉar ili ne havas apartajn formojn por tiuj ambaŭ pasivoj; sed la lingvoj slavaj kaj germana uzas en la dirita okazo la pasivon pasintan, sekve ĉi tio estas jam sufiĉe grava motivo, por ke ankaŭ en Esperanto ni tiel agu. Sed eble la formo estas kontraŭlogika? Ne. Se iu ion okupas (en la senco “prenas en posedon” ), tiam en tiu momento la io estas okupata de la iu; ekzemple kiam la malamikoj okupas nian urbon, ĝi estas en tiu momento okupata de ili; se mi estis tute libera, sed en la nuna momento oni donas al mi ian laboron, kiu min ekokupas, mi povas diri, ke mi estas nun okupata de tiu laboro, t.e. ĝi forprenas en sian posedon mian tempon; sed se mi parolas pri laboroj, kiuj estis donitaj al mi jam antaŭe, t.e. se mi parolas ne pri la ago de ekokupo mem, sed pri la stato, en kiu mi troviĝas, tiam mi devas diri “mi estas okupita” . Estas vero, ke, transformante la pasivan formon de la citita frazo en aktivan, ni ofte uzas la formon nuntempan ( “laboroj min tre okupas” ), sed tion ni faras por tio, ke la formo “okupis” ne pensigu, ke mia okupiteco jam pasis. En la pasiva formo ni ne bezonas timi tiun malkompreniĝon, ĉar “mi estas okupita” montras, ke io min okupis kaj la okupiteco ankoraŭ daŭras. La senco de “okupi” havas du nuancojn: preni en posedon kaj teni en posedo; per la formo “mi estas okupita” ni esprimas samtempe ambaŭ nuancojn, dum la formo “mi estas okupata” esprimus nur la unuan nuancon. Cetere pri la vorto “okupi” mi devas ripeti tion, kion mi diris pri multaj aliaj lingvaj demandoj; ĉiufoje, kiam la logiko ne donas al ni respondon tute klaran kaj senduban, kiu ne ofendus nian lingvan senton, ni devas peni konformigi nin al la ekzistantaj kutimoj; kaj la kutimo de la popoloj, kiel mi supre montris, postulas, ke ni diru “mi estas okupita” .
    
    Respondo 48, Oficiala Gazeto, III, 1911, p. 293

14.5    Pri la verbo kiel komplemento

    La esprimo “mi estas feliĉa akceptonte vin” estas bona, kvankam mi preferus diri pli simple “mi estas feliĉa, ke mi vin akceptos” . La frazo “mi inklinas ne faronte tion” ne ŝajnas al mi bona; mi dirus: “mi estas inklina ne fari tion” .

    Respondo 40, La Revuo, 1908, Majo

14.6    Pri duobla senco de kelkaj verboj

    Vi trovas, ke kelkaj verboj havas duoblan sencon kaj tial oni ne scias precize, kiamaniere oni devas ilin uzi. Tiuj verboj postulas duoblan komplementon, kaj tial la uzantoj ne scias, kiu el la komplementoj, laŭ la senco de la vortoj, estas la rekta kaj devas esti esprimata per akuzativo, kaj kiu estas malrekta kaj devas esti esprimata per prepozicio. Ekzemple oni ne scias, ĉu oni devas diri: “mi instruas mian infanon pri Esperanto” , aŭ: “mi instruas Esperanton al mia infano” . — Laŭ mia opinio la neklareco tute ne ekzistas, sed ĝi estas kreata nur arte. En unu kunveno esperantista iu faris la demandon, ĉu oni devas diri: “mi amas vin” , aŭ “mi vin amas” , kaj la kunvenintoj varmege kaj tute senrezultate disputadis pri tio ĉi tutan vesperon; tamen la respondo estis ja tute simpla: “ambaŭ frazoj estas bonaj!” Tia sama respondo laŭ mia opinio devas esti donata al la demando pri la verboj kun duoblaj komplementoj. Kiu devigas nin diri, ke el la du supre cititaj frazoj pri instruado nepre unu devas esti rigardata kiel bona kaj la dua kiel malbona? Ili ja ambaŭ estas konstruitaj tute regule laŭ la leĝoj de nia lingvo, ambaŭ estas tute klaraj kaj egale elegantaj, sekve ambaŭ estas tute bonaj, kaj la uzado de la unua aŭ de la dua devas esti libere lasata al la persona gusto de ĉiu uzanto aŭ al la stilaj postuloj de la teksto. Eĉ se vi aliformigos la frazon aktivan en frazon pasivan, vi ankaŭ ricevos nenian malklarecon, ĉar kiu povas havi ian dubon pri la senco de la esprimoj “homo instruita” kaj “scienco instruita” ? Cetere la personoj, kiuj nepre deziras diferencigi la francajn “instruire” kaj “enseigner” , povas tre bone en la unua okazo uzi “instrui” kaj en la dua “lernigi” (t.e. instrui iun pri io, lernigi ion al iu).

    Respondo 12, La Revuo, 1907, Aprilo

14.7    Pri la participa sufikso antaŭ verba finiĝo

    La formoj “amatas” , “amitas” k.t.p., anstataŭ “estas amata” , “estas amita” , per si mem ne prezentus ian rompon en nia lingvo, kaj, se la Lingva Komitato volus ilin aprobi, oni povus tre bone ilin uzi. Tamen, se la privataj aŭtoroj per sia propra iniciativo volus uzi tiujn formojn, mi tion ĉi ne konsilus. Privataj aŭtoroj povus enkonduki tiun ĉi novan formon nur en tia okazo, se as, is k.t.p. signifus “estas” , “estis” sed, kvankam pli aŭ malpli frue la verbaj finiĝoj eble ricevos la signifon de la verbo “esti” , tamen ĝis nun ili tiun ĉi signifon ne havas.

    Respondo 15, La Revuo, 1907, Aprilo

14.8    Ankoraŭ pri la senco de la participa sufikso

    Se anstataŭ la kunsufiksa vorto “estanta” ni uzus ian simplan sensufiksan vorton (ekzemple: “nuna” ), tiam ĝia substantiva formo kompreneble neniel povus signifi homon, sed povus signifi nur abstraktaĵon; sed la sufikso de participo enhavas en si mem la ideon pri io konkreta (iu aŭ io, kiu. . . as), sekve verbo, substantivigita per participa sufikso, povas esprimi nur konkretaĵon (ulon aŭ aĵon). Kaj ĉar en la grandega plimulto da okazoj la participa sufikso, laŭ sia senco mem, esprimas ulon, tial laŭ la principo de sufiĉo ni ne bezonas konstante aldonadi al ĝi la sufikson ul, kaj nur en tiuj maloftaj okazoj, kiam per la dirita sufikso ni volas esprimi ne ulon, sed aĵon, ni aldonas la sufikson aĵ.
    
    Respondo 50, Oficiala Gazeto, IV, 1911, p. 1

14.9    Pri la infinitivo en kelkaj specialaj okazoj

    Kiel ni diras “mi vidis lin sana” (= “ke li estas sana” ) — tiel laŭ mia opinio ni povas ankaŭ diri “mi vidis lin kuri” ( = “ke li kuras” ), “mi aŭdis lin paroli” (= “ke li parolas” ); sed la esprimojn “li faris ĉion sen ridi” aŭ “li restis du tagojn sen manĝi” mi ne konsilus al vi uzi. Prepozicion antaŭ verbo mi konsilus uzi nur en okazo de neceseco, se alie ni povas bone esprimi nian penson. Sed anstataŭ “sen ridi” aŭ “sen manĝi” ni povas ja tre bone diri “sen rido” , “sen manĝo” aŭ “neniom ridante” , “neniom manĝante” .

    Respondo 20, La Revuo, 1907, Junio

14.10    Pri infinitivo post verbo

    Mi ne tute klare komprenis la esencon de via demando. Ŝajnas al mi, ke vi ne demandas pri io, sed vi simple esprimas vian opinion, ke en Esperanto oni uzas la infinitivon nur aŭ en formo de rekta komplemento (ekzemple “mi amas danci” ), aŭ en formo de nerekta komplemento kun la prepozicioj “por” , “antaŭ (ol)” , “anstataŭ” , kaj ke en ĉiuj okazoj, kiam oni bezonas uzi la infinitivon kun iu alia prepozicio, oni devas uzi anstataŭ ĝi participon aŭ substantivon kun prepozicio (ekzemple: “li foriris, ne preminte lian manon” aŭ “sen premado de lia mano” anstataŭ “sen premi lian manon” ). Via opinio ŝajnas al mi ĝusta.

    Respondo 30, La Revuo, 1908, Februaro

15 Adverboj, adverbaj formoj 

15.1    Pri la uzado de “ambaŭ”  

 “Ambaŭ” signifas: “ĉiuj du” , t.e. ĝi estas uzata anstataŭ “ĉiuj” , kiam ni parolas nur pri du personoj aŭ objektoj. Tial la konjunkcian uzadon de “ambaŭ” en la frazo “ni loĝas en Londono ambaŭ en somero kaj en vintro” mi trovas tute ne aprobinda (estas konsilinde diri: “kiel en somero, tiel ankaŭ en vintro” , aŭ “ne nur en somero, sed ankaŭ en vintro” ). Kvankam mi ofte uzis la formon “la ambaŭ” , tamen mi opinias nun, ke pli logike estas uzi la vorton “ambaŭ” sen artikolo.

    Respondo 54, Oficiala Gazeto, IV, 1911, p. 221 

15.2    Pri “multe da” kaj “multa”  

    La formoj “multe da laboro” kaj “multa laboro” estas egale bonaj. Egale bonaj ankaŭ estas la esprimoj “mi konas tiom homojn” kaj “mi konas tiom da homoj” , sed ne bone estus diri “mi konas tiom da homojn” , ĉar en la lasta esprimo la formo “homoj” dependas ne de la vorto “konas” , sed de la prepozicio “da” , kiu ne postulas la akuzativon.

    La Esperantisto, 1890, p. 60

    Estas diferenco inter “multaj homoj” kaj “multe da homoj” : “multaj homoj” = diversaj homoj (ĉiu aparte); “multe da homoj” = granda nombro da homoj (kune).
    
    La Esperantisto, 1893, p. 96

15.3    Pri la esprimoj “jam ne ... ” kaj “ne ... plu”  

    Por tre multaj okazoj ambaŭ esprimoj ŝajnas al mi egale bonaj, kaj mi tute ne vidas ian kaŭzon, kiu devigus nin diri: uzu nur la unuan aŭ nur la duan esprimon. Kial senbezone forpreni de ni la liberecon en tiuj okazoj, kiam ĝi prezentas nenian maloportunaĵon? Tamen ne ĉiam ambaŭ esprimoj povas reciproke anstataŭi unu la alian. Ekzemple anstataŭ “ne parolu plu” ni ne povas diri “jam ne parolu” . Doni tute precizan klarigon de tiaj nedifineblaj vortoj, kiel “jam” aŭ “plu” estas tre malfacile, kaj oni facile povus erari; tial mi limigas min nur per tio, ke mi donos klarigon proksimuman, ne garantiante, ke mia klarigo taŭgos por ĉiuj okazoj. “Jam” laŭ mia opinio efektive enhavas en si la ideon de ŝanĝo de stato, kiel montris “The British Esperantist” “plu” enhavas la ideon de daŭrado. “Jam ne” povas rilati ankaŭ al io, kio antaŭe ne ekzistis, sed estis nur intencata aŭ esperata, — “ne plu” rilatas al io, kio ekzistis jam antaŭe. Ekzemple, se mi eĉ neniam vizitis vin, sed nur intencis tion fari, mi povas diri “mi jam ne vizitos vin” (se mi ŝanĝis mian intencon), sed “mi vin ne vizitos plu” mi povas diri nur en tia okazo, se mi jam antaŭe vizitadis vin. La esprimon “ne jam” (kiu signifas ion tute alian ol “jam ne” ) mi tute ne konsilas uzi, ĉar ĝi povus kaŭzi malkompreniĝon; anstataŭ ĝi mi konsilas uzi “ankoraŭ ne” .
    Diri “pli” anstataŭ “plu” oni povas tre ofte, sed ne ĉiam. “Pli” = pli multe, “plu” = daŭre, pli malproksimen; “pli” signifas kvanton, multecon, — “plu” signifas daŭradon (en loko aŭ tempo); en abstraktaj okazoj ni ofte povas uzi unu esprimon anstataŭ la dua, ĉar tiam ilia senco fariĝas preskaŭ la sama; sed kiam ni volas paroli rekte pri kvanto aŭ pri daŭrado (aŭ malproksimiĝado), tiam ni ne povas intermiksi la ambaŭ vortojn.

    Respondo 26, La Revuo, 1907, Oktobro

15.4    Pri adverbo prepozicia

    Kiam la senco tion postulas, ni tre bone povas uzi adverbon en la senco de prepozicio; pri la formo, en kiu ni devas tion fari, mi ne konsilus kateni nin per ia unu regulo por ĉiuj okazoj, sed mi konsilus konformiĝi ĉiufoje al la specialaj bezonoj de la frazo. Ekzemple, se la adverbo devenas de verbo transira (kiu postulas akuzativon), tiam ankaŭ la adverbo-prepozicio konservas tiun saman econ kaj estas uzata kun la akuzativo (ekzemple, “koncerne tion” = kio koncernas tion, “rilate tion” = kio rilatas tion); se la adverbo anstataŭas vorton, kiu povas ligiĝi kun substantivo nur per ia prepozicio, tiam ankaŭ la adverbo akceptas post si tiun prepozicion (ekzemple, “kaŭze de tio” = pro la kaŭzo de tio, “responde al via demando” = kiel respondo al via demando); se la adverbo estas vorto ne devena, sed originala, kiu per si mem havas la sencon de prepozicio, tiam ĝi, kiel ĉiu alia prepozicio, ligiĝas kun la substantivo senpere, t.e. sen alia prepozicio kaj sen akuzativo (ekzemple “spite mia malamiko” ). Tamen en ĉiu duba okazo vi ne faros eraron, se vi post adverbo-prepozicio uzos la prepozicion “je” aŭ la akuzativon, ĉar vi ja scias, ke laŭ nia gramatiko en ĉiu okazo, kiam la prepozicia rilato inter du vortoj estas ne klara, ni povas uzi la prepozicion “je” , kaj anstataŭ la prepozicio “je” ni povas ĉiam uzi la akuzativon.
    Kompreneble, mi devas atentigi vin, ke pri ĉiuj viaj tri demandoj mi donis al vi nur mian personan opinion, sed ne ian devigan decidon. Se vi trovas, ke estus necese permesi la uzadon de ĉiu prepozicio kun infinitivo, de aparta vorto por “laktumo” kaj de unuforma regulo por ĉiuj adverboj-prepozicioj, vi povas peni akiri por tio la oficialan pervoĉdonan decidon de la Lingva Komitato.

    Respondo 37 c, La Revuo, 1908, Majo

15.5    Pri la vorto “ĉu”  

    Vian opinion, ke la vorton “ĉu” ni devas, kiom eble, uzadi nur en senco demanda, mi trovas tute prava. Ni povas ĝin uzi ankaŭ en la senco de necerteco, aŭ de dubo, aŭ en aliaj similaj sencoj, kiam ni ne havas pli bonan vorton (kiel en via ekzemplo “ĉu pro timo, ĉu pro fiereco, li nenion respondis” ), sed mi neniam konsilus uzi ĝin tute senbezone anstataŭ “jen” ,“aŭ” k.t.p. Prave vi diras, ke la frazoj “ŝi kutimas havi ĉe sia zono ĉu rozon, ĉu diamanton” kaj“diru tion ĉu al la kapitano, ĉu al la leŭtenanto” estas ne tre bonaj; en la unua okazo mi preferus “jen” , en la dua “aŭ” .

    Respondo 21, La Revuo, 1907, Junio

15.6    Pri ablativo absoluta

    Ablativo absoluta estas speciala formo, uzata nur en kelkaj tre malmultaj lingvoj; en Esperanto ĝi ne ekzistas. Kvankam ĝi nenie estis rekte malpermesita, tamen ĝia uzado estus kontraŭ la spirito de nia lingvo. En Esperanto la adverba participo ĉiam rilatas la subjekton de la ĉefa propozicio. Sekve oni povas diri “farinte (= kiam la leono faris) la dividon, la leono diris” , sed oni ne povas diri “la divido estante farita (= kiam la divido estis farita), la leono diris” . Enkonduki la latinan aŭ francan ablativon absolutan (kiu por la plimulto da nacioj prezentus ion nenaturan) ni tute ne bezonas, ĉar ni ĉiam povas ĝin anstataŭigi per formo pli natura. En via frazo ( “la reĝo kunvokis siajn konsilistojn, por ke, ĉiu el ili eldirante sian opinion, li povu fari decidon” ) ni povas ja tute bone anstataŭigi la substrekitan esprimon per “kiam ĉiu el ili eldiros sian opinion” , aŭ per la pli mallonga “aŭdinte la opiniojn de ĉiuj” .

    Respondo 19, La revuo, 1907, Junio

16 Konjunkcio

16.1    Pri la vorto “kaj”  

    Pli malpli 5-6 monatojn post la apero de la unua lernolibro de nia lingvo ni ricevis de unu sinjoro leteron, en kiu li skribis, ke nia lingvo estas tre bona, bonega, sed nur la vorto “kaj” forte malplaĉas al li, tiel malplaĉas, ke li sendis al ni promeson, ke li ellernos nian lingvon kun la kondiĉo, ke ni elĵetu la vorton “kaj” ! Kaj tiu ĉi sinjoro tute ne estas humoristo, li skribis tute serioze! Ĉu la vorto “kaj” estas bona aŭ malbona, — tiu ĉi ekzemplo (kiu ne estas la sola en sia maniero) montras, ke kelkaj tute ne komprenas la karakteron de nia afero kaj rigardas ĝin de punkto de vidado pure persona. Anstataŭ analizi, ĉu la proponita sensignifa reformeto estas efektive necesa por la afero mem, la dirita sinjoro diris, ke li persone ne ellernos la lingvon, se la vorto “kaj” ne estos ŝanĝita! Se ni eĉ supozus, ke la vorto “kaj” per si mem estas tre facile ŝanĝebla, — ĉu povas iam ekzisti lingvo tutmonda, se ĉiu lernanto volos, ke oni ĉion ŝanĝu en ĝi laŭ lia persona plaĉo? Se ni volas havi lingvon tutmondan, ni devas antaŭ ĉio kutimi meti niajn personajn gustojn sur la lastan planon. Nun ni supozu, ke la reformo de “kaj” havas efektive gravan celon ne personan, sed komunan, kaj ni rigardu, kion oni povas fari kun tiu ĉi vorto. Je kio propre la vorto “kaj” estas kulpigata? Ĉu ĝi estas malbonsona? tro longa? ne preciza? elvokanta konfuzon kun aliaj vortoj? Ni forte dubas, ĉu iu respondos tiujn ĉi demandojn alie, ol per absoluta “ne” ! Kio do? La proponinto diras, ke anstataŭ la “arbitre elpensita kaj” devus esti prenita la ĉiukonata “et” aŭ “e” . Ne irante ankoraŭ pli malproksimen, ni jam povus respondi, ke tiu ĉi bagatelo povus servi kiel motivo tiam, se ni havus ankoraŭ tute liberan elekton inter “kaj” kaj “e, et” , sed fari pro tia bagatela motivo rompon en la lingvo tute ne estas inde. Sed se ni iros pli malproksimen, ni vidos, ke eĉ tiam, kiam la vorto ne estis ankoraŭ kreita, estus granda demando, ĉu “et, e” estas pli bona ol “kaj” . La vorto “kaj” ne sole ne estas maloportuna, sed ĝi ankaŭ tute ne estas arbitre elpensita (ĝi estas vorto greka = la latina “et” ). Sekve la motivoj kontraŭ “kaj” estas tiel bagatelaj, ke eĉ en la tempo de la kreado ni devus preni “et, e” anstataŭ “kaj” nur tiam, se la uzebleco de ambaŭ formoj estus egala; sed ilia uzebleco ne estis egala: dum la vorto “kaj” estas tute libera, la vortoj “e” kaj “et” estis necesaj por la finiĝo de l’ adverbo kaj por la sufikso de malgrandeco, por kiuj ni ne povis doni aliajn vortojn (uzi tiun saman formon por finiĝo gramatika aŭ sufikso kaj por sendependa vorto ni ne povis, ĉar laŭ la konstruo de nia lingvo [pro la senlerna uzebleco de la vortaroj] la finiĝoj kaj sufiksoj estas sendependaj vortoj). Se ni volus doni “e” aŭ “et” por “kaj” , ni devus doni ian sovaĝan formon al la tuta kategorio de la adverboj aŭ la tuta kategorio de la vortoj etaj; inter tuta kategorio da vortoj kaj unu simpla vorteto ni elektis la unuan, kaj tial la ofero devis fali sur la flanko de la lasta. La neprenado de “e” , “et” , “i” kaj tiel plu estis sekve de nia flanko ne simpla “netrovo de la bono” , sed intenca faro. Ĉu ni estis pravaj aŭ ne, ne estas nun tempo priparoli; sed se jam tiam la forĵeto de “e” , “et” k.t.p. estis ne tute sen motivoj, tiom pli ne ekzistas kaŭzo por nun enkonduki ĝin per oferoj de rompado. Tŭsante la novajn vortojn en la Plena vortaro, reformoj en apartaj vortoj povas esti farataj sen granda malutilo; sed en la vortoj de la fundamenta vortareto kaj precipe en tiaj vortoj kiel “kaj” , kiuj estas tro konataj kaj uzataj sur ĉiu paŝo de la unua tago de ekzistado de nia lingvo, reformoj sen gravaj motivoj ne devas esti farataj. Pri la sensignifa vorteto “kaj” ni parolis tiel vaste ne por solvi la demandon pri la vorteto mem, sed nur ĉar ĝi donis al ni la okazon turni la atenton de niaj amikoj sur la manieron, en kiu la dirita reformo estis al ni proponita; kaj ni ripetas nian opinion, ke la obeado al la personaj gustoj en tiel komuna afero, kiel la nia, estas tre malutila. Se ni tiel energie batalas kontraŭ ĉia sennecesa reformo, ni faras ĝin ne el amo al niaj propraj formoj aŭ el malamo al fremdaj opinioj, kiel kelkaj eble pensas, sed el amo kaj zorgo por nia afero mem, kiu kompreneble baldaŭ tute detruiĝus, se ĉiu aparte volus ĝin el pura persona opiniamo ŝiri laŭ sia plaĉo kaj sen grava neceso montri sur ĝi siajn talentojn.

    La Esperantisto, 1891, p. 49

17 Prepozicioj

17.1   “Krom” kaj “ekster”  

    En la plena vortaro ni donis la vorton “krom” sed poste, vidante ke kelkaj amikoj per la vorto “ekster” , kiu ekzistas en la malgranda fundamenta vortareto, kvankam sub iom alia senca nuanco, tute bone esprimas ankaŭ la sencon de “krom” , ni komencis ankaŭ uzadi tiun ĉi vorton en la senco de “krom” .
    
    La Esperantisto, 1891, p. 7

17.2    Pri la vorto “krom”  

    La prepozicio “krom” antaŭ iu vorto signifas, ke tiu vorto staras ekster la temo de nia parolado, ke ni rigardas ĝin kiel ion apartan; tial ĝi povas havi egale bone la sencon de escepto kaj la sencon de aldono, depende de la cirkonstancoj, en kiuj ĝi estas uzata. “Krom” per si mem esprimas nek escepton, nek aldonon, ĝi esprimas nur apartigon; sed ĉu tiu apartigo estas farata por ion forigi, aŭ kontraŭe, por ĝin pli akcenti, tion montras la senco de la frazo mem. Ekzemple, kiam mi diras: “tie estis ĉiuj miaj fratoj krom Petro” , ĉiu komprenas, ke mi apartigas Petron, por montri, ke li ne estis inter la “ĉiuj” sed kiam mi diras: “krom Petro tie estis ankaŭ ĉiuj aliaj miaj fratoj” , oni facile komprenas, ke ĉi tie mi apartigis Petron nur tial, ke pri li ni jam parolis, aŭ pri li oni jam scias, ke li tie estis, aŭ ke li tie devis esti. Kompreneble, la vorto “krom” povas iufoje kaŭzi neprecizecon aŭ malkompreniĝon; sed en tiaj okazoj ni devas eviti la vorton “krom” kaj uzi anstataŭ ĝi la pli precizajn esprimojn “esceptinte” aŭ “ne sole, sed ankaŭ” .

    Respondo 32, La Revuo, 1908, Majo

17.3    Pri la prepozicio “da”  

    La esprimo “dum la frua parto da la jaro” ŝajnas al mi nebona; mi preferas “de la jaro” , ĉar en la dirita frazo la vorto “parto” signifas ne mezuron, sed nur limigitan apartaĵon. Tiel ekzemple “monato” estas parto da tempo, ĉar ĝi esprimas simple mezuron, sed “Januaro” estas parto de jaro, ĉar ĝi esprimas ne mezuron, sed difinitan limigitan apartaĵon; “kvaronjaro” (= mezuro) estas parto da jaro, sed “printempo” (= speciale montrita parto) estas parto de jaro. Oni devas memori, ke “parto” , “peco” k.t.p. havas la sencon de mezuro ofte, sed ne ĉiam. Dum la vorto “da” (kiu enhavas kaŝite la sencon de “ia” ) montras, ke ni parolas pri kvanto da ia aĵo, sed ne pri ĝia individueco (ekzemple peco da viando = peco da ia viando), la artikolo “la” montras, ke ni parolas pri objekto individue difinita (aŭ pri ĉiuj objektoj de la sama speco), de kiu ni prenas parton (ekzemple “peco de la viando kiun mi havas antaŭ mi” ); tial ni povas diri, ke, kvankam teorie la kombinado de “da” kun “la” ne estas malpermesata, sed en la praktiko tia kombinado estas uzebla nur en tre maloftaj okazoj, tiel malofte, ke ni eĉ povas simple konsili, ke oni neniam uzu “da” antaŭ “la” (krom la okazoj, en kiuj la senco tion ĉi nepre kaj tute sendube postulas).

    Respondo 16, La Revuo, 1907, Junio

17.4    Pri “de” post participoj pasivaj

    Post pasivaj participoj la prepozicio “de” ĉiam montras nur la aganton; ekzemple, en la frazo “la libro estas legata de Adolfo” la prepozicio “de” montras, ke Adolfo estas la aganto, kiu legas. Uzi post pasiva participo simplan prepozicion “de” en ia alia senco ni devas ĉiam eviti. Ekzemple, anstataŭ la frazo: “lia propra poŝhorloĝo estis ŝtelita de la hoko, sur kiu li ordinare pendigis ĝin” estus pli bone diri “for de la hoko. . . ” . Anstataŭ “ŝi trovi ĝis ŝirmata for de liaj entreprenoj” mi konsilus diri “kontraŭ liaj entreprenoj” .

    Respondo 34, La Revuo, 1908, Majo

17.5    Pri “al” anstataŭ akuzativo

    En tre multaj okazoj la prepozicio “al” povas tre bone esti uzata, por esprimi direkton; tamen ne en ĉiuj okazoj oni povas tion fari. Anstataŭ “mi veturas Londonon” oni povas tre bone diri “mi veturas al Londono” sed se anstataŭ la frazo “la muso kuris sub la liton” ni dirus “al sub la lito” , la senco de la frazo iom ŝanĝiĝus. “Al” ordinare montras nur la celadon, la vojon al iu loko, dum la akuzativo povas enhavi en si ankaŭ la ideon de atingo de la celo; sekve la frazo “la muso kuris al sub la lito” montrus, ke la muso kuris en la direkto al sub la lito, sed pro ia kaŭzo ĝi ne atingis la lokon sub la lito, aŭ almenaŭ ni ne vidis tiun atingon. Tamen mi ripetas, ke en la plimulto da okazoj la diferenco inter “al” kaj akuzativo estas tiel malgranda, ke mi volis siatempe eĉ proponi komunan regulon, ke anstataŭ akuzativo de direkto oni povas ĉiam uzi la prepozicion “al” kun nominativo. La personoj, por kiuj la akuzativo de direkto prezentas ian malfacilaĵon, povas eĉ nun sen ia peko kontraŭ la gramatiko uzi en tiaj okazoj la prepozicion “al” . Se ekzemple anstataŭ “venu ĉi tien” vi diros “venu al ĉi tie” , oni povos diri, ke via stilo estas ne tute klasika, sed oni ne povos diri, ke vi faris gramatikan eraron.

    Respondo 36, La Revuo, 1908, Majo

17.6    Pri “per” post pasivo

    La prepozicion “per” post pasivo ni povas uzi nur en tia okazo, se ĝi troviĝas antaŭ vorto, kiu esprimas ne la aganton mem, sed rimedon, uzitan de iu alia aganto; ekzemple: “la letero estas skribita per blua inko” (ne “blua inko skribis la leteron” , sed “iu persono skribis la leteron, uzante por tio bluan inkon kiel rimedon” ); sed la esprimo “la tero estas kovrita per neĝo” ne estas bona, ĉar ĉi tie ne iu kovris la teron per neĝo, sed la neĝo mem kovris la teron; sekve la neĝo mem estas la aginto, kaj ĝi devas havi antaŭ si l a prepozicion “de” . La prepozicio “de” post pasivo ĉiam montras, ke se ni aliformigus la pasivan frazon en aktivan, la vorto, kiu havas antaŭ si la diritan prepozicion, fariĝus subjekto de la frazo.

    Respondo 41 b, La Revuo, 1908, Majo

17.7    Pri la vorto “po”  

    La vorto “po” antaŭ iu esprimo de mezuro signifas, ke tiu mezuro rilatas ne al ĉiuj personoj aŭ objektoj kune, sed al ĉiu aparte; ekzemple: ili ricevis po kvin pomoj = ne ĉiuj kune ricevis 5, sed ĉiu el ili aparte ricevis kvin pomojn; la drapo kostas po 2 spesmiloj por metro = ĉiu metro (ne la tuta drapo) kostas 2 spesmilojn; ili vendas pogrande = ĉiu aparta porcio, kiun ili vendas, estas granda (t.e. ili vendas nur grandajn porciojn). Oni ne povas diri “je 80 centimoj po funto” aŭ “30 mejlojn po horo” , sed oni devas diri “po 80 centimoj por (ĉiu) funto” , “po 30 mejloj en horo” .
    
    Respondo 42, La Revuo, 1908, Aŭgusto

17.8    Pri prepozicio antaŭ infinitivo

    Ĉiu prepozicio, laŭ sia logika esenco, povas esti uzata nur antaŭ substantivo. Sekve se antaŭ vorto, kiu havas verban sencon, ni deziras uzi prepozicion, ni devas doni al tiu verbosenca vorto la formon de substantivo; ekzemple: anstataŭ “kun saluti” , “sen respondi” ni devas diri “kun saluto” , “sen respondo” . Se la vortoj “por” kaj “anstataŭ” estas uzataj kun la infinitivo, ili tute ne prezentas ian escepton, sed la kaŭzo de tia uzado estas alia, nome: la vortoj “por” kaj “anstataŭ” , uzataj antaŭ infinitivo, havas la sencon ne de pura prepozicio, sed preskaŭ de konjunkcio, kaj en tiuj okazoj la uzado de substantivo apud ili estas ne ebla; ekzemple, en la frazo “anstataŭ stari li sidas” ni ne povas anstataŭigi la formon “stari” per “staro” , dum ĉe ĉiu alia prepozicio pura ni ĉiam povas uzi la verbosencan vorton en formo de substantivo (ekzemple, “sen ia diro” anstataŭ “sen ion diri” ).

    Respondo 37 a, La Revuo, 1908, Majo

18  Ŝanĝoj

    Ŝanĝoj Tiel same malmulte, kiel per gustoj personaj, ni devas nin ankaŭ gvidi en niaj proponoj per gustoj naciaj, se la proponoj havas nenian alian celon ol nur flati nelerte tiun aŭ alian nacion, alportante per tio ĉi nenian utilon al la nacio kvazaŭ flatata kaj grandan malutilon al la afero mem. Tiel ekzemple unu sinjoro, kiu nun apartenas al la plej varmaj amikoj de nia lingvo, en la komenco estis forte kolera kontraŭ ĝi el la kaŭzo, ke ĝi “ne estas sufiĉe internacia” , ĉar ĝi enhavas preskaŭ nenian vorton rusan. Multe ni jam devis suferi de tiu malvasta pseŭdo-patriotismo, kun kiu diversaj personoj renkontis nian aferon, kies devizo estas “frateco de la popoloj” . Dum unuj malamike renkontis nian aferon el la kaŭzo, ke nia unua debuto, la unua lernolibro de nia lingvo, eliris en lingvo rusa — la supre dirita sinjoro en la unua tempo trovis, ke nia afero estas “malamika al la rusa popolo, ĉar. . . Volapük havas la rusan vorton “ibo” , dum ni donis por ĝi la ŝanĝitan francan vorton “ĉar” !
    Unu redaktoro de sveda gazeto trovis, ke nia lingvo havas karakteron tro italan. Kiam ni ne povis akcepti lian proponon kaj sen ia celo “malitaligi” nian lingvon, la proponinto ne longe atendis kaj provis fari mem lingvan miksaĵon, kiu laŭ lia opinio devus pli plaĉi al la nordaj popoloj. Ni ne bezonas rakonti, kio fariĝus el nia afero, se ĉiu popolo volus el simpla vanteco doni al ĝi sian propran karakteron. Nia afero fariĝus absolute neebla. Kaj se ĝi eĉ estus ebla, — ĉu la flatita popolo mem ion gajnus de tio? La dirita sveda sinjoro, kiu en la komenco diris, ke liaj ŝanĝoj estas necesaj, kaj faris provojn en la daŭro de kelka tempo, nun vidas jam, al kio ĝi lin kondukis: la lingvo fariĝis malbonsona kaj malregula, kaj el la svedoj mem, por kies nacia flato li volis pereigi nian aferon, neniu akceptis liajn ŝanĝojn, dum nia lingvo en ĝia nuna formo, kiu estas tiel “malsveda” , havas multajn amikojn inter la svedoj kaj estas al ili multe pli oportuna kaj pli hejma, ol la svedigita, kiu mortis, antaŭ ol ĝi akceptis ian difinitan formon.
    Unu el niaj slavaj amikoj trovis, ke la lingvo internacia devas havi tiom same da slavaj vortoj, kiel da romana-germanaj. Li ankaŭ volis krei novan lingvon, kiu enhavus en si multajn vortojn slavajn; sed baldaŭ li konvinkiĝis, ke ne sole al aliaj popoloj, sed al la slavoj mem multe pli oportunaj kaj agrablaj estas niaj vortoj romana-germanaj, ol la vortoj slavaj, kiuj, enmetite en sistemon romana-germanan, tranĉas la orelon kaj fariĝas al la slavoj mem multe malpli kompreneblaj, ol la vortoj ne slavaj. (Se ni bone memoras, la vorto “internacia” tie estis tradukata “meĵufoka” sed ni petas, ke iu slavo diru al ni, kion li pli bone komprenas kaj memoros, la vorton “internacia” aŭ “meĵufoka” ? li estos preta serĉi la vorton en ia ĥina vortaro, kaj al li eĉ ne venos en la kapon, ke la vorto estas kunmetita el lia propra slava “meĵdu” kaj la germana “Volk” , perdinte la d kaj la l, ĉar ankaŭ 2 konsonantoj ne devas stari kune!). Se la amiko, egale al la aliaj, farus sian proponon nur teorie, li eble eĉ nun restus ĉe sia opinio kaj eble kolerus nin, ke ni estas tiel obstinaj kaj ne volas enkonduki tiun ĉi “necesan” ŝanĝon; sed feliĉe li faris provon praktikan, kaj la praktiko lin la plej bone konvinkis, kaj nun li denove fariĝis tre varma amiko de nia lingvo en ĝia nuna formo.
    El la diritaĵo ni povas eltiri la sekvantan regulon: se ni volas proponi aŭ fari ian ŝanĝon ni devas nin demandi, kian utilon la ŝanĝo alportus al la lingvo mem, kaj ĉu la utilo de la ŝanĝo kovrus la malutilon; sed ni neniam devas obei la senfondajn gustojn kaj la simplan vantecon de ia aparta nacio, ĉar tiam ni malutilon alportus al nia afero grandan kaj utilon ni alportus al neniu nenian. En ĉiuj okazoj, kiuj ne estas absolute gravaj per sia enhavo mem, vantaj senkaŭzaj gustoj naciaj devas en afero internacia tiel same absolute silenti, kiel la gustoj personaj, se ni ne volas el persona aŭ nacia disputemeco pereigi nian aferon; tiuj ĉi gustoj devis silenti jam en la tempo de la kreado de l’ lingvo, kaj tiom pli ili sendube devas silenti, se ilia obeado postulas rompadon en nia lingvo.

    La Esperantisto, 1891, p. 49-50

19  Stilo

19.1    Pri idiotismoj en esperanto

    Mi esperas, ke iom post iom ĉiuj idiotismoj malaperos kaj cedos sian lokon al esprimoj tute logikaj kaj internaciaj. Tamen laŭ mia opinio ni devas fari tian anstataŭigadon nur en tia okazo, se ni povas tion ĉi fari tute oportune; sed en okazo, se ni por ia idiotismo ne trovos pli bonan esprimon pure logikan, tio ĉi ne devas nin ĉagreni; kaj la idiotismo povas tute oportune resti kiel “esperantismo” , se ĝi nur estos komune akceptata.

    Lingvo Internacia, 1905, p. 545

19.2    Pri la esperanta stilo

    En mia traduko de “La Revizoro” troviĝas iafoje frazoj ne tuj kompreneblaj; precipe ofte vi trovos tiajn frazojn en la paroloj de Osip. Tamen ne ĝusta estas via supozo, ke tiuj frazoj estas laŭvorta traduko de la rusa stilo. Osip parolas ne per stilo tute logika kaj literatura, sed per stilo de malklera rusa servisto, kaj mi devis almenaŭ iom konservi tiun stilon, por ne forpreni de liaj paroloj ilian tutan karakterecon. Li ofte simple kripligas la vortojn. Mi penis tion ĉi eviti, ĉar, se por la leganto oni povus doni klarigojn en la malsupro de la paĝo, al la aŭdanto en la teatro oni tion ĉi ne povas fari. Nur en unu loko mi devis uzi “registreto” anstataŭ “kolegia registratoro” (malalta ofica rango en Rusujo), kaj, anstataŭ doni enuigajn klarigojn, mi simple donis al la vorto signetojn de citado, por montri, ke la vorto estas ne normala. En aliaj lokoj mi uzis esprimojn ne ĝustajn, tamen ne kripligitajn (ekzemple mi intence uzis “kartetoj” anstataŭ “kartoj” (ludaj), “publikaĵo” anstataŭ “publikeco” k.t.p.) . Mi esperas, ke la leganto aŭ aŭdanto facile komprenos, ke tio ĉi estas ne stilo de bona Esperanto, sed stilo de malklera homo, aŭ speciala stilo de tiu aŭ alia prezentata persono.
    Kelkaj Esperantistoj pensas, ke mi uzas en miaj verkoj stilon slavan. Tia opinio estas tute erara. Estas vero, ke slavoj ofte posedas en Esperanto pli bonan stilon, ol germanoj aŭ romanoj; sed tio ĉi venas ne de tio, ke la stilo en Esperanto estas slava, sed nur de tio, ke la slavaj lingvoj havas vortordon pli simplan kaj sekve ankaŭ pli proksiman al la vortordo en Esperanto. La vera stilo Esperanta estas nek slava, nek germana, nek romana, ĝi estas — aŭ almenaŭ devas esti — nur stilo simpla kaj logika. Tamen ĉio devas esti en ĝusta mezuro. Ankaŭ en Esperanto troviĝas diversaj (ne multaj) idiotismoj, kaj tute malprave kelkaj Esperantistoj ilin kontraŭbatalas, ĉar lingvo absolute logika kaj tute sen idiotismoj estus lingvo senviva kaj tro peza; sed kvankam kelkaj el la Esperantaj idiotismoj estas prenitaj ankaŭ el la lingvoj slavaj (dum aliaj estas prenitaj el aliaj lingvoj), ili tamen estas ne slavismoj, sed esperantismoj, ĉar ili fariĝis parto de la lingvo.
    La stilo Esperanta ne imitas blinde la stilojn de aliaj lingvoj, sed havas sian karakteron tute specialan kaj memstaran, kiu ellaboriĝis en la daŭro de longa praktika uzado de la lingvo kaj pensado en tiu ĉi lingvo antaŭ ol la lingvo estis publikigita. Se iu slavo ne havas ankoraŭ sufiĉe da sperto en la lingvo kaj volos traduki en Esperanton laŭvorte el sia nacia lingvo, lia stilo estos tiel same malbona kaj sensenca, kiel la Esperanta stilo de nesperta romano aŭ germano. Por ekzemplo mi citos al vi pecon de unu el tiuj leteroj, kiujn mi ofte ricevas de rusoj, kiam ili ellernis la gramatikon kaj vortojn de Esperanto, sed ne konas ankoraŭ ĝian stilon kaj tradukas laŭvorte el sia nacia lingvo. Komparu la stilon de tiu ĉi peco (gramatike kaj vortare senerara!) kun la stilo Esperanta, kaj tiam vi tuj vidos, kiel erara estas la opinio de kelkaj personoj pri la “slaveco” de la Esperanta stilo: “Favora Regnestro! Honoro havas alkŭsigi, kio laŭ kaŭzo de antaŭskribita al mi kun kuracisto kuraco mi en efektiva tempo ne en stato elpleni de donita kun mi al vi promeso; apud kio postaperigas, ke mi turnos sin al domo tra du monatoj, ne pli frue de fino de Aŭgusto” .
    Tiu ĉi sama peco en stilo Esperanta sonus tiamaniere:
 “Estimata sinjoro! Mi havas la honoron raporti al vi, ke kaŭze de kuracado, rekomendita al mi de la kuracisto, mi en la nuna tempo ne povas plenumi la promeson, kiun mi donis al vi; mi ankaŭ sciigas vin, ke mi revenos hejmen post du monatoj, ne pli frue ol en la fino de Aŭgusto” .
    
    Respondo 1, La Revuo, 1906, Decembro

19.3    Pri la stilo en miaj lastaj verkoj

    Vi skribas, ke en miaj lastaj tradukitaj verkoj iufoje troviĝas frazoj malfacile kompreneblaj. Vi volis konvinki iun ne-Esperantiston pri la bonega komprenebleco de Esperanto, vi komencis traduki antaŭ li unu lokon el “La Rabistoj” kaj kun granda ĉagreno vi trovis frazon, kiun vi mem ne bone komprenis, kaj kiun kelkaj invititaj de vi Esperantistoj aŭ ankaŭ ne bone komprenis, aŭ tradukis malsame! Mi komprenas vian ĉagrenon, kaj, se ĝi estis kaŭzita de mia malbona traduko, mi petas vian pardonon; sed. . . permesu al mi diri, ke parte vi ankaŭ mem estis kulpa. Por fari nepreparite eksperimenton antaŭ ne-Esperantisto, vi devis elekti ne verkon klasikan kaj seriozan, sed ian verkon pli simplan. Se tiu aŭ alia frazo en verko de antaŭ longe mortinta klasikulo estas ne klare komprenebla, ĝi estas plej ofte ne la kulpo de la traduka lingvo, sed la kulpo de la aŭtoro mem. Vi ja scias, ke la grandaj verkistoj, kiuj pli zorgas pri la enhavo de siaj verkoj, ol pri plena populareco de ilia formo, ofte bezonas komentariojn, ĉar eĉ membroj de ilia propra nacio ne ĉiam tute bone komprenas tiun aŭ alian frazon el iliaj verkoj. Tial ne miru, ke en miaj tradukoj de la klasikaj verkoj vi trovos iufoje lokon, kiu en la unua momento ŝajnos al vi ne tute klara. Se mi volus doni nur tradukojn kun tute populara stilo, tiam mi devus: a) elekti por traduko nur verkojn popularajn; b) ĉiujn ne perfekte kompreneblajn aŭ ne facile tradukeblajn frazojn tute elĵeti, aŭ traduki ilin libere laŭ mia plaĉo. Tia maniero de agado estus por mi tre oportuna kaj postulus de mi multe malpli da tempo, ol mia unua maniero de tradukado, kiu ofte devigas min longe mediti pri tiu aŭ alia esprimo aŭ frazo. Sed kvankam la ŝajna valoro de miaj tradukoj tiam multe pligrandiĝus, ilia efektiva valoro multe malgrandiĝus, ĉar: 1) nia literaturo konsistus tiam nur el verkoj malgravaj; 2) la tradukoj estus ne fidindaj kaj donus malĝustan kopion de la tradukita verko; 3) nia lingvo ne riĉiĝus kaj ne disvolviĝus. Precipe pri tiu ĉi tria punkto mi volus atentigi niajn verkistojn: estas tre dezirinde, ke ni ne evitu malfacilajn tradukojn, sed kontraŭe, ke ni ilin serĉu kaj venku, ĉar nur tiamaniere nia lingvo plene ellaboriĝos. Naciajn idiotismojn, kiuj ne prezentas necesaĵon, ni devas kompreneble eviti kaj ni devas peni traduki ilian sencon en maniero plej logika kaj internacia; sed tiajn esprimojn, kiujn ĉiu lingvo nepre devas posedi, ni devas peni en tiu aŭ alia maniero nepre traduki, sed ne simple eviti ilin, pro timo, ke nia esprimo eble ne plaĉos al la legantoj aŭ ne ĉiuj ĝin tuj bone komprenos. Unu el la plej ĉefaj taskoj de niaj verkistoj devas esti la ellaborado de la lingvo; tial, se ia esprimo, kiun ne ĉiuj tuj komprenas (ekzemple “elrigardi” , “subaĉeti” k.t.p.), ŝajnas al ili nebona, ili devas peni anstataŭigi ĝin per esprimo pli bona; sed se ili , por ne malbeligi sian stilon, simple evitos tiajn frazojn, ili faros al nia lingvo tre malbonan servon. Kompreneble, en ĉi tio, kiel en ĉio alia, devas esti observata la deca mezuro. Ne tro krude, ne tro multe per unu fojo! Novaj esprimoj devas esti enkondukataj nur iom post iom, nerimarkeble. Krom tio ni devas memori, ke nia lingvo devas servi ne sole por dokumentoj kaj kontraktoj, sed ankaŭ por la vivo; tial ofte (precipe en vivaj dramaj dialogoj) pli bona estas frazo ne tute logika kaj ne perfekte preciza, sed mallonga kaj viva, ol frazo perfekte preciza, sed enuige peza kaj tro kabineta.
    
    Respondo 25, La Revuo, 1907, Oktobro

20 Pri diversaj demandoj

20.1    Pri propaganda artikolo

    La zorge ellaborita granda artikolo “Esenco kaj estonteco de la ideo de lingvo internacia” (presita en la “Fundamenta Krestomatio” , paĝo 268) estas verkita ne de S-ro L. de Beaufront, sed de alia persono, kiu deziras resti anonima. S-ro de Beaufront nur legis eltiron el tiu ĉi artikolo (tradukitan de li en lingvon francan) en la kongreso de l’ “Association Fran ̧caise pour l’ Avancement des Sciences” en 1900. Li diris tion ĉi ankaŭ siatempe en la gazeto “L’ Esp ́erantiste” , kiam li represis tie diversajn partojn de tiu artikolo. Sekve se vi diras, ke al la esperantismo konvertis vin nur tiu artikolo, dum ĉiuj aliaj ĝistiamaj propagandaj artikoloj vin ne povis konvinki, — vi ŝuldas vian konverton al la dirita persono anonima. Atentan legadon de tiu artikolo ni varmege rekomendas al ĉiu Esperantisto, kiu havas iajn dubojn pri la certa estonteco de nia afero aŭ kiu timas iajn venontajn konkurantojn de Esperanto.

    Respondo 5, La Revuo, 1906, Decembro

20.2    Pri la lingvaj demandoj en “La Revuo”  

    La anonco de “La Revuo” , ke “D-ro L. L. Zamenhof sola povas verki artikolojn pri la lingvo” , tute malĝuste naskis ĉe kelkaj legantoj la opinion, ke mi aŭ la redakcio de “La Revuo” volas malpermesi al iu la paroladon pri diversaj demandoj tŭsantaj la lingvon! Nek mi, nek “La Revuo” havis iam tian intencon. Se la redakcio decidis akcepti lingvajn artikolojn, venantajn nur de mi, tio ĉi estas privata afero de la redakcio, kaj ĝi faris tiun ĉi decidon ne laŭ interkonsento kun mi, sed simple laŭ sia propra deziro (kredeble por eviti polemikon kaj disputojn, aŭ eble por eviti konfuzon kaj malĝustajn lingvajn regulojn, kiujn ofte alportas artikoloj, verkitaj de ne sufiĉe spertaj aŭtoroj).

    Respondo 9, La Revuo, 1907, Februaro

20.3    Pri miaj respondoj

    Multaj personoj turnas sin al mi kun diversaj demandoj. Respondi al ĉiu aparte estas por mi fizike ne eble. Tial mi petas, ke ĉiu, kiu opinias, ke respondo pri lia demando povus havi kelkan intereson ankaŭ por aliaj personoj, volu sendi sian demandon ne al mi, sed al la redakcio de “La Revuo” . La redakcio elektos tiujn demandojn, kiujn ĝi opinios pli interesaj, kaj sendos ilin al mi, kaj tiam mi en iu el la venontaj numeroj respondos ilin en “La Revuo” .

    Respondo 10, La Revuo, 1907, Februaro


Pri la nomoj de landoj

    De la komenco ĝis nun mi ĉiam uzadis la nomon "Egipto" ne por la lando, sed por la popolo; la landon mi nomadis "Egiptujo". Mi tion faradis ne pro nesufiĉa pripenso, sed tute pripensite kaj intence. En la novaj landoj (ekzemple en ĉiuj landoj Amerikaj), la lando fakte kaj morale apartenas ne al ia difinita gento, sed egalrajte al ĉiuj siaj loĝantoj; tial estas afero tute natura, ke tie la lando ne uzas por si (per "uj"), la nomon de ia gento, sed kontraŭe, ĉiuj ĝiaj loĝantoj uzas por si (per "an") la nomon de la lando. Tute alia afero estis (kaj tradicie restis) en la landoj malnovaj : ĉiun pecon da tero okupis ia speciala gento, nomis la landon sia speciala genta propraĵo kaj ĉiujn aligentajn loĝantojn aŭ ekstermis, aŭ permesis al ili vivi en la lando kiel "fremduloj"; tial la landoj malnovaj preskaŭ ĉiam portas la nomon de tiu aŭ alia gento, kaj en Esperanto, ĝis la tempo, kiam ni havas nomojn pure geografiajn, ni tion esprimas per la sufikso "uj". La apud-Nila lando en la tempo de sia plej grava historia valoro estis lando antikva, aranĝita laŭ la principo "lando apartenas al unu gento", ĝi sekve nepre devas havi la sufikson "uj", por ke ni povu esprimi la tre gravan por antikva lando diferencon inter la gento-mastro kaj la gento-fremduloj; ni scias ja el la Biblio, ke tiu diferenco en Egiptujo estis tre granda! Ĉiuj novaj landoj, ne aranĝitaj laŭ la principo "lando apartenas al unu gento", neniam devas uzi la sufikson "uj"; ni devas sekve diri "Usono", "Kanado" k.t.p. Se mi dum longa tempo uzadis "Brazilujo", "Ĉilujo" k.t.p., mi konfesas nun, ke tio estis eraro. Ni povus diri "Brazilo, Ĉilo" k.t.p., tamen mi ne konsilis tion fari, parte pro tio, ke por la Slavoj kaj la Germanoj, kiuj alkutimiĝis al "Brazilia", "Brazilien", "Ĉiliec", la vortoj "Brazilo", "Ĉilo" ĉiam sonus kiel nomoj de popoloj, parte pro tio, ke la longatempe uzitaj formoj "Brazilo", "Ĉilo" en la senco de popolo donus nun grandan konfuzon, se la samajn formojn ni uzus nun en senco de lando. Sed tute oportune eviti samtempe ĉiujn tri malbonaĵojn (t.e. eraron, kontraŭkutimecon kaj konfuzon) ni povas tre bone, se ni de nun uzados por la diritaj landoj la formojn "Brazilio", "Ĉilio"; kaj tiel mi konsilas agi. Tiel same ni neniam devas diri "Meksikujo"; ni devus diri "Meksiko", sed, por fari diferencon inter la urbo kaj la samnoma lando, mi konsilas fari tion, kion ni faris kun aliaj similcirkonstancaj landoj, t.e. nomi la urbon "Meksiko" kaj la landon "Meksikio" (kiel Alĝero-Alĝerio, Tuniso-Tunisio k.t.p.). - Nun restas la demando pri la landoj Eŭropaj. Pli aŭ malpli frue venos eble la tempo, kiam ĉiuj Eŭropaj landoj ricevos nomojn neŭtrale geografiajn; sed tiel longe, kiel ni uzas por ili nomojn de gentoj, ni devas ĉiam uzi tiujn nomojn kun la sufikso "uj". Estas vero, ke ekzistas tri Eŭropaj regnoj, por kiuj la sufikso "uj" estas ne tute logika (Aŭstrujo, Belgujo kaj Svisujo), kaj se la Akademio trovus necesa anstataŭigi en ili la "uj" per "i", mi tion ne malkonsilus; sed fari propravole escepton por tiuj tri regnoj mi al niaj verkistoj ne konsilus, ĉar la Esperantistoj jam tro forte alkutimiĝis al la ĝisnunaj, neniom ĝenantaj nomoj de tiuj tre gravaj kaj ofte citataj regnoj, kaj por fari rompon en tiu alkutimiĝo mi ne vidas ian gravan neceson. Ĉar la tuta senco de lingvo estas bazita antaŭ ĉio sur interkonsento, tial komuna ĝisnuna uzado devas ludi en lingvo pli gravan rolon, ol seke teoria logikeco; oferi la unuan al la dua mi konsilus nur en tia okazo, se nia Lingva Komitato tion postulus.

    Respondo 47, Oficiala Gazeto, III, 1911, p. 291

Letero pri la deveno de Esperanto

    Eltiro el privata letero al N. Borovko. Tradukita de V.G. el la lingvo rusa. Lingvo Internacia, 1896, n° 6-7. [Korektita de D-ro Zamenhof kaj poste de S-ro de Beaufront.]

    ...Vi demandas min, kiel aperis ĉe mi la ideo krei lingvon internacian kaj kia estis la historio de la lingvo Esperanto de l' momento de ĝia naskiĝo ĝis tiu ĉi tago? La tuta publika historio de la lingvo, t.e. komencante de la tago, kiam mi malkaŝe eliris kun ĝi, estas al vi pli-malpli konata; cetere ĉi tiun periodon de la lingvo estas nun, pro multaj kaŭzoj, ankoraŭ neoportune tuŝadi; mi rakontos al vi tial en ĝeneralaj trajtoj sole la historion de la naskiĝo de la lingvo.

    Estos por mi malfacile rakonti al vi ĉion tion ĉi detale, car multon mi mem jam forgesis. La ideo, al kies efektivigo mi dediĉis mian tutan vivon, aperis ĉe mi - estas ridinde ĝin diri - en la plej frua infaneco kaj de tiu ĉi tempo neniam min forlasadis; mi vivis kun ĝi kaj eĉ ne povas imagi min sen ĝi. Tiu ĉi cirkonstanco parte klarigos al vi, kial mi kun tiom da obstineco laboris super ĝi kaj kial mi, malgraŭ ĉiuj malfacilaĵoj kaj maldolĉaĵoj, ne forlasadis tiun ĉi ideon, kiel ĝin faris multaj aliaj, laborintaj sur la sama kampo. Mi naskiĝis en Bjelostoko, gubernio de Grodno. Tiu ĉi loko de mia naskiĝo kaj de miaj infanaj jaroj donis la direkton al ĉiuj miaj estontaj celadoj. En Bjelostoko la loĝantaro konsistas el kvar diversaj elementoj : Rusoj, Poloj, Germanoj kaj Hebreoj; ĉiu el tiuj ĉi elementoj parolas apartan lingvon kaj neamike rilatas la aliajn elementojn. En tia urbo pli ol ie la impresema naturo sentas la multepezan malfeliĉon de diverslingveco kaj konvinkiĝas ĉe ĉiu paŝo, ke la diverseco de lingvoj estas la sola, aŭ almenaŭ la ĉefa kaŭzo, kiu disigas la homan familion kaj dividas ĝin en malamikajn partojn. Oni edukadis min kiel idealiston; oni min instruis, ke ĉiuj homoj estas fratoj, kaj dume sur la strato kaj sur la korto, ĉio ĉe ĉiu paŝo igis min senti, ke homoj ne ekzistas : ekzistas sole Rusoj, Poloj, Germanoj, Hebreoj k.t.p. Tio ĉi ĉiam forte turmentis mian infanan animon, kvankam multaj eble ridetos pri tiu ĉi "doloro pro la mondo" ĉe la infano. Ĉar al mi tiam ŝajnis, ke la "grandaĝaj" posedas ian ĉiopovan forton, mi ripetadis al mi, ke kiam mi estos grandaĝa, mi nepre forigos ĉi tiun malbonon.

    Iom post iom mi konvinkiĝis, kompreneble, ke ĉio ne fariĝas tiel facile, kiel ĝi prezentiĝas al la infano; unu post la alia mi forĵetadis diversajn infanajn utopiojn, kaj nur la revon pri unu homa lingvo mi neniam povis forĵeti. Malklare mi iel min tiris al ĝi kvankam, kompreneble, sen iaj difinitaj planoj. Mi ne memoras kiam, sed en ĉiu okazo sufiĉe frue, ĉe mi formiĝis la konscio, ke la sola lingvo internacia povas est nur ia neŭtrala, apartenanta al neniu el la nun vivantaj nacioj. Kiam el la Bjelostoka reala lernejo (tiam ĝi estis ankoraŭ gimnazio) mi transiris en la Varsovian duan klasikan gimnazion, mi dum kelka tempo estis forlogata de la lingvoj antikvaj kaj revis pri tio, ke mi iam veturados en la tuta mondo kaj per flamaj paroloj inklinados la homojn revivigi unu el tiuj ĉi lingvoj por komuna uzado. Poste, mi ne memoras jam kiamaniere, mi venis al firma konvinko, ke tio ĉi estas neebla, kaj mi komencis malklare revi pri nova, arta lingvo. Mi ofte tiam komencadis iajn provojn, elpensadis riĉegajn deklinaciojn kaj konjugaciojn k.t.p. Sed homa lingvo kun sia, kiel ŝajnis al mi, senfina amaso da gramatikaj formoj, kun siaj centoj da miloj da vortoj, per kiuj min timigis la dikaj vortaroj, ŝajnis al mi tiel artifika kaj kolosa maŝino, ke mi ne unufoje diradis al mi : "for la revojn! tiu ĉi laboro ne estas laŭ homaj fortoj", - kaj tamen mi ĉiam revenadis al mia revo.

    Germanan kaj francan lingvojn mi ellernadis en la infaneco, kiam oni ne povas ankoraŭ kompari kaj fari konkludojn; sed kiam, estante en la 5-a klaso de gimnazio, mi komencis ellernadi la lingvon anglon, la simpleco de la gramatiko ĵetiĝis en miajn okulojn, precipe dank' al la kruta transiro al ĝi de la gramatikoj latina kaj greka. Mi rimarkis tiam, ke la riĉeco de gramatikaj formoj estas nur blinda historia okazo, sed ne estas necesa por la lingvo. Sub tia influo mi komencis serĉi en la lingvo kaj forĵetadi la senbezonajn formojn, kaj mi rimarkis, ke la gramatiko ĉiam pli kaj pli degelas en miaj manoj, kaj baldaŭ mi venis al la gramatiko malgranda, kiu okupis sen malutilo por la lingvo ne pli ol kelkajn paĝojn. Tiam mi komencis pli serioze fordoniĝadi min al mia revo. Sed la grandegulaj vortaroj ne lasadis min trankvila.

    Unu fojon, kiam mi estis en la 6-a aŭ 7-a klaso de la gimnazio, mi okaze turnis la atenton al la surskribo "ŝvejcarskaja"*, kiun mi jam multajn fojojn vidis, kaj poste al la elpendaĵo "Konditorskaja"**. Tiu ĉi "skaja" ekinteresis min kaj montris al mi, ke la sufiksoj donas la eblon el unuvorto fari aliajn vortojn, kiujn oni ne devas aparte ellernadi. Tiu ĉi penso ekposedis min tute, kaj mi subite eksentis la teron sub la piedoj. Sur la terurajn grandegulajn vortarojn falis radio de lumo, kaj ili komencis rapide malgrandiĝadi antaŭ miaj okuloj.

    "La problemo estas solvita!" diris mi tiam. Mi kaptis la ideon pri sufiksoj kaj komencis multe laboradi en tiu ĉi direkto. Mi komprenis, kian grandan signifon povas havi por la lingvo konscie kreata la plena uzado de tiu forto, kiu en lingvoj naturaj efikis nur parte, blinde, neregule kaj neplene. Mi komencis komparadi vortojn, serĉadi inter ili konstantajn, difinitajn rilatojn, kaj ĉiutage mi forĵetadis el la vortaro novan grandegan serion da vortoj, anstataŭigante tiun ĉi grandegan per unu sufikso, kiu signifis certan rilaton. Mi rimarkis tiam, ke tre granda amaso da vortoj pure "radikaj" (ekz. "patrino", "mallarĝa", "tranĉilo" k.t.p.) povas esti facile transformitaj en vortojn "formitajn" kaj malaperi el la vortaro. La meĥaniko de la lingvo estis antaŭ mi kvazaŭ sur la manplato, kaj mi nun komencis jam laboradi regule, kun amo kaj espero. Baldaŭ post tio mi jam havis skribitan la tutan gramatikon kaj malgrandan vortaron.

    Tie ĉi mi diros ĝustatempe kelkajn vortojn pri la materialo por la vortaro. Multe pli frue, kiam mi serĉis kaj elĵetadis ĉion senbezonan el la gramatiko, mi deziris uzi la principojn de la ekonomio ankaŭ por la vortoj kaj, konvinkita, ke estas tute egale, kian formon havos tiu aŭ alia vorto, se ni nur "konsentos", ke ĝi esprimas la donitan ideon, mi simple "elpensadis" vortojn, penante, ke ili estu kiel eble plej mallongaj kaj ne havu senbezonan nombron da literoj. Mi diris al mi, ke anstataŭ ia 11-litera "interparoli" ni tute bone povas esprimi la saman ideon per ia ekz. 2-litera "pa". Tial mi simple skribis la matematikan serion da plej mallongaj, sed facile elparoleblaj kunigoj de literoj kaj al ĉiu el ili mi donis la signifon de difinita vorto (ekz. a, ab, ac, ad,...ba, ca, da,...e, eb,, ec,...be, ce,...aba, aca,...k.t.p.). Sed tiun ĉi penson mi tuj forĵetis, ĉar la provoj kun mi mem montris al mi, ke tiaj elpensitaj vortoj estas tre malfacile ellerneblaj kaj ankoraŭ pli malfacile memoreblaj. Jam tiam mi konvinkiĝis, ke la materialo por la vortaro devas esti romana-germana, ŝanĝita nur tiom, kiom ĝin postulas la reguleco kaj aliaj gravaj kondiĉoj de la lingvo. Estante jam sur tiu ĉi tero, mi baldaŭ rimarkis, ke la nunaj lingvoj posedas grandegan provizon da pretaj vortoj jam internaciaj, kiuj estas konataj al ĉiuj popoloj kaj faras trezoron por estonta lingvo internacia, - kaj mi kompreneble utiligis tiun ĉi trezoron.

    En la jaro 1878 la lingvo estis jam pli-malpli preta, kvankam inter la tiama "lingwe uniwersala" kaj la nuna Esperanto estis ankoraŭ granda diferenco. Mi komunikis pri ĝi al miaj kolegoj (mi estis tiam en la 8-a klaso de la gimnazio). La plimulto da ili estis forlogitaj de la ideo kaj de la frapinta ilin neordinara facileco de la lingvo, kaj komencis ĝin ellernadi. La 5-an de decembro 1878 ni ĉiuj kune solene festis la ekvivigon de la lingvo. Dum tiu ĉi festo estis paroloj en la nova lingvo, kaj ni entuziasme kantis la himnon, kies komencaj vortis estis la sekvantaj :

Malamikete de las nacjes
Kadó, kadó, jam temp' está!
La tot' homoze in familje
Konunigare so debá.

    (En la nuna Esperanto tio ĉi signifas: "Malamikeco de la nacioj falu, falu, jam tempo estas! La tuta homaro en familion unuiĝi devas".)

    Sur la tablo, krom la gramatiko kaj la vortaro, kuŝis kelkaj tradukoj en la nova lingvo.

    Tiel finiĝis la unua periodo de la lingvo. Mi estis tiam ankoraŭ tro juna por eliri publike kun mia laboro, kaj mi decidis atendi ankoraŭ 5-6 jarojn kaj dum tiu ĉi tempo zorgeme elprovi la lingvon kaj plene prilabori ĝin praktike. Post duonjaro post la festo de la 5/17-a de decembro ni finis la gimnazian kurson kaj disiris. La estontaj apostoloj de la lingvo provis paroleti pri "nova lingvo" kaj, renkontinte la mokojn de homoj maturaj, ili tuj rapidis malkonfesi la lingvon, kaj mi restis tute sola. Antaŭvidante nur mokojn kaj persekutojn, mi decidis kaŝi antaŭ ĉiuj mian laboron. Dum 5 1/2 jaroj de mia estado en la universitato, mi neniam parolis kun iu pri mia afero. Tiu ĉi tempo estis por mi tre malfacila. La kaŝeco turmentis min; devigita zorgeme kaŝadi miajn pensojn kaj planojn, mi preskaŭ nenie estadis, en nenio partoprenadis, kaj la plej bela tempo de la vivo - la jaroj de studento - pasis por mi plej malgaje. Mi provis iafoje min distri en la societo, sed sentis min ia fremdulo kaj foriradis, kaj de tempo al tempo faciligadis mian koron per ia versaĵo en la lingvo prilaborata de mi. Unu el tiuj versaĵoj "Mia penso" mi metis poste en la unuan broŝuron eldonitan de mi; sed al la legantoj, kiuj ne sciis, en kiaj cirkonstancoj tiu ĉi versaĵo estis skribita, ĝi ŝajnis stranga kaj nekomprenebla.

    Dum ses jaroj mi laboris perfektigante kaj provante la lingvon, - kaj mi havis sufiĉe da laboro, kvankam en la jaro 1878 al mi jam ŝajnis, ke la lingvo estas tute preta. Mi multe tradukadis en mian lingvon, skribis en ĝi verkojn originalajn, kaj vastaj provoj montris al mi, ke tio, kio ŝajnis al mi tute preta teorie, estas ankoraŭ ne preta praktike. Multon mi devis ĉirkaŭhaki, anstataŭigi, korekti kaj radike transformi. Vortoj kaj formoj, principoj kaj postuloj puŝis kaj malhelpis unu la alian, dume en la teorio, ĉio aparte kaj en mallongaj provoj, ili ŝajnis al mi tute bonaj. Tiaj objektoj, kiel ekz. la universala prepozicio "je", la elasta verbo "meti", la neŭtrala, sed difinita finiĝo "aŭ" k.t.p. kredeble neniam enfalus en mian kapon teorie. Kelkaj formoj, kiuj ŝajnis al mi riĉaĵo, montriĝis nun en la praktiko senbezona balasto; tiel ekz. mi devis forĵeti kelkajn nebezonajn sufiksojn. En la jaro 1878 al mi ŝajnis, ke estas por la lingvo sufice havi gramatikon kaj vortaron; la multpezecon kaj malgraciecon de la lingvo mi alskribadis nur al tio, ke mi ankoraŭ ne sufiĉe bone ĝin posedas; sed la praktiko ĉiam pli kaj pli konvinkadis min, ke la lingvo bezonas ankoraŭ ian nekapteblan ion, la kunligantan elementon, donantan al la lingvo vivon kaj difinitan, tute formitan spiriton. (La nesciado de la spirito de la lingvo estas la kaŭzo, kial kelkaj Esperantistoj, tre malmulte legintaj en la lingvo esperanto, skribas senerare, sed per multpeza, malagrabla stilo, dume la Esperantistoj pli spertaj skribas per stilo bona kaj tute egala, al kiu ajn nacio ili apartenas. La spirito de la lingvo sendube kun la tempo multe, kvankam iom post iom kaj nerimarkite, ŝanĝiĝos; sed se la unuaj Esperantistoj, homoj de diversaj nacioj, ne renkontus en la lingvo tute difinitan fundamentan spiriton, ĉiu komencus tiri en sian flankon, kaj la lingvo restus eterne, aŭ dum tre longa tempo, malgracia kaj senviva kolekto de vortoj). — Mi komencis tiam evitadi laŭvortajn tradukojn el tiu aŭ alia lingvo kaj penis rekte pensi en la lingvo neŭtrala. Poste mi rimarkis, ke la lingvo en miaj manoj ĉesas jam esti senfundamenta ombro de tiu aŭ alia lingvo, kun kiu mi havas la aferon en tiu aŭ alia minuto, kaj ricevas sian propran spiriton, sian propran vivon, la propran difinitan kaj klare esprimitan fizionomion, ne dependantan jam de iaj influoj. La parolo fluis jam mem, flekseble, gracie kaj tute libere, kiel la viva patra lingvo.

    Ankoraŭ unu cirkonstanco igis min por longa tempo prokrasti mian publikan eliron kun la lingvo: dum longa tempo restis nesolvita unu problemo, kiu havas grandegan signifon por neŭtrala lingvo. Mi sciis, ke ĉiu diros al mi: "via lingvo estos por mi utila nur tiam, kiam la tuta mondo ĝin akceptos; tial mi ne povas ĝin akcepti ĝis tiam, kiam ĝin akceptos la tuta mondo". Sed ĉar la "mondo" ne estas ebla sen antaŭaj apartaj "unuoj", la neŭtrala lingvo ne povis havi estontecon ĝis tiam, kiam prosperos fari ĝian utilon por ĉiu aparta persono sendependa de tio, ĉu jam estas la lingvo akceptita de la mondo aŭ ne. Pri tiu ĉi problemo mi longe pensis. Fine la tiel nomataj sekretaj alfabetoj, kiuj ne postulas, ke la mondo antaŭe ilin akceptu, kaj donas al tute nedediĉita adresato la eblon kompreni ĉion skribitan de vi, se vi nur transdonas al la adresato la ŝlosilon, — alkondukis min al la penso aranĝi ankaŭ la lingvon en la maniero de tia "ŝlosilo", kiu, enhavante en si ne sole la tutan vortaron, sed ankaŭ la tutan gramatikon en la formo de apartaj, tute memstaraj kaj alfabete orditaj elementoj, donus la eblon al la tute nedediĉita adresato de kia ajn nacio tuj kompreni vian leteron.

    Mi finis la universitaton kaj komencis mian medicinan praktikon. Nun mi komencis jam pensi pri la publika eliro kun mia laboro. Mi pretigis la manuskripton de mia unua broŝuro ("D-ro Esperanto. Lingvo internacia. Antaŭparolo kaj plena lernolibro") kaj komencis serĉi eldonanton. Sed tie ĉi mi la unuan fojon renkontis la maldolĉan praktikon de la vivo, la financan demandon, kun kiu mi poste ankoraŭ multe devis kaj devas forte batali. Dum du jaroj mi vane serĉis eldonanton. Kiam mi jam trovis unu, li dum duonjaro pretigis mian broŝuron por eldono kaj fine rifuzis. Fine, post longaj klopodoj, mi prosperis mem eldoni mian unuan broŝuron en julio de la jaro 1887. Mi estis tre ekscitita antaŭ tio ĉi; mi sentis, ke mi staras antaŭ Rubikono kaj ke de la tago, kiam aperos mia broŝuro, mi jam ne havos la eblon reiri; mi sciis, kia sorto atendas kuraciston, kiu dependas de la publiko, se tiu ĉi publiko vidas en li fantaziulon, homon, kiu sin okupas je "flankaj aferoj"; mi sentis, ke mi metas sur la karton tutan estontan trankvilecon kaj ekzistadon mian kaj de mia familio; sed mi ne povis forlasi la ideon, kiu eniris mian korpon kaj sangon kaj ... mi transiris Rubikonon.

* drinkejo? pordistejo? portistejo?(porter's lodge-- place of the porter)
** Sukeraĵejo